-
Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO
La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 eŭroj po trejnado) kaj malferma al homoj el la tuta mondo. Kia estos la trejnado? Ĝi okazos per la platformo Zoom, kun daŭro de minimume unu horo. Male ol prelegoj, en kiuj nur unu homo parolas kaj la aliaj aŭskultas, trejnadoj estas interagaj sesioj en kiuj oni instruas pri praktitkaj temoj (vidu sube la tabelon, kiu montras pli da detaloj pri tio). Vi povas proponi trejnadon pri ajna temo, sed ni preparis liston de temoj kiel sugesto.…
-
Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau: La Instruistoj de la Jaro
Je la Zamenhof Tago 2024 ILEI kun subteno de TEJO invitis ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por la kategorioj de la konkurso “La Instruistoj de la Jaro”. En la 58a kongreso de ILEI, okazinta la 19-26an de julio 2025 en Beogrado estis anoncitaj la gajnintoj: Juna Instruisto de la jaro 2024: Paweł Fischer-Kotowski Honoraj atestiloj: Joel Muhire, Ranja Zafinifotsy, Alexander/Alekso Vaughn Miller Instruisto de la jaro 2024: Fransoazo Noireau Honoraj atestiloj: Dennis Keefe, Vida Kulikauskiene Legu la biografiojn de la laŭreatoj en la retejo de ILEI https://www.ilei.info/novajxoj/instruistoj-de-la-jaro-2024.pdf “La Ondo de Esperanto” gratulas la laŭreatojn! AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki…
-
Esperanto kaj merkatiko: 14 artikoloj de Dennis Keefe
Dum 2012-2019 en la gazeto “La Ondo de Esperanto” aperis ciklo da artikoloj pri Esperanto kaj merkatiko, verkita de Dennis Keefe – usona merkatikisto, lingvoinstruisto kaj esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto, iniciatinto de la unua (1995, Francio) kaj organizinto de pluraj Lingvaj Festivaloj, inventinto de la kurso BEK (Baza EKzercaro, aŭ Baza Esperanto-Kurso), iniciatinto kaj kunorganizinto de la lernejo “Esperanto-Insulo” en la insulo Hajnano (Ĉinio), kunfondinto de Universitato de Esperanto, laŭreato de la honora titolo La Esperantisto de la Jaro 2011. Ĉi tiu ciklo konsistas el 14 artikoloj. Ĉiu artikoloj estas legeblaj ne nur en la gazeto, sed ankaŭ en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Artikoloj de Dennis…
-
Aferoj disfalas de Chinua Achebe aperis en Esperanto
La romano Aferoj disfalas de Chinua Achebe estas klasikaĵo de la afrika literaturo. Leginde kaj vigle ĝi prezentas la vivon en vilaĝo de okcidenta Afriko (la nuntempa Niĝerio) ĉirkaŭ la komenco de la 20a jarcento. La alveno de eŭropaj misiistoj detruas tiun tradician vivomanieron kaj dividas la komunumon. Unue eldonita en 1958, kaj listigita en Encyclopædia Britannica kiel unu el 12 romanoj konsiderataj la plej bona libro iam ajn verkita, Things Fall Apart nun aperas en Esperanto, tradukite de Anna Löwenstein. Ĝin eldonis Esperanto-Asocio de Britio. Ĝin prolegis kaj lingve kontrolis Hirotaka Masaaki (Vastalto), Renato Corsetti kaj Edmund Grimley Evans. Trovu ĝin ĉe Amazono kaj aliaj tiaj retbutikoj! Elŝutu specimenan…
-
Cifereca Arkivo de Pola Esperanto-Asocio en la reto
Kun ĝojo ni anoncas, ke oni malfermis Ciferecan Arkivon de la Pola Esperanto-Asocio – nova sekcio de nia retejo, dediĉita al kolektado kaj publikigo de la kultura heredaĵo de la Esperanta movado en Pollando. En la arkivo troviĝas interalie vortaretoj, lernolibroj, frazlibroj, sonregistraĵoj, kaj en la estonteco ankaŭ gazetaj materialoj kaj historiaj dokumentoj. La celo de la projekto estas ne nur faciligi aliron al edukaj kaj arkivaj materialoj, sed ankaŭ pluvivigi nian heredaĵon en cifereca formo. La iniciato naskiĝis danke al plurmonata laboro de Bartłomiej Jezierski (Azoniasty), kiu sole ciferece prilaboris kaj ciferecigis la kolektojn. La arkivo estos pligrandigata paŝon post paŝo – ĉiu, kiu posedas valorajn materialojn en fizika…
-
Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson
Antaŭ 95 jaroj, la 25an de aŭgusto 1930 naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de “Ŝtupoj sen nomo” (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de “Stafeto”, kiu faris lin unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Baldur Ragnarsson tradukis naŭ librojn el la islanda literaturo, inkluzive de “La Edda” (Snorra-Edda, 2008) de Snorri Sturluson kaj de la ĵus (2025) eldonita romano “Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness. Li tradukis el Esperanto en la islandan verkojn de William Auld, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Raymond Schwartz kaj Henri Vatré. Tradukoj de liaj Esperanto-poemoj aperis en la lingvoj…
-
Konkursa komuniko kaŭzis konfuzon
Gazetara komuniko de UEA pri du sciencaj konkursoj kaŭzis ampleksajn diskutojn kaj kritikon. Ĉu ĵuriano kaj kunordiganto de la konkursoj premiis sin mem? Laŭ Amri Wandel tamen neniam estiĝis konflikto de interesoj. Disdonado de sciencaj premioj dum la UK. Universala Esperanto-Asocio la 16-an de aŭgusto publikigis iom konfuzan gazetaran komunikon pri la rezultoj de du sciencaj konkursoj kaj pri la scienca programo de la ĵus okazinta Universala Kongreso en Ĉeĥio. La aperigon de la komuniko sekvis bruaj diskutoj en pluraj forumoj, ĉar eblis konkludi, ke organizantoj de la konkurso premiis sin mem. Laŭ la originala teksto inter la membroj de la ĵurio estis Carlo Spinola, dum la konkursojn kunordigis Amri…
-
UK-111 en Graco: La unua bulteno kaj la reta aliĝilo
La 111a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (germane: Graz). Graco estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Ĝi situas meze de Eŭropo kaj estas bone atingebla: per aŭto, trajno, buso aŭ aviadile. La flughaveno de Graco situas nur 10 km for de la centro kaj estas bone ligita al ĝi per buso, fervojo, taksio. Ankaŭ de la flughaveno. Vieno veturadas rekta trajno dum ĉirjaŭ tri horoj al Graco – komforte sen trajnŝanĝo. La unua bulteno jam estas elŝutebla ĉe https://uea.org/pdf/uk2026/Unua_Bulteno_UK2026_Graz.pdf La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026/. Jam aliĝis 69 personoj el 29 landoj. Inter ili estas la aŭtomate (senkotize) aligitaj…
-
Rezolucio de la 58a kongreso de ILEI
La 58-a Internacia Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kunveninta en Beogrado (Serbio) de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025, dediĉis sian semajnon al la temo “Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto”. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ universitata ILEI-Simpozio sub la titolo “AI kaj Kulturo”. Konsiderante ke: Artefarita intelekto (AI) rapide transformas la metodojn de lingvolernado kaj instruado, kunportante novajn eblecojn kaj defiojn; Esperanto, kiel planlingvo kun logika kaj regula strukturo, havas unikajn trajtojn kiuj povas bone kongrui kun AI-iloj por lernado kaj tradukado; Estas esence esplori kiel AI povas subteni kaj plibonigi la instruadon kaj disvastigon de Esperanto, samtempe konservante la kulturajn kaj interhomajn aspektojn…
-
CHAMA TRINA / TRINO FLAMO
CHAMA TRINA Inspiro Luz, retenho Vida, exalo Amor! Inspiro oito, retenho oito, exalo oito, Sempre que d’Isso me lembrar Reluz – rebrilha a fé Oito – o infinito ao se deitar Infinito – o oito já de pé Luz, Vida, Amor – meu Altar Confio assim no que vier! Exalo Amor, retenho Vida, inspiro Luz! Inspiro e conto de um a oito, Sempre d’Isso a me lembrar Rebrilha em luz a minha fé No Infinito me deito a repousar Oito minutos comigo em comunhão Luz Divina, Vida Una, o Amor amar E Ser na Luz como ressurreição! TRINO FLAMO Mi inspiras Lumon, retenas Vivon, elspiras Amon! Mi…





















