Kreita en UEA komisiono por Esperanto-agado ĉe BRIKS
BRICS estas grupo de dekunu ekonomioj: Brazilo, Rusio, Barato, Ĉinio, Sudafriko, Egiptio, Etiopio, Saud-Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Indonezio kaj Irano. Krom tiuj oficialaj membroj, 9 pliaj landoj aliĝis al la grupo kiel partneroj; Kubo, Bolivio, Niĝerio, Belorusio, Malajzio, Kazaĥio, Uzbekio, Tajlando kaj Ugando. Ĉi tiuj landoj kune reprezentas ĉirkaŭ 50% de la monda loĝantaro kaj 40% de la monda MEP (malneta enlanda produkto).
BRIKS ne estas politika aŭ armea alianco, sed neformala grupo, kiu celas kreskigi komercajn rilatojn per sendependa kaj justa maniero. Inter BRIKS estas landoj, kiuj estas kapitalismaj, aliaj kiuj estas socialismaj, estas diktatorecoj kaj demokratioj. Sed ĉiuj kunvenas por libere komerci. La landoj de BRIKS deziras nun malpligrandigi la influon de la usona dolaro. La loĝantoj de la landoj de BRIKS averaĝe malalte regas la anglan lingvon, kaj estas kaj grandega lingva diverseco. Tiu ĉi grava komunika problemo en la bloko kaj la politika volo por neŭtrala kaj ekvilibra mondo malfermas grandan ŝancon por Esperanto.
Same kiel la dolaro, la internacia uzo de la angla lingvo ankaŭ alportas grandajn avantaĝojn al la malmultaj landoj, kiuj havas ĝin kiel gepatran lingvon kaj altajn kostojn por la ceteraj landoj, sub la formo de tradukoj, deviga lernado de la angla, merkatrezervado por denaskaj parolantoj, malfavora nacia kultura produktado, ktp. >Forlasi la anglan ne postulas kostojn sed kuntrenas ŝparojn kaj restarigas la egalan dignon de ĉiuj. Pensu kiam en la renkontiĝoj de la BRIKS-landaro, ĉiu rajtos paroli sian lingvon aŭ la neŭtralan Esperanton.
En 2017 D-ro Renato Corsetti, honora prezidanto de UEA, kreis laborgrupon por disvastigi Esperanton inter la BRIKSaj landoj. Tiu grupo laboras por diskonigi Esperanton al registaroj kaj entreprenoj de la BRIKSaj landoj.
En la lastaj monatoj, la movadoj de BRIKS al sendependa kaj justa komerco, sen la devo uzi la valuton de fremda potenco, signife intensiĝis. Tial, konscie pri ĉi tiu tutmonda ŝanĝo, UEA decidis krei la novan komisionon de BRIKS. La misio de tiu ĉi komisiono estas kunigi esperantistojn por kolekti informojn pri la ekonomio kaj lingva diverseco de tiuj landoj, krom kontakti kun iliaj registaroj kaj ambasadoj, montrante Esperanton kiel eblan, malmultekostan kaj efikan solvon por la komunikado-problemo. Ni havas grandegan ŝancon por Esperanto kaj multe da laboro antaŭ ni. Spektu la prelegon. Se vi volas partopreni en tiu ĉi laborgrupo, vizitu nian retpaĝon, jam tradukitan en 10 lingvojn, kaj aliĝu Esperanto-en-briksaj-landoj+subscribe@groups.io. al nia diskutgrupo.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1238.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kreita en UEA komisiono por Esperanto-agado ĉe BRIKS appeared first on La Ondo de Esperanto.



