PMA

Lo Jacomo kaj Wandel volas resti en la estraro

Amri Wandel kaj François Lo Jacomo rekandidatis por la nova estraro de UEA, sed ne eniris la proponon de la elekta komisiono. Ambaŭ tamen en retmesaĝoj petis subtenon de la komitatanoj. La elekto do ne estos senalternativa, ĉar jam estas 11 aktivaj kandidatoj por maksimume 9 lokoj. Tamen preskaŭ certas, ke Fernando Maia iĝos la sekva prezidanto.

François Lo Jacomo kaj Amri Wandel argumentas, ke ili nun kiel emerituloj havas multe da tempo por dediĉi al la laboro en la estraro de UEA. Foto: Robin ven der Vliet (CC BY-SA 4.0 ), Hebrea universitato de Jerusalemo.
François Lo Jacomo kaj Amri Wandel argumentas, ke ili nun kiel emeritoj havas multe da tempo por dediĉi al la laboro en la estraro de UEA. Foto: Robin ven der Vliet (CC BY-SA 4.0 ), Hebrea universitato de Jerusalemo.

Nova estraro de UEA laŭplane estos elektita la 26-an de julio, en la unua tago de la UK en Ĉeĥio. Unu monaton pli frue UEA publikigis la raporton de la elekta komisiono, kiu listigas 11 validajn kandidatojn kaj rekomendas 9 el la kandidatoj por postenoj en la nova estraro.

La elekta komisiono ne rekomendis la reelekton de du nunaj estraranoj, kiuj valide kandidatiĝis por nova mandatperiodo. Temis pri vicprezidanto Amri Wandel kaj estrarano François Lo Jacomo.

La statuto difinas, ke la estraranoj estu elektitaj inter komitatanoj. Devigaj postenoj estas prezidanto, minimume unu vicprezidanto, ĝenerala sekretario kaj almenaŭ du pliaj estraranoj. Do la plej malgranda ebla estraro havas entute kvin anojn. La statuto permesas ke estu du vicprezidantoj kaj la maksimuma kvanto de ordinaraj estraranoj estas kvin.

La maksimuma permesita kvanto de estraranoj laŭ la statuto de UEA do estas naŭ, kaj tiun maksimuman kvanton la elekta komisiono proponas, ke la komitato elektu. La elekta komisiono ne klarigas, kial ĝi opinias, ke estas bezonata la maksimuma kvanto de estraranoj. La finan decidon pri la kvanto de estraranoj faros la komitato, kiu tamen kutime sekvas la rekomendon de la elekta komisiono.

Post la publikigo de la raporto de la elekta komisiono Amri Wandel en mesaĝo al la komitato atentigis, ke li restas disponebla por estrara posteno, ankaŭ kiel prezidanto. Post kelkaj tagoj en simila maniero reagis ankaŭ François Lo Jacomo.

Li diris, ke li pretis kandidati ankaŭ por la prezidanta posteno, sed nur kondiĉe ke li sciu anticipe pri la aliaj estraraj kandidatoj: laŭ li oni elektu la tutan estraron kiel teamon. Ĉar la kandidatecoj tamen restis sekretaj, li ne povis tiam kandidatiĝi por la prezidanteco, li diras.

“Sed mi ĉiam konfirmis mian kandidatecon por la estraro kaj estis surprizita, ke la Elekto-Komisiono forstrekis mian nomon, kvankam relative multaj el vi subtenis mian kandidatecon, dankon al ĉiuj.”

Li esprimas miron pri tio, ke malaperis inter la estraraj agadkampoj pluraj el tiuj, pri kiuj li aparte respondecis: ĝemelaj urboj, Esperanto-Centroj, la membrokategorio “amikoj de Esperanto” kaj eĉ informado.

“Pri amikoj de Esperanto, mi konfesas, ke mi mem faris nenion kaj eĉ ne scias, kiom da amikoj aliĝis per la retejo esperanto.net nek ĉu la koncerna retejo (kiun mi reklamas en miaj vizitkartoj) estas ĝisdata. Bedaŭrinde la kunlaboro kun TEJO ne estas sufiĉa, kio estas domaĝa, ĉar la Esperanto-movado ege bezonas aktivajn junulojn.”

Unu el la argumentoj de la elekta komisiono por la nuna rekomendo estas, ke la estraro ne enhavu tro da eŭropanoj. François Lo Jacomo memorigas, ke tamen estas multaj taskoj farendaj en Eŭropo – interalie la vendo de la domo kie nun situas la Centra Oficejo. Li memorigas, ke li mem kontraŭis la vendon.

Alia tasko farenda en Eŭropo laŭ li estas prizorgi la estontecon de la Libroservo. Lo Jacomo komprenigas, ke estas nun tri eblaj lokoj kie la libroservo povus daŭrigi sian funkciadon:

“Mi vizitis antaŭ pli ol unu jaro unu el la eblaj lokoj por tiu libroservo, duan mi konas kaj trian mi baldaŭ vizitos, do pri tiu agado mi povos helpi se necese.”

Libera Folio turnis sin al François Lo Jacomo por ekscii, pri kiuj tri lokoj por la libroservo temas, sed ĝis la publikigo de ĉi tiu artikolo li ne reagis al nia mesaĝo.

Amri Wandel aliflanke rapide respondis al niaj demandoj kaj klarigis, ke laŭ li Fernando Maia en la nuna situacio estus la plej taŭga prezidanto.

“Mi tamen prezentis ankaŭ mian kandidatecon por la prezidanteco, por ne limigi la elektojn al sola alternativo, kiu foje estis kritikata en antaŭaj elektoj”, li skribas al Libera Folio. Grava prioritato, kiun li volus plu antaŭenigi en la estraro de UEA, estas la plua okazigo de Universalaj Kongresoj en diversaj ekstereŭropaj mondopartoj, eĉ kiam ekzistas financa risko:

“Universaligo de Esperanto kaj subteno de E-komunumoj kiuj estas for de la tradicia centro per okazigo de la UK estas laŭ mi unu el la gravaj celoj de UEA. Alia grava aspekto kiun mi plenumus kiel Prezidanto, sed efektive plenumis ankaŭ kiel Vicprezidanto kaj povus plu plenumi helpe al la elektota prezidanto, estas subteno de Landaj Asocioj per fizika partopreno en iliaj Kongresoj.”

Krome Amri Wandel substrekas sian kontribuon al la scienca agado de UEA kaj la Internacia Kongresa Universitato.

Lige kun la rekomendo de la elekta komisiono ne reelekti Amri Wandel aperis en diskutoj en Libera Folio la suspekto, ke li estis maljuste preterpasita ĉar li estas israelano, sed ankaŭ la postulo, ke li devus publike distanciĝi de la agado de la israela registaro en Gazao por esti elektebla kiel estrarano. Ni petis lin komenti la temon.

“Publike mi vidis tiun kritikon nur en unu loko, nome la komentoj post la artikolo en Libera Folio, kaj nur de unu reaginto, kiu kaŝas sin malantaŭ la pseŭdonimo ‘duonfidela’. Feliĉe, kiam oni atentigis min pri tiu ĉi komento, aliaj legintoj de LF jam estis reagintaj.”

Li laŭde mencias la reagon de Cyril Brosch, kiu skribis: “Amri miascie ne estas iel politike aktiva en Israelo. Mi ne vidas kialon postuli de li esprimi iun ajn starpunkton pri sia registaro aŭ lando.”

Kiel indiko pri aktiva subteno de Amri Wandel al la agado de la israela registaro estis en la diskuto menciita lia artikolo pri okazaĵoj en Israelo, aperinta en la revuo Kontakto. Tiun kritikon Amri Wandel trovas nevalida:

“Tiu artikolo estis verkita laŭ la peto de la redaktorondo de Kontakto, mallongan tempon post la atako de 7.10, kiam ankoraŭ ne ekzistis ‘agado de la israela registaro’. Ĝi priskribas la etoson en Israelo reage al la tiam tute freŝa traŭmo de la kruela masakro farita de Hamas, kaj certe ne rilatas al la registaro aŭ al kio estis okazonta monatojn aŭ jarojn poste. Laŭ mi, la plej taŭga respondo al tiu kaj similaj politikaj provokoj estas la jam menciita citaĵo de Cyril Brosch.”

La finan decidon pri la kvanto de estraranoj kaj la konsisto de la nova estraro faros la komitato de UEA en Brno. Eĉ inter la komitatanoj ŝajnas regi konfuzo pri la elekta proceduro, kvankam ĝi estas klare difinita en la elekta regularo de la asocio.

Post la leteroj de la du nerekomenditaj kandidatoj almenaŭ du komitatanoj publike esprimis deziron, ke tiuj du plu restu kandidatoj. Tio havas nenian sencon, ĉar la rekomendo de la elekta komisiono estas nur rekomendo, kaj ĉiuj validaj kandidatoj plu restas validaj kaj elekteblaj. Eĉ, teorie eblas proponi novajn kandidatojn jam surloke, se restus vakaj postenoj en la estraro.

La komitato en Brno unue devos decidi kiom da estraranoj estu, minimume kvin kaj maksimume naŭ. Poste la komitatanoj sekrete voĉdonos, elektante el la listo de ĉiuj validaj kandidatoj maksimume la deciditan nombron. Do, se estos decidite, ke estu naŭ estraranoj, oni rajtos voĉdoni por maksimume naŭ kandidatoj.

Poste oni anoncos la finan nombron de voĉoj por ĉiu kandidato, kaj tiuj kun la plej multaj voĉoj estos elektitaj, kondiĉe ke ili ricevos minimume duonon el la validaj voĉoj. Se ne estus sufiĉe da kandidatoj, kiuj ricevas la subtenon de almenaŭ duono el la ĉeestantoj, eblos proponi tute novajn kandidatojn.

Plej kredeble estas, ke la komitato sekvos la rekomendon de la elekta komisiono pri la kvanto de estraranoj kaj pri la prezidanto. Povas tamen okazi, ke la bone konataj  Wandel kaj Lo Jacomo allogos sufiĉe da subteno por preni la lokojn de iuj el la novaj, malpli konataj kandidatoj.

Estas rimarkinde, ke la elekta komisiono tute ne faris proponon pri novaj komitataj reviziantoj, kiuj samkiel la estraranoj devus esti elektitaj dum la Universala Kongreso. Laŭ la raporto de la elekta komisiono neniu kandidatis por posteno de revizianto, sed tio ne estas valida klarigo – estas la tasko de la elekta komisiono aktive serĉi kandidatojn.

Krome devus esti elektita komisiono pri financo, sed ĝi tute ne estas menciita en la raporto de la elekta komisiono. Eble ĝi estis forgesita.

Deixe uma resposta