PMA

Ĉarma, altvalora kolekto

turgenevTurgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo. II / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova. Antaŭparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2025. – 29 pagoj. – (Literatura suplemento al “La Ondo de Esperanto”, 2024).

Jen la dua, kompletiga, kolekto de versaĵoj en prozo de Ivan Sergejevič Turgenev (1818-1883), kiu aldoniĝas al la unua parto aperinta pasintjare. Allogas la frontpaĝo kun portreto de la aŭtoro far Ilja Repin en 1874; la datoj, skrupule registritaj sub ĉiu ero, difinas la verkadon inter februaro 1878 kaj novembro 1882, do la aŭtoro daŭrigis verki ĝis nur malpli ol unu jaron antaŭ sia morto.

Tradukis la sama triopo engaĝita en la unua parto: krom Ludmila Novikova, kiu tradukis unu eron, la ceteron tradukis poduone Vladimir Jurganov kaj Aleksander Korĵenkov.

La enantaŭparola historio pri la originala teksto estas siavice intereskapta, preskaŭ kiel krimromano: Turgenev aperigis siajn prozpoemojn en la revuo “Vestnik Jevropy”, sed kelkajn lastajn li malpermesis publikigi antaŭ sia morto, ĉar ili estas “tro personaj, membiografiaj”. La eldono de la menciita revuo estas ja de decembro 1882, sed restis en la familia arkivo de la familio de Pauline Viardot, kunulino de Turgenev, ĉe kiu li longe vivis en Parizo, kromaj 32 prozpoemoj tute ne konataj. Nur en 1927 franca profesoro povis esplori la arkivon de tiu familio, trovis la ĝis tiam neeldonitajn, peris ilin al franca tradukisto el la rusa kaj la franca versio aperis en franca gazeto en 1929; nur la postan jaron estis eldonita, kun, apuda, tiu franca traduko, la originala rusa teksto, tiel ke nur ekde tiam iĝis konata la tuta kuno de 83 prozpoemoj. Unuan esperantigon siatempe proponis Kabe, sed ĝin la antaŭparolo juĝas “malnova kaj erarplena”, do la nuna kompletigo nepris por doni al la esperantlingva publiko adekvatan bildon de ĉi tiu kolekto de juveletoj.

La tre plaĉa strukturo de ĉi tiuj versaĵoj en prozo estas jam konata pro la pasintjara eldono de la unuaj 51 eroj: scenoj jen du-tri-liniaj, jen preskaŭ dupaĝaj: mikrobdimensia epizodeto kaj fina morala maksimo, kelkfoje eksplicite eldirita, kelkfoje sugestita al la imagkapablo de la leganto. Jen, ekzemple, ne ja citaĵo, sed resumeto de emocioj dum renkontiĝo en sonĝo: “La vizaĝo, la vizaĝo: mi volas vidi la vizaĝon de tiu svelta blanka nubo konkretiĝinta al supla virino: mi vidas ŝin nur dorse, mi volas ŝin atingi por vidi la vizaĝon: ni ambaŭ ekkuŝas dors-al-tere: fine abrupte ŝi ekstaras, turniĝas al mi, kaj mi vidas ŝian vizaĝon: rideto, lipmovo, kaj… forkuro; sed mi restas sur mia propra slabo”.

La impreso, kiun leganto havas, ne ĉiam estas idilia: en pluraj eroj bildiĝas sonĝoj iel timigaj, kun antaŭvidoj pri morto; sed ili restas sonĝoj, kaj ĉe vekiĝo la koŝmaro lasas lokon al senstreĉa atmosfero. Jen konflikto inter generacioj: kiel al patro kondutu filo, memorante, ke iam li estos patro kaj la filo povus konduti al li same? Eta konflikto antaŭ la okuloj de la patrino; leganto ĉerpu la saĝon el ĉi tiu nur kelklinia sceno. Ankaŭ la maro “flava kaj morta, kiel dezerto”, englutas merlon, kiu simple kunmetas siajn flugilojn kaj lasas ke la maro ĝin englutu; ĉu ankaŭ la aŭtoro, aŭ eble ankaŭ vi, leganto, estos englutita (aŭ lasos vin engluti)?

Maljunaĝo kaj maljuneco ne identas, kompreneble: tamen la unua forte influas la duan. Arboj kiuj havas aĝon longan plurajn homajn generaciojn (eĉ jarmilon!) plu vivas, ridetas, susuras kun la vento: kuraĝigo al optimismo, kvazaŭ al fornegado de la morto ankaŭ por la homa specio. Kaj ankaŭ merlo kantas “aplombe”, ĝi ne rimarkas, ke homo ploras, ja, finfine ĉiumatene releviĝas la suno kaj larmoj forviŝiĝas. En kelkaj eroj montriĝas tristeco, fakte la vivo de Turgenev ne ĉiam estis tute flora, li ricevis grandajn honorojn (kaj eĉ heredis havaĵon, kiu permesis al li la necesajn vivrimendojn) sed ankaŭ fortajn kritikojn, kiujn li plene eltenis, precipe dum la lastaj jaroj. Jen orgojlo, jen soleco, jen espero pri rememoro far posteuloj… Jen filozofia demando pri vero kaj justeco; nu, multaj temoj estas tuŝataj en ĉi tiu tre ĉarma, altvalora kolekto.

Turgenev mencias (aŭ nur simple aludas) tra la prozpoemoj kelkajn personojn kaj militon, en kiu Rusujo estis enplektita: ampleksa librofina notaro de Korĵenkov klarigas kaj komentarias. La verko estas ankaŭ ĉi-rilate aŭtonoma. La fina listo de la “Virtuala Biblioteko de Sezonoj” montras dudek kvar titolojn libere elŝuteblajn ĉe https://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php; vere granda donaco al la ŝatantoj de literaturo!

Carlo Minnaja

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/turgenev-5/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Ĉarma, altvalora kolekto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta