PMA

Definitiva statistiko de UK-110: 1132 aliĝintoj el 63 landoj

brno

Dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos ekde la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto en Brno, kongresaniĝis 29 personoj, kaj do entute al la 110a UK aliĝis 1132 personoj el 63 landoj, plej multe el la kongreslando Ĉeĥio – 133 aliĝintoj.
Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj:

133 Ĉeĥio
122 Germanio
111 Pollando
98 Francio
47 Hungario
45 Ĉinio (kun Honkongo kaj Tajvano)
36 Koreio
33 Brazilo
31 Usono
30 Hispanio
29 Italio
29 Slovakio
27 Japanio
27 Nederlando

Intertempe ekfunkciis la reta aliĝilo al la 111a UK, kiu okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en Graco (Graz, Aŭstrio). En la listo de la aliĝintoj 56 personoj el 28 landoj (dume aliĝis neniu el la kongreslando Aŭstrio). Inter ili estas la aŭtomate (senkotize) aligitaj honoraj membroj de UEA, membroj de la honora patrona komitato, honora prezidanto de UEA, oficistoj kaj kunlaborantoj de UEA. Kompreneble ne ĉiu el ili venos al la kongreso.

Aliĝu ĉe https://uk.esperanto.net/2026/

AlKo

Foto de John Huang

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/08/brno-34/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Definitiva statistiko de UK-110: 1132 aliĝintoj el 63 landoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta