UEA respondis al afablaj demandoj
La longe promesata Almanako estos lanĉita en la Virtuala Kongreso, oni eksciis en la UK jaŭde. Ĝin eblos aĉeti ankaŭ surpapere. UEA en la estonteco ne plu dependu nur de kotizoj kaj subvencioj de EU, laŭ planoj de la Estraro. Tial la asocio dungis oficiston kun respondeco trovi subvenciojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj.

La sesio UEA Respondas okazis en granda ĉambro tute taŭge nomita Corsetti, forpasinta amiko de multaj ĉeestantoj kaj honora prezidanto de UEA. La kutimaj teknikaj koboldoj malice prokrastis la komencon je tri minutoj, en kiu tempospaco eniris eble 20 pliaj kongresanoj. Entute ĉeestis verŝajne 60 ĝis 70. Sidis antaŭ ili la tuta nove elektita estraro, plus la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer.
Fernando Maia Jr., la nova prezidanto de UEA, bonvenigis la spektantaron, kaj laŭdinde koncize kaj klare prezentis siajn kolegojn. Substrekante, ke la publiko estas kerna parto de la funkciado de la sesio, li invitis demandojn, notante, ke la Estraro pretigis jarraporton, kiu estis publikigita en la revuo Esperanto, kaj kiu estas bona bazo por demandoj.
Unu partoprenanto diris, ke ŝi kontrolis la retejon de UEA, sed ne povis tie trovi la Strategian Laborplanon de la asocio. Maia resumis la multan laboron tiurilatan faritan de Duncan Charters, kaj informis, ke ĝi aperu eble en vendredo: ĝi estas nun prilaborata pri novaj kongresoj.
Raia Androvska demandis, kiel ofte kunvenas la Estraro. Aleks Kadar, kiu organizas la kunvenojn, respondis, ke oni kunsidas “sufiĉe ofte”: ĉiun duan sabaton, krom en feriaj monatoj, kiam aranĝado fariĝas tikla.
Kun anoj loĝantaj ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Brazilo, Ĉinio kaj Sud-Koreio, necesas kunveni rete, en sesioj, kiuj kutime daŭras du ĝis kvar horojn. (“Kio estas iom tro”, aldonis Kadar.) La kunvenoj estas malfermaj al observantoj de TEJO kaj de ILEI. Krom kunvenoj de la estraro, okazas pliaj, kun la kongresa fako kaj aliaj kunlaborantoj, Kadar rakontis.
Tamiris Queiroz demandis, kiel la Estraro taksas la sukceson de la nuna kongreso. Maia trovis ĝin “tre sukcesa, dank’ al la kongresa fako kaj Loka Kongresa Komitato”. Li agnoskis, ke estas defioj kaj laborstreĉaj tagoj, sed ke aferoj pasas bone.
Seán Ó Riain, nova estrarano kaj unu el la du vic-prezidantoj, esprimis sian gratulon al la organizantoj, pro la “ege pozitiva etoso” kaj ĝuindaj ekskursoj. La sola plendindaĵo estas la fojfoja pluvo, pro kiu kulpas neniu.
Queiroz ankaŭ bonvenigis la novajn estraranojn, kaj demandis, kiel ili planas kontribui “al nia afero”. So Jinsu, notinte, ke ili estas freŝe elektitaj, respondis, ke necesos transpreno de taskoj, kio okazos ambicie sed harmonie.
François Lo Jacomo – ne nova estrarano – respondis, ke li laboras ĉefe rilate Uneskon, kaj intencas partopreni konferencon, kaj okupiĝi pri pli ĝemelaj urboj.
Zdravka Boytcheva notis, ke ŝi, kiel korusistino, ne ekzistus sen publiko, kaj volas vidi kunlaboradon por ke muziko estu tiel abunda por kontribui al la disvastigo de Esperanto, kiel estas libroj. Ŝi estas preta krei komisionon, kaj ŝatus, ke kontribuu ĉiu. La spektantaro tuj aplaŭdis, kiam ŝi substrekis, ke mesaĝoj senditaj finiĝu per: “Mi povus kontribui per …”
Ŝi nenion menciis pri la revuo Esperanto, kiu laŭ la rekomendo de la elekta komisiono apartenu al ŝiaj respondecoj. Neniuj vidpunktoj aŭ demandoj pri la revuo estis levitaj dum la tuta programero.
Miora Raveloharison diris, ke ŝi respondecos pri virina agado kaj scienco, tamen ankoraŭ ne planis ion detalan. Ŝi invitis ĉiujn partopreni morgaŭan sesion, en kiu ŝi prezentos porvirinan agadon pasintan kaj venontan. Laŭeble ŝi volas kontribui al la scienca fako.
Gabrielo Beecham komentis, ke jam de sep jaroj ne aperas Jarlibro, kaj ke ĝin ne anstataŭis interreta servo, kio necesos, kiam ne plu estos Centra Oficejo. En dua demando li petis informojn pri la Almanako longe promesata por anstataŭi Jarlibron, kaj pri Delegita Reto.
Fernando Maia klarigis, ke la haltigo de la jarlibro estis “necesa paŝo pro la financoj de UEA”. Li raportis, ke “se mi bone memoras” la deficitoj superis 100 000 eŭrojn. En tiu momento oni decidis haltigi la Jarlibron, kaj krei Almanakon, kiu ne aperos ĉiun jaron.
Pro troaj laborŝarĝoj tamen ne eblis intertempe ĝin eldoni. Informis Maia, ke estis invitita ĝin redakti Miĥaelo Bento, kiu loĝas en Brazilo kaj nuntempe estas asistanto al la Ĝenerala Direktoro, dum Maia kunordigas. La Almanako estas nun planata, kaj UEA esperas lanĉi ĝin kadre de la Virtuala Kongreso pli malfrue ĉi-jare.
La Almanako estos ĉefe reta eldonaĵo, sed eblos al tiuj, kiuj volos havi ĝin surpapere, aĉeti ekzempleron. Maia informis, ke eldonos ĝin, uzante laŭmendan sistemon, Eldonejo Libera, kaj ĝin enpaĝigos Impeto, la firmao de la redaktor-paro de la revuo Esperanto, kiu enpaĝigas ankaŭ la kongreslibrojn kaj IKU-librojn.
Maia atentigis, ke formate la Almanako estos simila al la kongresa libro, kaj iom malsama ol estis la Jarlibro. Pluraj aŭtoroj estas invititaj verki raportojn por ĝi.
Maia agnoskis, ke la ”nebona progreso” de la administra sistemo Akso malhelpas efike funkciigi la Delegitan Reton. Li diris, ke la Delegita Reto ne aperos en la Almanako, ĉar ne eblas aperigi senkonsente personajn detalojn.
Martin Schäffer diris, ke eĉ sen Akso adresoj estas tuj ĝisdatigataj, kiam oni informas UEA. Tamen, ĉar ofte la koncernuloj ne sendas novajn detalojn, multaj informoj restas malaktualaj. Li petis, ke oni kontaktu lin, kiam ŝanĝiĝas detaloj.
Aleks Kadar rimarkigis, ke pluraj homoj montris sian intereson pri la temo, kaj proponis, ke okaze de la Virtuala Kongreso oni kunvenigu delegitojn por paroli pri la Delegita Reto.
Renée Triolle komentis, ke Jarlibroj estis facile montreblaj, kaj plenplenaj de informoj pri Esperanto, kaj do estis utiligataj de veteranoj por informi pri Esperanto.
Boris Mandirola levis la temon de la administra subvencio de EU, kaj demandis, kio estis ebla dank’ al ĝi, kaj kion oni intencas fari per ĝi.
Respondis Fernando Maia, ke la administa subvencio estis parto de la financa resanigo de UEA. Li resumis, ke la komitato kaj estraro multe laboris, kaj ke la unua paŝo estis kontrakti kun la firmao Kosmo, kiu estas tre sperta pri malgrandaj projektoj. Tiu kunlaboro realigis kelkajn projektojn en EU kun tre specifa temo: la celo estis subteni ne la Asocion finance, sed diversajn agadojn.
La prezidanto diris, ke Kosmo multe helpis, sed ke UEA nun kunlaboras kun E@I, kiu same estas sperta, sed pri pli grandaj projektoj: unu menciita nomiĝas “Vortoj”. Li faris komparon: la unua projekto kun Kosmo ricevis 70 000 EUR. Kun E@I, la sumo estas 200 000 EUR.
Maia klarigis, ke la administra subvencio de EU funkcias laŭ la nombro de dungitoj. UEA tiam havis dungitojn ekvivalente al tri plentempaj dungoj, kaj sukcesis akiri 140 000 EUR. UEA multe laboris kun Sara Spanò, kaj dungis ŝin, anstataŭ pagi Kosmon.
Dungiĝis ankaŭ Mallely Martínez, kiu laboris volontule en la sekretaria fako plentempe. (Ŝi estas la edzino de ĝenerala direktoro Martin Schäffer, kio tamen ne rilatas al la decido de la estraro ŝin dungi.) Tria nova dungito estas Zsófia Kóródy. Per ŝia helpo UEA volas antaŭenigi la starigon de Esperanto-Centroj, ekzemple en Afriko kaj Azio.
La administra subvencio laŭ Maia estas parto de la nova plano: “Ni ne plu povos dependi nur de kotizoj.” Li aldonis, ke same subvencioj de EU ne estu la panaceo, ĉar ili limigas la agadon al EU. Sara Spanò, do, havas respondecon trovi subvencieblojn el aliaj mondopartoj kaj fontoj.
Aldonis Martin Schäffer, ke la financoj estas en ordo. La subvencioj ne plenigas truon, sed donas okazon sekvi novajn eblojn. Ili, ekzemple, helpis starigi la Universalan Kongreson en Aruŝo. Li substrekis, ke same la malavareco de membroj tre helpas.
Boris Mandirola krome demandis, ĉu ekzistas ideoj pri novaj laborkampoj, kaj en kiuj etapoj kunlaboro kun TEJO povas aldoni valoron.
Maia respondis, ke ĉirkaŭ triono de la novaj membroj de TEJO venas de Afriko, kaj ke So Jinsu (Azio) kaj Jérémie Sabiyumva (Afriko) havas apartan atenton pri TEJO en sia mondoparto. Aleks Kadar aldonis, ke troviĝas kunlaboro kun TEJO okaze de la Poliglota Renkontiĝo.
Sabiyumva komentis, ke oni profitas de nova teknologio por atingi novulojn. Seán Ó Riain substrekis la gravon de la junularo en pliaĝiĝanta movado: “Necesas atingi Afrikon, Azion, Amerikon.”
Al demando pri la libroservo respondis Maia, laŭ kiu ĉio ĝis nun funkcias kiel antaŭe. La stoko restas en Roterdamo, kie plu deĵoras Ionel Oneț, multe subtenante, kvankam li jam emeritiĝis. Klare necesas trovi solvon, ĉar li ne povas fari senfine.
Maia klarigis, ke Duncan Charters havis kelkajn dungrendevuojn, kaj ke UEA havas ĉi-rilate kontaktojn en Francio, Pollando, Slovakio, Nederlando. Li sciigis, ke nun diskutiĝas, ĉu konservi stokojn en diversaj mondopartoj: sendokostoj pliboniĝus, se pakaĵoj estus senditaj de relative proksime.
Respondante demandon pri la kultura agado Maia menciis, ke oni ofte kritikas la ĉeson de la eldona agado de UEA. Laŭ li eldonado tamen estas agado kiu postulas multan laboron kaj rimedojn, kaj ne indas ke UEA konkuru kun eldonejoj kiuj jam bele faras la laboron. Kiel sukcesan ekzemplon de la kultura agado li menciis kunlaboron kun la teamo Bobelarto.
István Kabók demandis, kial en la diskutoj pri la ĝis nun ne aperinta Strategia Laborplano oni rekomendas, ke UEA kunlaboru kun “progresemaj organizoj” kaj laŭ kiuj kriterioj oni tiukaze difinu, kiuj asocioj estas “progresemaj”.
– Mi konsideras min konservativa homo, tamen mi parolas Esperanton. Mi opinias, ke oni devus forpreni tiun atributon “progresema”, kaj simple diru “ĉiuj organizoj kiuj celas apogi Esperanton”. Se venos ekzemple AfD aŭ Marine le Pen, volos apogi Esperanton kaj petos kunlaboron, kion ni faros?
Fernando Maia respondis, ke UEA sekvos sian statuton, ke homaj rajtoj estas baza kondiĉo por la agado de UEA, kaj ke oni fortigu kunlaboron kun organizaĵoj kiuj antaŭenigas tiajn valorojn.
– Nenion la estraro decidos sola, ni intencas kunlaborigi la komitaton.
Finante la sesion, kiu daŭris iomete pli ol unu horon, la nova prezidanto asertis intencon de la estraro plilaborigi kaj kunlaborigi la komitaton pli konstante, kaj invitis ke oni kontaktu lin rekte, se plu restas demandoj.
Tim Owen


