PMA

Ana Ribeiro nova prezidanto de TEJO

TEJO elektis novajn prezidanton kaj estraron, dum la eksigita prezidanto denove kaj ripete postulis demision de ĉiuj estraranoj. Tiuj laŭ li malhelpas al la komitato fari sian laboron.

Dum la reta komitata kunsido la eksa prezidanto Michal Matúšov denove postulis demision de la tuta estraro dum estis elektata nova estraro.

En la 20-a de julio la komitato de TEJO kunvenis rete por elekti novan estraron. Nur en la antaŭa tago ili ricevis la liston de kandidatoj de la Elekta Komisiono. Entute estis nur 7 kandidatoj el 4 kontinentoj, el kiuj 4 estas virinoj kaj 3 viroj. 5 el la kandidatoj estas nunaj estraranoj, sed la prezidanto, Lucía Montserrat Fernández Barrera, ne rekandidatiĝis. 

En sia raporto, la Elekta Komisiono (Tyron Surmon kaj Òscar Hernández Rodríguez) atentigis pri la graveco allogi pli da kandidatoj kaj ke la manko de la tradicia jarfina komitatkunsido kaj la “ĝenerala kvieteco de la komitatlisto” eble malhelpis allogi kandidatojn. 

La sola kandidato por la prezidanteco estas Ana Ribeiro el Brazilo. En sia motiva letero, ŝi skribis ke ŝiaj prioritatoj estas la revuo Kontakto, subteno al la movado ekster Eŭropo kaj plibonigado de instruado de Esperanto al junuloj. 

La nuna kasisto Mihary Andrianirina, kaj la nuna ĝenerala sekretario, Snehaĝa Venkateŝ (Snehaja Venkatesh), ambaŭ rekandidatiĝas por siaj ĝisnunaj roloj. Ankaŭ la nuna vicprezidanto, Igor “Ikvero” Almeida, estas la sola kandidato por tiu posteno. 

Estis tri kandidatoj por la postenoj de senofica estrarano: nuna estrarano Alexandre Basque, komitatano C Espoir Ngoma Kasati kaj Victoria Elisha. Victoria estis la sola kandidato kiu ne havas postenon en TEJO kaj la sola kandidato ne rekomendita de la Elekta Komisiono. Dum la komitatkunsido, oni anoncis ke ŝi fakte ne estas membro de TEJO, do ŝia kandidatiĝo ne validis. 

Kelkajn horoj antaŭ la komenco de la kunsido, la eks-prezidanto, Michal Matúšov (KuboF Hromoslav), skribis al la komitato postulante la “eksestraranigon” de ĉiu estrarano. Li ne skribis ion alian krom “pliaj klarigoj baldaŭ.” Unu semajnon poste, neniu klarigo alvenis. Neniu estrarano aŭ komitatano respondis aŭ komentis pri lia postulo. 

Dum la komitatkunsido la solaj kandidatoj por prezidanto, vicprezidanto, kasisto kaj ĝenerala sekretario estis elektitaj.

Oni anoncis ke la elekto por la senoficaj estraranoj estos finfarita en la sekva tago, sed pro teknika problemo la rezulto aperis post kvar tagoj. Ajnakaze, la du kandidatoj estis elektitaj al la du lokoj. 

La alia temo de la komitatkunsido estis propono de la eks-prezidanto kaj nuna komitatano Ĉ, Tyron Surmon, kiu volas plifaciligi la proceduron por eksigi prezidanton. 

“Ni havis la absurdan situacion kie ĉiuj konsciis ke la prezidanto estas eksiginda, ĉiuj volis tion, sed pro kiel retaj voĉdonoj funkcias en TEJO, ni devis havi debatan fazon de sep tagoj kaj voĉdonan fazon de naŭ tagoj …  estis pli ol du semajnoj dum kiu la tuta organizo estis paralizita”, li argumentis.

Li proponis ke anstataŭe, oni havu 24-horan debat-fazon kaj 24-horan voĉdon-fazon. Simile, li proponis proceduron por eksigi komitatanon, ĉar neniu metodo nun ekzistas (krom se iu maltrafas tro da voĉdonoj). Li proponis ke per dutriona majoritato en voĉdono de la komitato oni povu eksigi komitatanon. 

“Se estas iu komitatano kiu agas malbone, aŭ kiu multe spamas la komitaton aŭ kie evidentas ke tiu ne agas en maniero kiu estas bona por la organizo, ni ne povas fari ion ajn.”

La eks-prezidanto Matúšov parolis dum la kunsido por plendi ke liaj mesaĝoj ne aperas en la retlisto dum semajnoj. Venkateŝ respondis ke la estraro decidis malaperigi la mesaĝojn, ĉar ili rompas la etoson de la retlisto kaj oni ne volas malŝpari tempon per refarado de la decido eksigi Matúšov.  

Responde, Matúšov petis ke ĉiuj estraranoj demisiu ĉar ili malhelpas komitatanon fari sian laboron. Sed la debato tuj ĉesis ĉar oni atingis la finon de la kunsido kaj la komitatano voĉdonis por ne daŭrigi ĝin. 

 Robert Nielsen

Deixe uma resposta