UEA sekretigas la elekton de kongresurboj
Laŭ la kongresa regularo de UEA, la komitato estu regule informata kaj konsultata pri la elekto de kongresurboj. Laŭ la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, tio tamen ne eblas, ĉar la kandidata urbo ne sciu, ĉu ĝi estas la sola kandidato. Tial la regularo laŭ li devas esti ŝanĝita.

La 110-a universala kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita en dimanĉo antaŭtagmeze. La inaŭguro ne komenciĝis ĝustatempe, kvankam la reprezentantoj de UEA sidis sur siaj lokoj sur la scenejo, kaj nenia kialo de la malfruo estis anoncita.
Post 20-minuta malfruo la publiko komencis montri sian malkontenton per aplaŭdetoj. Fine je 11.24 la silenton rompis la eliranta prezidanto Duncan Charters, iom surprize en la ĉeĥa, dirante “Dobrý den, Brno!” (Bonan tagon, Brno!)
Krom la ĉeĥa kaj Esperanto, dum la inaŭguro oni aŭdis ankaŭ la polan, kiun parolis reprezentanton de Pola Instituto en Prago, kaj la armenan, ĉar la kongreson alparolis la ambasadoro de Armenio. Ĉeestis la inaŭguron ankaŭ la ambasadoro de Ĉinio.
Dum la solena inaŭguro estis diskonigitaj la nomoj de novaj honoraj membroj, pri kiuj decidis la komitato. Ĉi-jare ili estis nekutime multaj, kaj krome du el la novaj honoraj membroj jam forpasis. Antaŭe ŝajne nur unufoje forpasinto iĝis honora membro – en 2013 Hallgrímur Sæmundsson mortis unu tagon antaŭ la decido, kaj oni jam ne rezignis pri la decido.
Mankas oficiala komuniko de UEA, sed la novaj honoraj membroj laŭ raportoj de ĉeestintoj estas Mireille Grosjean, Zsófia Kóródy, Stefan MacGill, Miroslav Malovec, Trevor Steele, Lee Jungkee, Michela Lipari, Paulo Sérgio Viana, kaj la du forpasintoj Wang Chongfang kaj Wei Yida (Vejdo).
Samkiel pri la honoraj membroj, ankaŭ pri la elekto de nova estraro cetere ĝis nun ne aperis oficiala komuniko de UEA.

Sume estas do dek novaj honoraj membroj, se kalkuli ankaŭ la forpasintojn, kio ŝajnas esti rekordo. En 1995 kaj 2001 estis elektitaj po naŭ novaj honoraj membroj kaj en 2001 ok. En la jaroj inter ili temis pri 4-7 honoritoj jare.
Ĉar la nombro de honoraj membroj ade kreskis, en 2004 oni striktigis la postulojn, tiel ke jare aldoniĝis du aŭ tri novaj. En 2005 UEA havis jam 65 honorajn membrojn, sed kun pli striktaj postuloj la nombro iom post iom malkreskis. Sojle de la nuna UK estis 21 honoraj membroj.
Vivantaj honoraj membroj estas financa ŝarĝo al UEA, ĉar ili ricevas senpagan abonon de la revuo kaj aliĝon al UK-oj. La forpasintaj honoraj membroj tamen estas senpagaj.
Iom surprize tute ne estis menciita dum la solena inaŭguro la nomo de Renato Corsetti, kiu forpasis pli frue ĉi-jare. Li estis honora prezidanto de UEA, prezidanto de la asocio 2001–2007, kaj unu el la tutmonde plej aktivaj esperantistoj dum la lastaj jardekoj.
La vetero en dimanĉo montriĝis iom tro pluva komence por la komuna fotado en botanika ĝardeno, kie ĝi estis planita. Anstataŭe la fotado okazis rekte en la salono Zamenhof. La temperaturoj en la kongresurbo estas iom malpli altaj ol dum la pasintaj semajnoj en meza Eŭropo, kio sendube estas preferinda.

En dimanĉo okazis ankaŭ la dua kunsido de la komitato, la supera decidorgano de UEA. La ĉefa punkto de la tagordo estis la aprobo de la jara raporto. La plej grandan parton el tempo kunsido prenis la diskuto pri kongresoj, aparte pro tio, ke la informo pri la venontjara kongreso venis malkutime malfrue.
Fernando Maia defendis la malfruan informon pri la sekva kongresurbo. Laŭ li venis invitoj por la venontjara kongreso almenaŭ el Skotlando kaj Meksikio, kaj eventuale el aliaj urboj, kiuj ne estas publikaj. Laŭ li, se la kandidaturbo scias, ke ĝi estas la sola kandidato, la kongresa fako perdas eblecon marĉandi pri prezoj kaj subvencioj.
La fine elektita urbo, Graco (Graz) en Aŭstrio, laŭ Maia montriĝis tre oportuna por la venontjara kongreso plej laste en majo, kiam tie okazis nacia Esperanto-kongreso, kiu montriĝis sukcesa.
La ĉeha komitatano Libuše Hýblová, kiu ankaŭ estas vicprezidanto de la ĉi-jara LKK, atentigis ke estas malfacile organizi kongreson dum unu jaro kaj ke la decidojn pri la kongresoj necesus fari du jarojn pli frue.
Kiel atentigis Thomas Bormann la nuntempe valida Kongresa regularo postulas, ke la estraro regule informu kaj konsultu la komitaton pri la elekto de kongresurboj. Maia respondis ke necesus revizii la kongresan regularon.
Laŭ la jarraporto en la marta numero de la revuo Esperanto devus aperi konsistoj kaj agadplanoj de diversaj regionaj komisionoj, kiuj tamen ne aperis en tiu numero, atentigis José Antonio del Barrio.
Dum diskuto pri la financa raporto ĝenerala direktoro Martin Schaeffer rakontis pri sia propra salajro, dirante ke li akceptis ricevi nur 40 procentojn el la salajro de siaj antaŭuloj por persone kontribui al la financa resanigo. Tiel li ŝparis al UEA ĉirkaŭ 200 000 eŭrojn, li diris.
Se UEA sekvus la salajromodelon kiun ĝi havis antaŭe, la pasintjara sumo por salajroj laŭ li estus 430 000 eŭroj, sed efektive la salajroj egalis al proksimume 127 000 eŭroj. Se aldoni la koston de eksteraj laborfortoj kaj sociajn asekurojn, la pasintjaraj salajrokostoj sumiĝas je proksimume 170 000 eŭroj.
Ankoraŭ mankas finaj financaj raportoj pri kongresoj de Montrealo (2022) kaj Torino (2023), kio kaŭzis plendojn inter la komitatanoj.
Laŭ raportoj de Jukka Pietiläinen kaj aliaj ĉeestantoj


