-
“Kunfluo” aperas ĉiutage kaj estas libere legebla
Ekde BET-26 (Noreikiškės, 1989) dum ĉiu BET, okazanta en Litovio, aperas speciala ĉiutaga informilo, simila al la Kongresa Kuriero dum UK. Ankaŭ dum la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj komenciĝis la 5an de julio en Kaŭno, estas eldonata tia informilo. Ĉi tiun informilon, kies titolo estas “Kunfluo”, redaktas Paweł Fischer-Kotowski, pola esperantisto loĝanta en Nederlando. Li redaktis la Jarlibron de UEA (2016, 2018) kaj la revuon “Kontakto”, ekde 2018 ĝis nun li estas vicredaktoro de “La Ondo de Esperanto”, kaj ekde 2024 li redaktas la nederlandan Esperanto-revuon “Fenikso”. En la gazeto oni povas legi salutmesaĝojn de gravuloj, programon por ĉiu tago, plej aktualajn programŝanĝojn, raportojn pri okazintaj programeroj, anoncojn kaj alian…
-
Franca kongreso: Vojaĝoj realaj kaj fantaziaj
La ĉi-jara kongreso de Esperanto en Francio okazis de la 7a ĝis la 9a de junio en la urbo Nantes ĉe la atlantika marbordo kun 150 esperantistoj el ok landoj. La organiza teamo elektis la kongresotemon “vojaĝo”, ĉar tra sia tuta historio la haveno de Nantes rilatis kun la oceano kaj la transmaraj landoj, kaj nuntempe la urbo masive investas en kulturon, interalie, per la ĉiujaraj artaj eventoj nomataj “La Vojaĝo en Nantes”. Do en Nantes oni vojaĝis reale kaj fantazie. Jules Verne, la mondfama aŭtoro de “Eksterordinaraj vojaĝoj”, unu el la plej tradukitaj aŭtoroj en la mondo, revis pri aliejo sur la kajoj de Nantes, kie li naskiĝis. La…
-
En la 110a UK reokazos la Faka Forumo kaj Premio Pirlot, kaj aperos nova Premio Power por sciencaj prelegoj
Same kiel en pasintaj UKoj okazos en Brno la Faka Forumo, dum kiu Fakaj Asocioj povos prezenti siajn aktivecon kaj perspektivojn por estonta agado kaj kunlaboro. Aparta temo por la ĉi-jara Faka Forumo estos la sinprezentado de Fakaj Asocioj en la Almanako, kiun UEA iniciatas anstataŭ la Jarlibro, lastfoje aperinta en 2018. Por ebligi bonan planadon de la evento, reprezentantoj de Fakaj Asocioj kiuj intencas partopreni, bv. informi la estraranon pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amri@huji.ac.il. Dum la UK en Brno okazos ankaŭ disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj eldonitaj en la lastaj jaroj, kiu estas organizita ĉiun duan jaron de Akademio Internacia…
-
“La stultaj infanoj”: Rabatite dum la tuta julio
Matute, Ana María. La stultaj infanoj / Tradukis el la hispana lingvo Liven Dek. – Santander: Miguel Gutierrez Aduriz, 1988. – 102 paĝoj. – Prezo: 5.25 € (kun sesona rabato). Okaze de la centa datreveno (la 26an de julio) de la hispana verkistino Ana María Matute (1925-2014), ĉi-monate la libroservo de UEA ofertas ŝian novelaron “La Stultaj infanoj” kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto. Temas pri «mikronoveloj pri la infana mondo, plenaj de “kaŝita kaj obskura poezio”». Mendu ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3406 La bildo estas prenita en la Bitoteko de HEF https://bitoteko.esperanto.es/xmlui/handle/11013/5918 Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023…
-
Ĉu Esperanto fiaskis aŭ sukcesis?
Ĉu Esperanto estas lingvo sen historio kaj kulturo? Ĉu Esperanto fiaskis, aŭ ĉu male ĝi jam sukcesis? En vidpunkta artikolo Liu Xiaozhe pripensas, kion povas fari la Esperantista komunumo por adaptiĝi al la aktuala mondo. Liu Xiaozhe (Solis). En certa amplekso kaj grado, Esperanto sukcesis. Tamen ĝi ne fariĝos ĉies dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof. Plej multaj homoj en la mondo tute ne zorgas pri lingvaj problemoj. Sufiĉas por ili nur la denaska lingvo. Sub la premo de potencaj lingvoj, Esperanto restos kiel minoritata lingvo kaj hobio de malmultaj homoj. Sed kiel komunikilo, Esperanto ludos neanstataŭeblan rolon en internacia ne-registara kontaktado dum longa historia epoko…
-
Salutmesaĝo de Juozas Olekas, Alta Protektanto de BET-59
Estimataj partoprenantoj, organizantoj kaj gastoj el la tuta mondo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, Mi elkore salutas vin ĉiujn, kunvenintajn en ĉi tiu speciala internacia evento, okazanta en Litovio – ĉe la Universitato Vytautas la Granda, kiu ĉi-jare fariĝas centro de kultura kaj lingvistika kunlaboro. La lingvo Esperanto, kreita por la ideo de homa unuiĝo, hodiaŭ estas pli aktuala ol iam ajn por la mondo, kiu serĉas komunan lingvon – kaj laŭvorte, kaj metafore. Via komunumo atestas, ke dialogo, respekto al kultura diverseco kaj paca kunlaboro inter nacioj estas eblaj kaj necesaj. Ni fieras, ke Litovio povas esti la hejmo de ĉi tiu sencoplena renkontiĝo. La ĉi-jara kunveno iĝu ne…
-
Partoprenu Feston kaj muzikumu senpage dum tuta semajno!
Ĉu vi aĝas malpli ol 30, ĉu vi ludas aŭ kantas (amatore aŭ duonprofesie), ŝatas muzikumi, volas pluspertiĝi pri muziko kaj pasigi semajnon kun aliaj muzikŝatantoj? Partoprenu FESTOn kaj ĝuu mirindan muzikan etoson en Esperantujo! FESTO ricevis subvencion el FraGeJo (Franc-Germana Junulara Oficejo – OFAJ – DFJW) por venigi franc- kaj germanloĝantojn al FESTO kaj partopreni en tre muzikema projekto! Kiel partoprenanto, vi havos la ŝancon ricevi trejnadon pri DĴ-umado, soninĝenierado, muzikeldonado, ĥoruso kaj instrumentmuzikumado (piano, gitaro ktp) el profesie spertaj junuloj kaj famaj esperantaj muzikistoj kiel Platano, Flo kaj Gijom. Vi estos gvidita de ili por krei novajn kantojn en Esperanto kaj muzikumi por spertiĝi grupe. Je la fino…
-
Kreita en UEA komisiono por Esperanto-agado ĉe BRIKS
BRICS estas grupo de dekunu ekonomioj: Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio, Sudafriko, Egiptio, Etiopio, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Indonezio kaj Irano. Krom tiuj oficialaj membroj, 9 pliaj landoj aliĝis al la grupo kiel partneroj; Kubo, Bolivio, Niĝerio, Belorusio, Malajzio, Kazaĥio, Uzbekio, Tajlando kaj Ugando. Ĉi tiuj landoj kune reprezentas ĉirkaŭ 50% de la monda loĝantaro kaj 40% de la monda MEP (malneta enlanda produkto). BRIKS ne estas politika aŭ armea alianco, sed neformala grupo, kiu celas kreskigi komercajn rilatojn per sendependa kaj justa maniero. Inter BRIKS estas landoj, kiuj estas kapitalismaj, aliaj kiuj estas socialismaj, estas diktatorecoj kaj demokratioj. Sed ĉiuj kunvenas por libere komerci. La landoj de BRIKS deziras nun…
-
Sperto en somera familia tendaro
La 25an de junio mi revenis el la infana biologia tendaro ĉe la lago Ĉistoje (Pura) en la naturrezervejo de la Tverja regiono. Jam la sesan sinsekvan junion mi venis al ĉi tiu ripozloko kiel instruanto de Esperanto kaj aldone – laŭ mia propra iniciato – kiel organizanto de la infana libertempo. La vivo en la tendaro estas aranĝita tiel, ke la infanoj kaj la nemultaj gepatroj okupiĝas nur pri tiuj aferoj, kiujn ili mem elektas. Kaj tute ne ĉiam oni elektas Esperanton en la tendaro, kien ili venis por ricevi kromajn sciojn pri biologio. Sed ne ĉi-jare. Ĉiutage mi havis renkontiĝojn kun grupoj de adoltoj, adoleskantoj aŭ infanoj, kiuj…
-
IA NA ESCOLA – AI EN LERNEJO
💢IA💢 Advertência: o texto abaixo não é meu, mas desejo ampliar o debate desse tema importante e atual (PN). INTELIGÊNCIA ARTIFICIAL NA ESCOLA Do mundo pra sala dos professores Mais de 150 gestores escolares se reuniram num Conclave em Nagpur para debater como a inteligência artificial pode transformar o ensino – e apontaram que quem não entrar nessa vai ficar pra trás. Top 3 aprendizados do Principals Conclave 2025 na Índia Tecnologia a serviço do pensamento crítico: IA amplia acesso e agiliza tarefas, mas só funciona de verdade quando estimulamos curiosidade, crítica e empatia nos alunos. Você continua no comando. Automação com responsabilidade: Deixe a IA cuidar de burocracia e feedback básico, mas mantenha supervisão humana em…

























