PMA

Rezolucio de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno

uk-110Inter la 26a de julio kaj 2a de aŭgusto 2025 kunvenis 1132 homoj el 63 landoj en Brno, Ĉeĥio, por partopreni en la 110a Universala Kongreso de Esperanto. Ni diskutis la temon Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj. Samtempe ni ilustris per nia propra agado, kiel bone la internacia lingvo Esperanto servas kiel ponto inter malsamlingvanoj el diversaj landoj kun diversaj spertoj kaj opinioj. Limiginte la traktadon de novaj teknologioj al ties komunikaj aspektoj, ni verkis raporton kaj surbaze de ĝi tiun ĉi rezolucion:

Kun ĝojo ni konstatas, ke la novaj komunikaj teknologioj ebligis signifan kreskon de la nombro de praktike atingeblaj Esperanto-parolantoj, pro kio la kono de Esperanto en konektita mondo fariĝas ĉiam pli valora por atingo de paco kaj konfido inter la popoloj;

Ni notas, ke artefarita intelekto (AI) por maŝina tradukado kaj, helpe de tio, multlingva komunikado fariĝis malmultekostaj kaj vaste uzeblaj;

Samtempe ni notas, ke la instigoj lerni fremdajn lingvojn malfortiĝas i.a. pro la uzo de AI kaj reduktiĝas lingva egaleco, kondukante al kultura provincismo;

Kun zorgo ni konstatas, ke estiĝas abundego da ciferecaj komunikiloj, per kiuj multaj homoj emas aliĝi al fontoj de informado kun samopiniaj grupoj, fortigante polusigon en la socio;

Ni atentigas, ke Esperanto plene taŭgas kiel internacia lingvo kaj jam posedas tutmondan komunumon de parolantoj, kiu kiel movado subtenas respekton kaj valorigon de fremdaj lingvoj kaj kultura diverseco;

Pro tio ni alvokas registarojn kaj la civilan socion en ĉiuj landoj:

  • reveni al instruado ankaŭ de najbaraj lingvoj kaj enkonduki Esperanton kiel lernejan fakon por fortigi la senperan kontakton al najbaraj kulturoj kaj la neŭtralan alproksimiĝon al aliaj lingvoj; kaj
  • labori por plifortigi la statuson de lokaj lingvoj kaj Esperanto kompare kun tiu de hegemoniaj lingvoj;

Ni konkludas, ke:

  • reciproka konfido povas kontribui al harmonia, respektoplena, sekura kaj interkultura socia etoso kaj redukti la disdividajn fortojn en la socio;
  • respekto por lokaj kulturoj portataj de lokaj lingvoj tiel plifirmiĝas, kaj samtempe socia kohero por paco fortiĝas;
  • tiel la novaj komunikrimedoj helpos konstrui pontojn inter la popoloj, kaj la tendenco al bariloj kaj polusiĝo malfortiĝos.

Brno, 2025-08-01

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1247.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Rezolucio de la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta