La sesa Interkultura Novelo-Konkurso
La Interkultura Novelo-Konkurso estas jam en sia sesa eldono kaj invitas vin verki novelojn kun la temo “Proksime al la celo”.
Longa planado, longa penado, aventurplena vojaĝo, tiom da obstakloj venkitaj, malfacilaĵoj superitaj. Kaj via heroo estas tie, proksime al la celo. Nur unu paŝon for, nur unu plian klopodon. Ĉu la revo realiĝos, aŭ restos en fantazio? Ĉu la gloro estos atingita aŭ ĝi glitos for de la fingroj? Ĉu ludiĝos la lasta karto? Ĉu la celo alportos sukceson kaj bonesperon? Kio okazos al la protagonisto de via novelo en tiu ĉarnira momento, proksime al la celo?
Por vidi la temojn de la pasintaj eldonoj kaj la listojn de gajnintoj: INK-1 | INK-2 | INK-3 | INK-4 | INK-5 | Rezultoj.
La detaloj de la konkurso
La konkurso atendas viajn novelojn kun la temo “Proksime al la celo” kaj invitas vin sendi ilin per la reta formularo ĝis la 30a de junio 2026. La noveloj povas havi maksimume 2000 vortojn. Ne estas minimuma longo de la verko, do mikrorakontoj bonvenas! Tekstoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. Se la temo inspiras vin tre, vi rajtas sendi eĉ du novelojn al la konkurso!
La kontribuoj devas esti verkitaj en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina, aŭ en iu ajn alia lingvo kondiĉe ke akompanu ilin altkvalita traduko en Esperanto aŭ en la franca, itala, japana, kataluna, persa, rusa aŭ ukraina. Ekzemple, novelo originale verkita en la korea kun akompananta traduko al Esperanto estas tute akceptebla.
La ĵurio kaj legokomitato konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. Ili taksos la novelojn kaj anoncos la gajnintojn dum la 112a Universala Kongreso (UK) de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en aŭgusto 2027.
En la konkurso estas du kategorioj: por komencantaj verkistoj kaj spertaj verkistoj. Kiel vi scias kiun elekti? Konsideru ke vi estas en la komencanta kategorio, krom se vi volas ke via verko estu taksata kun la verkoj de la plej profesiaj kaj spertaj verkistoj. En dubaj kazoj, decidos la organizantoj de la konkurso.
En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premion en la alteco de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive. Ĉiu alia aŭtoro de finalista novelo ricevos premion de 50 eŭroj. La finalistaj noveloj estos publikigitaj en novelaro, kiu aperos papere kaj bite.
Ĉu vi havas demandojn pri la konkurso? Kontaktu nin: ink.konkurso@gmail.com.
Fonto: https://bobelarto.ink/eo/konkurso/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La sesa Interkultura Novelo-Konkurso appeared first on La Ondo de Esperanto.



