PMA

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero

tago de esperoEn januaro 2025 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 12an de julio Internacia Tago de Espero. Universala Esperanto-Asocio entuziasme esprimas sian subtenon de tiu iniciato.

Kiel implicas ĝia nomo, la Internacia Lingvo Esperanto naskiĝis kaj plue vivas en etoso de espero – la kredo de juna kuracisto, Ludoviko Zamenhof, ke ekzistas alia vojo ol eterna militado, ke eblas kunvivi en paco. Zamenhof kreis internacian lingvon, kiu celis nutri esperon en ĉiuj popoloj pri alia vojo ol militoj, persekutoj, pogromoj, kaj persista malamo.

Milionoj da homoj lernis Esperanton: hodiaŭ Esperanto estas konata kaj uzata de individuoj tra la tuta mondo. Tiuj homoj nutras esperon pri mondo kie interhoma komunikado reduktu kaj fine estingu la malfidon kaj batalemon kultivitajn de tro multaj homoj hodiaŭ.

La Ĝenerala Asembleo, per sia decido, bonvenigis “agadojn kiuj celas regule mobilizi la klopodojn de la internacia komunumo por antaŭenigi bonfarton, cele al disvastigo de espero kaj plialtigo de paco, tolero kaj socia stabilo, respekto de diverseco kaj reciproka respekto.”

Universala Esperanto-Asocio, kaj la Esperanto-komunumo kiel tuto, bonvenigas tiujn iniciatojn kaj faros sian eblon, kunlabore kun la cetero de civila socio, ne nur festi la Tagon de Espero, sed teni la flamon de Espero vivanta kaj brilanta tra la tuta jaro kaj en estontajn jarojn.

[Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1239.

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Espero appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta