-
La dua Adriatika Feriado en Prvić Luka
La lastan semajnon de junio, jam la duan fojon, esperantistoj venas kaj ripozas en pitoreska kroatia vilaĝo Prvić Luka. Antaŭ unu jaro krom somerumada ripozo okazis ankaŭ jarkunveno de Kroata Esperanto Ligo sed ĉi-jare la partoprenantoj de Adriatika somerumada ĝuis en senstreĉa atmosfero kun nun unu tasko: ripozo kaj kunesti. La partoprenantoj venis, krom el Kroatio, ankaŭ el Hungario, Pollando, Serbio kaj, helpe de Erasmus+, al Italio. Ni revizitis la memorcentron de Faust Vranĉiĉ, kaj ni ĝuis la koncertoj kaj prezentaĵon danke al Saŝa Pilipoviĉ kaj Georgo Handzlik, ni ludis tabulludoj, lernis skribi glagolice, kaj ĉio en tradicie amika Esperanta atmosfero. Oni aŭdas informojn pri la venontjare renkontiĝo en la…
-
Gebeneluksa Kongreso 2025
La Beneluksa Kongreso estas ĉiujara belga kongreso organizita de flandraj aŭ valonaj esperantistoj. En 2024 ĝi okazis en Hasselt. En 2025 belgoj kaj germanoj kunlaboros por okazigi Gebeneluksan Kongreson. La komuna Germana kaj Beneluksa Kongreso okazos de la 2a ĝis la 5a de oktobro 2025 en Schleiden-Gemünd/Germanio. La urbo Schleiden kun siaj 18 vilaĝoj situas en la koro de la Nacia Parko Eifel. La urbo estas nur 30 kilometrojn for de la germania-belgia limo, sur la Dreiborn-altebenaĵo. La kuracloko Kneipp Gemünd invitas vin al malstreĉa akvo terapio en klasikaj Kneipp-instalaĵoj. La severa Eifel-vento blovas kaj lasas viajn pensojn vagi. La du urbaj centroj Gemünd kaj Schleiden bonvenigas vin en ĉiuj…
-
Tago de Esperanto 2025: multlingvismo kaj paco
[Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj, Esperantaj kaj neesperantistaj, plusendi al koncerna(j) registara(j) oficejo(j) kaj al deputitoj. Ni ankaŭ instigas al lokaj grupoj marki la tagon per loka agado. Dankon! Mesaĝo kaj afiŝo pri la Esperanto-Tago 2025 estas haveblaj en pluraj lingvoj en https://esperantoporun.org/eo/esperanto-tago-2025/. Bonvolu libere uzi kaj disvastigi ilin.] En la nuna Tago de Esperanto, la 26an de julio, ni festas la 138an datrevenon de apero de la Internacia Lingvo Esperanto, unika internacia kaj interpopola projekto de lingvo kaj movado de homoj kiuj volas interkompreniĝi kaj interkonatiĝi pace. Pluraj krizoj minacas nian komunan ekzistadon. Militaj, ekonomiaj, teknologiaj, sociaj, ekologiaj kaj…
-
Ĉarma, altvalora kolekto
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2024). Jen la dua, kompletiga, kolekto de versaĵoj en prozo de Ivan Sergejevič Turgenev (1818-1883), kiu aldoniĝas al la unua parto aperinta pasintjare. Allogas la frontpaĝo kun portreto de la aŭtoro far Ilja Repin en 1874; la datoj, skrupule registritaj sub ĉiu ero, difinas la verkadon inter februaro 1878 kaj novembro 1882, do la aŭtoro daŭrigis verki ĝis nur malpli ol unu jaron antaŭ sia morto. Tradukis la sama triopo engaĝita…
-
Premio Maertens identigos elstaran agadon por Esperanto
La komisiono de la Premio Maertens denove anoncas konkurson por identigi organizaĵon aŭ esperantiston, kiu jam kontribuis sian tempon kaj energion al la antaŭenigo de Esperanto kaj intencas tiel daŭrigi en la estonteco. Multaj esperantistoj faras pozitivan agadon por disvastigi Esperanton, sed malmultaj tion faras jaron post jaro, agon post ago – ofte sen rekono, kaj sen deziro atingi famon. Grégoire Maertens, iama prezidanto de UEA, kiu pasintjare festis sian centan datrevenon, estas unu el tiuj personoj, kiuj dediĉis tutan aktivan karieron interalie al disvastigo de Esperanto. La Premio Maertens celas honori tiujn niajn konstantajn kaj fidelajn laborantojn por Esperanto – precipe tiujn kun novaj ideoj kaj novaj organizaj kapabloj…
-
La nova estraro jam ne respondas
La nuna estraro de UEA estas la plej nerespondema dum la pli ol 20-jara historio de Libera Folio – nur en esceptaj okazoj ni ricevis ajnan reagon al niaj demandoj. La sekva estraro ankoraŭ ne estas elektita, sed la kandidatoj jam sekvas la saman praktikon. El la naŭ kandidatoj nur unu respondis al demandoj senditaj de Libera Folio. La estonteco de la libroservo estas unu el la demandoj, pri kiuj Libera Folio petis komenton de la estraranaj kandidatoj. Pri tio neniu respondis. La 6-an de julio ni sendis mesaĝon al ĉiuj naŭ personoj, kiuj estas proponataj de la elekta komisiono de UEA kiel anoj de la sekva estraro de UEA.…
-
BET-59 fermita: Kelkaj statistikaĵoj
Al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazis de la 5a ĝis la 13a de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) aliĝis entute 292 personoj el 32 landoj. Dum ĝi okazis 35 prelegoj, naŭ koncertoj, kvar spektakloj, kaj estis prezentitaj kvar filmoj. Okazis 30 lecionoj de Esperanto en kvin lingvoniveloj, en kiuj diligente lernis 60–70 lernantoj; krome okazis ankaŭ kvin lecionoj de la litova lingvo por komencantoj. Estis organizitaj kvar ekskursoj, el kiuj unu tuttaga kaj tri duontagaj, kaj pluraj alternativaj, memorganizitaj ekskurs(et)oj de la partoprenantoj. Aperis ok numeroj de “Kunfluo” sur 32 paĝoj, kun pli ol 60 koloraj fotoj en la eldonkvanto 300 ekzempleroj. Sed la plej kara estas nenombrebla:…
-
FORÇA, AMIGO GERI!
FORÇA, AMIGO GERI! Também estive doente e internado em hospital. Foi em 1998 e quase fui embora deste Planeta. Fiquei muito fraco, não queria nem beber água. Comida então nem pensar. Nada descia. Se insistisse, nada parava no estômago. Milagre aconteceu e recuperei o bem mais precioso, a Vida, a minha vida. Só fui ao hospital te visitar uma vez. De volta ao Rio, sua irmã é que foi várias vezes e me dava notícias. Preferi vir pro Rio e ficar com minha irmã. Cada pequena melhora sua me alegrava muito. Quando estava internado, o tempo não parecia passar, as horas se arrastavam no relógio. Cada vez que via…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero
En januaro 2025 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 12an de julio Internacia Tago de Espero. Universala Esperanto-Asocio entuziasme esprimas sian subtenon de tiu iniciato. Kiel implicas ĝia nomo, la Internacia Lingvo Esperanto naskiĝis kaj plue vivas en etoso de espero – la kredo de juna kuracisto, Ludoviko Zamenhof, ke ekzistas alia vojo ol eterna militado, ke eblas kunvivi en paco. Zamenhof kreis internacian lingvon, kiu celis nutri esperon en ĉiuj popoloj pri alia vojo ol militoj, persekutoj, pogromoj, kaj persista malamo. Milionoj da homoj lernis Esperanton: hodiaŭ Esperanto estas konata kaj uzata de individuoj tra la tuta mondo. Tiuj homoj nutras esperon pri mondo kie interhoma komunikado…
-
La (korektita) Kongresa Libro de UK-110 aperis en la reto
En la retejo de UEA estas libere elŝutebla la bitversio de la Kongresa Libro de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu post du semajnoj komenciĝos en Brno. La 146-paĝa bitlibro, aranĝita laŭ la normo “pdf”, ne enhavas la liston de partoprenantoj, kiu estas nur en la papera versio, kiun ricevas ĉiu aliĝinta kongresano en la akceptejo. Komence de la libro estas mesaĝo de gravuloj, listo de diversnivelaj organizantoj; informo pri la kongresejo kaj kongresaj salonoj; utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno. La ĉefa parto (pli ol 100-paĝa) priskribas la kongresan programon, inkluzive de ekskursoj kaj bankedo. Fine estas akcesoraj informoj. La Kongresa Libro estas redaktita de Dorota Rodzianko, Peter…

























