PMA

La Drako de Brno: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-110

drako

“La Drako de Brno” estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Brno. Legu ĝin por trovi informojn pri programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi. La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Miroslav Malovec, kiu akceptas prikongresajn artikol(et)ojn ĉe la retadreso drako@esperanto.cz; ĝin provlegas Marek Blahuš.

Jam aperis tri eldonoj de “La Drako de Brno”; la sabata kaj dimanĉa eldonoj estas kvarpaĝaj, sed la lunda estas nur dupaĝa. Ili estas senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA https://uk.esperanto.net/2025/kuriero.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/brno-30/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Drako de Brno: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-110 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta