PMA

Sperto en somera familia tendaro

teatro

La 25an de junio mi revenis el la infana biologia tendaro ĉe la lago Ĉistoje (Pura) en la naturrezervejo de la Tverja regiono. Jam la sesan sinsekvan junion mi venis al ĉi tiu ripozloko kiel instruanto de Esperanto kaj aldone – laŭ mia propra iniciato – kiel organizanto de la infana libertempo.

La vivo en la tendaro estas aranĝita tiel, ke la infanoj kaj la nemultaj gepatroj okupiĝas nur pri tiuj aferoj, kiujn ili mem elektas. Kaj tute ne ĉiam oni elektas Esperanton en la tendaro, kien ili venis por ricevi kromajn sciojn pri biologio. Sed ne ĉi-jare.

Ĉiutage mi havis renkontiĝojn kun grupoj de adoltoj, adoleskantoj aŭ infanoj, kiuj venis ekscii, kio estas Esperanto, konatiĝi kun la gramatiko, ludi simplajn vortludojn kaj simile. Ĉiuj tiuj lecionoj estis veraj lingvaj malkovroj por la venintoj kaj agrabla amika komunikiĝo por mi kaj ili.

El ĉiuj niaj priesperantaj okupoj speciale menciindas la preparado de teatraĵeto en Esperanto.

Mi anoncis studokupojn pri teatrumado, al kiuj venis dek geknaboj. Post kiam oni eksciis, kion ni surscenigos kaj provlegis la verkon ruslingve laŭ la roloj, mi anoncis, ke la teatraĵeto estos en Esperanto. Tio ne plaĉis al la infanoj, kiuj sciis pri nia lingvo nenion kaj ne emis ion scii. Tamen ili konsentis provi. Kaj jam ĉe la tria provludo al mia demando, ĉu eble ni rolu en la rusa, ĉiuj ĥore respondis: “Ne! Nur en Esperanto!”. Kion do ni surscenigis?

La konatan poemon de Samuil Marŝak, kiu en la traduko de Mikaelo Bronŝtejn nomiĝas “Provizo”. Kun granda ĝuo kaj gaja humoro ni provludis ĉiutage, kaj rezulte la aktoroj parkerigis ne nur siajn du-tri versojn en Esperanto, sed la tutan poemon. Kompreneble, laŭvoje ni konatiĝis ankaŭ kun la Esperanta gramatiko, kaj ĉiuj komprenis ĉiujn frazojn de la verŝaĵo. Ĉe la fino la dek geknaboj kapablis ĥore deklami la tutan tekston senstumble kaj kun konvenaj intonacioj. Estis tre ĝojige vidi, kian plezuron ili ricevas de sia nova kapablo deklami en iam nekonata lingvo. La gaja kreema etoso de niaj provludoj serioze enviigis la infanojn, kiuj ne elektis la teatrumadon. Kelkaj petis min trovi por ili almenaŭ etan rolon… Sed tion – la sekvan jaron!

La geknaboj bonege aktoris dum la komuna koncerto kaj jam ekrevis pri nova teatraĵeto en Esperanto sekvasomere. Cetere, ili proponis scenigi fragmenton el “Eŭgeno Onegin” de Puŝkin…

Resume: Ni serĉu rimedojn rakonti pri Esperanto tra allogaj aranĝoj. Cetere, tio estas la ideo de la Lingvaj Festivaloj, kiu brile realiĝas jam dum preskaŭ 30 jaroj… Sed tio estas jam alia historio.

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/ruslando-66/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Sperto en somera familia tendaro appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta