PMA

Artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 1991a jaro

UKoj

Post tri tagoj, la 26an de julio 2025 en Brno komenciĝos la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK). En nia arkiva retejo (ne en la novaĵretejo) estas publikigitaj artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 76a UK en Bergeno en 1991 ĝis la 109a UK en Aruŝo en 2024, escepte de la 105a (Montrealo, 2020) kaj 106a (Belfasto, 2021) kongresoj, kiuj estis nuligitaj pro la koronvirusa pandemio.

Ĉi tiuj artikoloj unue aperis en la gazetoj “Ruslanda Esperantisto” kaj “La Ondo de Esperanto”.

Atendante novaĵojn el Brno, vi povas (re)legi la prikongresajn raportojn (kaj aliajn tekstojn) el la jaroj 1991-2024 ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ind-kong.htm.

AlKo

Foto de John Huang (UK-109, Aruŝo)

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/07/uk-22/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Artikoloj pri ĉiuj UKoj okazintaj ekde la 1991a jaro appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta