Iĝu TEJO-volontulo en Roterdamo

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK – antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.
ESK estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj kaj kiuj havas loĝpermeson en la landoj listigitaj fine. La volontulado daŭru ideale 12 monatojn, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn, ideale ekde septembro aŭ oktobro. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povos profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.
Eblas kandidatiĝi ĝis la 7a de aŭgusto 2025.
Pliaj detaloj pri la volontula programo
TEJO serĉas tri volontulojn por la volontula periodo ekde la 1a de septembro 2025 ĝis la 31a de januaro 2027, kun eblaj komencdatoj prefere ekde septembro aŭ oktobro por 12 monatoj.
Volontulado signifas ne nur grave kontribui al la bonfarto de la organizo, sed estas samtempe persona pliriĉiĝo. La volontulo laboras en la koro de la Esperanto-movado — la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEJO — povas kunlabori pri tre interesaj projektoj (ekzemple, organizado de aranĝoj, inform-agadoj, kampanjoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj), partopreni aranĝojn reprezentante TEJOn kaj kunlabori en tutmonda medio pri la specifaj agadkampoj de la organizo.
Volontulo povas enkadre de sia volontulado fari sian personan projekton kun temo proksima al agado de TEJO kaj akceptita de TEJO. Kelkaj el multaj ekzemploj estas kreo de artaĵo en Esperanto, helpo al organizado de evento, tradukado de varbaj materialoj en sian denaskan lingvon, programado de utila ilo, starigo de retejo ktp.
Vi ricevos poŝmonon ĉiumonate, senpagan loĝejon kaj repagon de la vojaĝkostoj por alveni Roterdamen kaj por reveni hejmen. La volontulado kutime ankaŭ kovras la kostojn por partopreni diversajn Esperantajn eventojn.
Legu la plenan tekston ĉe https://www.tejo.org/volontuloj2026/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Iĝu TEJO-volontulo en Roterdamo appeared first on La Ondo de Esperanto.



