PMA

La nova estraro jam ne respondas

La nuna estraro de UEA estas la plej nerespondema dum la pli ol 20-jara historio de Libera Folio – nur en esceptaj okazoj ni ricevis ajnan reagon al niaj demandoj. La sekva estraro ankoraŭ ne estas elektita, sed la kandidatoj jam sekvas la saman praktikon. El la naŭ kandidatoj nur unu respondis al demandoj senditaj de Libera Folio.

La estonteco de la libroservo estas unu el la demandoj, pri kiuj Libera Folio petis komenton de la estraranaj kandidatoj. Pri tio neniu respondis.

La 6-an de julio ni sendis mesaĝon al ĉiuj naŭ personoj, kiuj estas proponataj de la elekta komisiono de UEA kiel anoj de la sekva estraro de UEA. Formale la elekto okazos dum la Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, sed kredeble ili ĉiuj eniros la novan estraron. Por la posteno de prezidanto estas nur unu kandidato: la nuna vicprezidanto Fernando Maia.

El la naŭ personoj reagis nur tri – du por diri, ke ili ne volas aŭ povas respondi demandojn antaŭ la elekto. Veran respondon sendis nur Seán Ó Riain, irlanda diplomato kaj la nuna prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu estas proponata por la posteno de vicprezidanto.

Al Seán Ó Riain ni demandis, kiel li vidas la estontecon de la libroservo kaj la Centra Oficejo, kaj kion li volus ŝanĝi en la kampo de eksteraj rilatoj, kiu estos lia ĉefa respondeco. Al la unua parto de la demando li ne respondis.

– Se mi estos elektita, mi ŝatus koncentriĝi pri mia ĉefa respondeco, eksteraj rilatoj, li diris.

Li listigis siajn tri ĉefajn prioritatojn tiukampe. La unua el tiuj estas instigi kaj helpi la landajn asociojn peti oficialan akcepton de Esperanto kiel parto de la nemateria kultura heredaĵo de la koncerna lando.

– Kiel vi scias, Pollando (2014) kaj Kroatio (2019) jam sukcesis fari tion, kaj pro tio la sinteno de la Eŭropa Komisiono al Esperanto jam ŝanĝiĝis pozitive, li komentas.

Lia dua prioritato estas instigi landajn asociojn kaj lokajn grupojn proponi al lernejoj mallongajn kursojn de Esperanto laŭ la plano Multlingva akcelilo, por rapidigi lernadon de aliaj lingvoj kaj fortigi plurlingvecon. Trie, li volus instigi esperantistojn proponi la Eŭropan himnon en Esperanto al neesperantistaj korusoj por tiel diskonigi Esperanton.

Krome reagis al nia demando Jérémie Sabiyumva kaj Zdravka Boytcheva (Bojĉeva), kiuj tamen ne deziris respondi al demandoj.

Al Zdravka Boytcheva ni demandis, kion ŝi opinias pri la nuna stato de la revuo Esperanto kaj ĉu ŝi vidas perspektivojn por evoluigo tiukampe, ĉar tio laŭ la propono de la elekta komisiono estos unu el ŝiaj ĉefaj respondecoj. Laŭ ŝi tamen ankoraŭ estas tro frue ion diri:

– Unue, ni atendu por vidi kio okazos dum la kongreso kaj kion decidos la Komitato.

Libera Folio: Ĉu ne tamen estus bone diri ion pri viaj planoj nun, por ke la komitato sciu, por kio ĝi voĉdonas?

– Por mi estas vere tro frue. Ĉio por la momento estas nur propono, kaj la kandidatiĝo kaj la laborkampoj.

Jérémie Sabiyumva estis la sola el la nunaj estraranoj, kiuj entute reagis al la mesaĝo de Libera Folio. Samkiel Zdravka Boytcheva, ankaŭ li tamen ne volis respondi al niaj demandoj.

– Mi bedaŭrinde ne povas nun respondi, mi certe respondos al vi post la elektiĝo.

Libera Folio: Ĉu ne estus pli bone respondi nun, por ke la komitatanoj sciu, por kio ili voĉdonas?

– Mi komprenas, sed mi nun estas tre okupita kun mia vojaĝo al Kanado, kaj mi ne certas ĉu dum la Dulanda kongreso mi havos tempon.

La ceteraj ses kandidatoj rekomendataj de la elekta komisiono neniel respondis al la demandoj de Libera Folio. Du el ili tamen elpaŝis en la komitata diskutejo: Fernando Maia, kiun la elekta komisiono rekomendas por la posteno de prezidanto, kaj Amri Wandel, kies reelekton la elekta komisiono ne rekomendas, sed kiu evidente pretus akcepti la postenon de prezidanto.

Fernando Maia dankis pro la fido de la elekta komisiono, sed atentigis, ke pri lia elekto kiel prezidanto decidos la komitato:

–  Plej grave estas konscii, ke nenio estas antaŭdifinita. La afero difiniĝos en nia sabata kunsido en Brno kaj nur difiniĝos per la voĉo de la komitatanoj – kiuj estas plenliberaj voĉdoni, memstare kaj sendepende. La raporto de la EK estas laŭ niaj regularoj konsilo – valorega, ĉar veninta de sperta teamo – sed ĝi ne estas definitiva decido, kompreneble.

Amri Wandel siavice atentigis, ke li estas disponebla por la posteno de prezidanto:

–  Mi ne konas la konsiderojn de la Elekta Komisiono por ne proponi duan kandidaton, des pli ke en mia sinprezento en la raporto mi skribis ke principe mi povos laŭbezone plenumi tiun rolon.

Krom tiuj deklaroj, neniu diskuto pri la elekto de nova estraro okazis en la komitata retpoŝta listo.

Deixe uma resposta