PMA

Nova Estraro de UEA (2025-28): estraraj fakoj distribuitaj

La 26an de julio 2025 la Komitato de UEA elektis novan estraron por la Asocio. La nova Estraro de UEA enoficiĝis la 27an de julio, post la fino de la dua kunsido kadre de la ĝenerala kunveno de la Komitato, kiam ĝi akceptis la raportojn de la tiame eliranta antaŭa estraro. La novan Estraron de UEA konsistigas: Fernando Maia Jr (Prezidanto), Seán Ó Riain (1a Vicprezidanto), So Jinsu (2a Vicprezidanto), Aleks Kadar (Ĝenerala Sekretario), Gong Xiaofeng Arko, Zdravka Boytcheva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva kaj François Lo Jacomo. Kontaktoj de la nova Estraro disponeblas ĉe https://uea.org/asocio/estraro aŭ en la kolofono de la revuo “Esperanto”.

La Estraro de UEA organizas sian laboron interalie per specifaj fakoj, en kiuj estraranoj superrigardas agadojn, kunordigas komisiitojn kaj mem engaĝiĝas. Laŭ propono de la prezidanto, ĉi-mandate ĉiu estrarano kalkulos je la helpo de unu aŭ pliaj aliaj estraranoj en la diversaj fakoj, tiel distribuitaj:

Fernando Maia Jr.

  • Kunordigo, Strategio kaj Statuta Reformo (kun helpo de Ó Riain kaj Kadar)
  • Rilatoj kun TEJO (kun helpo de Kadar kaj Sabiyumva)
  • Aktivula Maturigo (kun helpo de So)
  • Ameriko (kun helpo de Ó Riain)

Seán Ó Riain

  • Eksteraj Rilatoj (kun helpo de Lo Jacomo)
  • Informado kaj Amikoj de Esperanto (kun helpo de Boytcheva, Lo Jacomo kaj Sabiyumva)
  • Revuo Esperanto (kun helpo de Kadar kaj Arko)
  • Eŭropo (kun helpo de Boytcheva kaj Lo Jacomo)

So Jinsu

  • Kongresoj (kun helpo de Boytcheva kaj Maia)
  • Azio kaj Oceanio (kun helpo de Arko)

Aleks Kadar

  • Administrado, Financoj, Centra Oficejo kaj Delegita Reto (kun helpo de Maia kaj Sabiyumva)
  • Faka Agado (kun helpo de Lo Jacomo kaj Raveloharison)
  • Reta Agado (kun helpo de Maia)

Gong Xiaofeng Arko

  • Instruado, Rilatoj kun ILEI (kun helpo de Raveloharison)
  • Ekzamenoj, Rilatoj kun Edukado.net (kun helpo de Maia)
  • Rilatoj kun la Akademio de Esperanto (kun helpo de Lo Jacomo)
  • Bibliotekoj, Esploro kaj Dokumentado, Rilatoj kun CED (kun helpo de Boytcheva kaj Ó Riain)

Zdravka Boytcheva

  • Kulturo (kun helpo de Ó Riain kaj Sabiyumva)
  • Eldona Agado (kun helpo de Maia)

Miora Raveloharison

  • Universitata Agado (kun helpo de Arko)
  • Virina Agado (kun helpo de Boytcheva kaj Arko)
  • Afriko (kun helpo de Sabiyumva)

Jeremie Sabiyumva

  • Landa Agado (kun helpo de Kadar)
  • Meza Oriento kaj Norda Afriko (kun helpo de Maia)

François Lo Jacomo

  • Scienca Agado (kun helpo de Arko, Raveloharison kaj Maia)
  • Esperanto-centro kaj ZEO-j (kun helpo de Boytcheva kaj Kadar)
  • Ĝemelaj Urboj (kun helpo de Ó Riain kaj Raveloharison)
  • Terminologio (kun helpo de Ó Riain kaj Maia)

Foto de John Huang

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1248.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Nova Estraro de UEA (2025-28): estraraj fakoj distribuitaj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta