Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2025
Estis aljuĝitaj la agnoskoj (premioj kaj honoraj mencioj) de la 76-a eldono de la Belartaj Konkursoj de UEA.
Gvidis la BK-ceremonion en la 110-a Universala Kongreso de Esperanto nov-elektita Prezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., surbaze de materialo preparita de la sekretario de la BK, Miguel Gutiérrez Adúriz. Konceptis la ceremonion la sekretario kaj la prezidanto de la BK, respektive Miguel Gutiérrez Adúriz kaj Miguel Fernández.
BRANĈO POEZIO
Juĝkomisiono: Krys Williams, István Ertl, Mao Zifu.
Partoprenis 39 verkoj de 21 aŭtoroj el 13 landoj (10 el Afriko, 2 el Ameriko, 2 el Azio, 25 el Eŭropo).
- La unua premio estas aljuĝita al “Al mia unua instruistino nun 90-jara…” de Benoît Philippe el Germanio.
- La dua premio estas aljuĝita al “Amara bukedo” de Nicolau Dols el Hispanio.
- La tria premio estas aljuĝita al “Aŭdu” de Benoît Philippe el Germanio.
- Honora mencio estas aljuĝita al “La fia komedio” de Gonçalo Neves el Portugalio.
- Honora mencio estas aljuĝita al “Buĉado” de Gonçalo Neves el Portugalio.
- Honora mencio estas aljuĝita al “Poacoj sur roko” de Choe Taesok el Litovio/Koreio.
BRANĈO PROZO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Julian Modest, Anina Stecay
Partoprenis 47 verkoj de 28 aŭtoroj el 16 landoj (11 el Afriko, 5 el Ameriko, 26 el Eŭropo).
- La unua premio estas aljuĝita en egaleco al:“Plagiato” de Jorge Rafael Nogueras el Usono/Portoriko kaj “Ridindaj amaferoj” de Debra Hamel el Usono.
- La dua premio estas aljuĝita al “La malfacila vivo dum la milito” de Jean de Dieu Kikako el D.R. Kongo.
- La tria premio estas aljuĝita al “Kiam flugilo rompiĝas” de Wei Yubin el Ĉinio.
BRANĈO MIKRONOVELO
Juĝkomisiono: Trevor Steele, Nicola Ruggiero, Antonio Valén.
Partoprenis 43 verkoj de 20 aŭtoroj el 13 landoj (8 el Ameriko, 8 el Azio, 27 el Eŭropo).
- La unua premio – premio Paula Adúriz – estas aljuĝita al “¡” de Steven Cybulski el Usono.
- La dua premio estas aljuĝita al “Mortigo de Mnemozino” de Tatjana Auderskaja el Ukrainio.
- La tria premio estas aljuĝita en egaleco al “Kreema Infano” de Lurdes Oliveira el Portugalio kaj “Ne krokodilu!” de Debra Hamel el Usono.
BRANĈO TEATRAĴO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 5 verkoj de 5 aŭtoro el 5 landoj (1 el Ameriko, 1 el Azio, 3 el Eŭropo).
- La unua premio estas aljuĝita al “Civilizita konversacio” de Jorge Rafael Nogueras el Usono/Portoriko.
- La dua premio estas aljuĝita al “Ara” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
- La tria premio estas aljuĝita al “Dominiko Orban en la infero” de Laimundas Abromas el Litovio.
- Honora mencio estas aljuĝita al “Mi estas Neniulo” de Ralph Glomp el Germanio.
SUBBRANĈO MONOLOGO AŬ SKEĈO
Juĝkomisiono: Saša Pilipović, Georgo Handzlik, Alena Adler
Patroprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj (1 el Ameriko, 2 el Azio, 1 el Eŭropo).
- La unua premio – premio María Cuevas – estas aljuĝita al “Bopatrino – superheroo, surhavanta antaŭtukon” de Evgenij Georgiev el Kazaĥio.
- La dua premio estas ne aljuĝita.
- La tria premio estas ne aljuĝita.
INFANLIBRO DE LA JARO
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Edmund Grimley kaj Martin Markarian.
Partoprenis 4 infanlibroj de 4 eldonejoj el 4 landoj (3 el Eŭropo – 1 el Oceanio).
La premio “Infanlibro de la jaro” estas aljuĝita al la Eldonejo Ziria, pro la verko “Vivo” de Roberto Pérez-Franco, ilustrita de Margarita Cubino kaj tradukita de Norberto Díaz Guevara.
BRANĈO ESEO
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 7 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj (7 el Eŭropo).
- La unua premio – premio Luigi Minnaja – estas aljuĝita al “Semantika potenco de Esperanto: de kombineblo al signifo” de Toni Espinosa el Hispanio.
- La dua premio estas ne aljuĝita.
- La tria premio estas ne aljuĝita.
BRANĈO KANTOTEKSTO
Juĝkomisiono: Ankie van der Meer, Flavio Fonseca kaj Miguel Fernández (kiel laŭokaza anstataŭanto de Ĵak Le Puil).
Partoprenis 14 verkoj de 6 aŭtoroj el 6 landoj (4 el Azio, 10 el Eŭropo).
- La unua premio estas aljuĝita al “Ploras la ĉiel’ ” de Petro Palivoda el Ukrainio.
- La dua premio estas aljuĝita al “Amhistorio” de Petro Palivoda el Ukrainio.
- La tria premio estas aljuĝita en egaleco al “Nedeca tango” de Ewa Barbara Grochowska el Francio, “Ĝuu la vivon” de Ewa Barbara Grochowska el Francio.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA


