TEJO serĉas kunordiganton de volontuloj

De longa tempo, TEJO gastigas volontulojn en sia sidejo (Roterdamo, Nederlando) danke al la programo Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK). Kadre de ĝi, kaj por kunordigi ilian agadon, TEJO serĉas surlokan kunordiganton de volontuloj. Se vi interesiĝas, ĉi-sube vi povas legi pli detale pri la posteno:
Oferto:
- Loko: Roterdamo, Nederlando.
- Salajro: minimuma nederlanda salajro.
- Horaro: partatempa, 19 horoj semajne.
- Komencdato: 1a de oktobro 2025.
- Daŭro: 12 monatoj.
Aliaj kondiĉoj povus esti konsiderataj laŭ konsento inter TEJO kaj la elektita kandidato. Inter ili la fleksebleco de la laborhoraro, aliloka subteno pri organizado de eventoj, k. s.
Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org/kunordiganto-de-volontuloj-2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post TEJO serĉas kunordiganton de volontuloj appeared first on La Ondo de Esperanto.



