PMA

Panikaj decidoj, nula informado

La decido pri la venontjara Universala Kongreso estis farita lastmomente, sen ajna publika diskuto aŭ eĉ anticipa informado al la komitato de UEA. Neniam antaŭe du sinsekvaj kongresoj okazis geografie tiel proksime unu al la alia, kaj neniam post Hamburgo 1974 oni tiel malfrue anoncis la kongresurbon.

La distanco inter la kongresurboj de 2025 kaj 2026 estas rekorde mallonga. Mapo: Google Earth.

Dum multaj jaroj validis praktiko, laŭ kiu la kongresurboj de venontaj Universalaj Kongresoj estu anoncitaj almenaŭ du jarojn anticipe. Laŭ la kongresa regularo tiun anoncon la estraro principe faru eĉ tri jarojn antaŭe, kvankam tio ne ĉiam okazis.

La loko kaj dato de la ĉi-jara kongreso en Ĉeĥio estis anoncitaj iom malfrue, en marto 2024, do malpli ol unu kaj duonan jaron antaŭ la kongreso. Poste krome la dato de la kongreso estis ŝanĝita en novembro 2024, do ok monatojn antaŭ la kongreso mem.

Pri la venontjara kongreso longe mankis ajna informo, kaj la 7-an de junio komitatano James Rezende Piton publike demandis al la estraro, kaj aparte al vicprezidanto Fernando Maia, ĉu iĝis pli malfacile trovi esperantistojn pretajn aranĝi Universalan Kongreson. Li atentigis, ke la antaŭa praktiko de pli frua anonco helpis krei “etoson de estonteco” kaj instigi esperantistojn partopreni en postaj kongresoj.

Vicprezidanto Fernando Maia trovis la demandon grava kaj promesis respondi “en la venontaj tagoj”. Intertempe jam finiĝis junio, sed respondo ne venis. En la 29-a de junio tamen ja aperis informo pri la sekva kongresurbo: la Universala Kongreso en 2026 okazos en Graz, Aŭstrio.

– Preskaŭ la sama loko kiel ĉi-jare, ŝajne belorusa anonimulo tuj komentis en la Telegram-kanalo de TEJO.

Efektive Aŭstrio estas najbaro de la ĉi-jara kongreslando Ĉeĥio, kaj la distanco inter la du kongresurboj estas nur 250 kilometroj. Ŝajne neniam en la historio de Esperantujo du sinsekvaj Universalaj Kongresoj estis aranĝitaj tiel proksime unu al la alia – se ne konsideri la jarojn 1939 kaj 1947, kiam la lasta antaŭmilita kaj unua postmilita kongresoj okazis en la sama urbo, Berno en Svisio.

La ĝisnunan rekordon pri la plej proksimaj kongresurboj en sinsekvaj jaroj havis Hamburgo kaj Kopenhago. Tio estis kriza solvo, ĉar ĝis la kongreso en Hamburgo 1974 mankis kandidato, sed fine Kopenhago invitis la kongreson.

Evidentas, ke ankaŭ ĉi-foje ĝis la lasta momento mankis taŭgaj kandidatoj, ĉar en loka raporto pri la ĵusa Aŭstria Esperanto-kongreso eblas legi, ke oni tie diskutis pri la ideo inviti Universalan Kongreson en 2027 por festi diversajn centjarajn jubileojn. Poste respondeculoj de la firmao E@I laŭ la raporto konvinkis la aŭstrojn inviti la kongreson jam por la venonta jaro:

Kaj – unua sukceso – eĉ dum la kongreso, la ĉefaj organizantoj de tiuj mondaj kongresoj, kiuj partoprenis la Graz-an kongreson kaj riĉigis ĝin per giganta librotablo plena de internacia Esperanto-literaturo kaj nefikciaj libroj el la tuta mondo, demandis ĉu Graz ankaŭ povus imagi gastigi la Mondan Kongreson en 2026 anstataŭ 2027.

La Aŭstria kongreso okazis de la 9-a ĝis la 11-a de majo.

Tia lastmomenta ĉasado de kongresurbo forte diferencas de antaŭaj tempoj, kiam oni diskutis ideojn kaj faris sondadojn plurajn jarojn anticipe. Ekzemple en la jaro 2001 oni elektis Pekinon kiel kongresurbon por la jaro 2004 kaj Vilnon por la jaro 2005, kio donis kaj al la aranĝantoj kaj al la kongresontoj multe da tempo por planado.

Nikola Rašić, Konstanta Kongresa Sekretario de UEA de 1988 ĝis 2003, trovas la lastmomentan decidon pri kongresurbo senprecedenca kaj ege malagrabla.

– Mi ne imagas ke io tia eblus en cirkonstancoj kiam UK estis profesie organizata. UEA nun funkcias ŝajne pli virtuale ol reale, kaj la kongresoj ĉiukaze jam ege ŝrumpis. Tio ĉi estas nur ekstra bato, tre bedaŭrinda.

Li ĝenerale trovas la evoluon de UEA dum la lastaj jaroj katastrofa:

– Mi fakte miras ke ankoraŭ io ajn funkcietas.

Francisco Javier Moleón, eksa oficisto de UEA, pridubas, ĉu UEA saĝe faris, fordonante sian kongresan fakon al ekstera firmao.

– Juĝu mem: krom la subita kaj katastrofa ŝanĝo de la dato de la ĉi-jara UK, UEA ne plu respektas eĉ sian progran kongresan regularon, bazan dokumenton de la asocia vivo.

Laŭ la regularo la estraro regule informu la komitaton pri la planoj por la estontaj Universalaj Kongresoj, sed tio ne okazis.

– Certe multaj komitatanoj eksciis nur nun pri la venontjara UK en Aŭstrio.

Laŭ la regularo la ĉefa administrado kaj librotenado de UK estu prizorgata en la CO. La unuan skizon de la buĝeto ellaboru Konstanta Kongresa Sekretario (KSS), kiu prezentu ĝin al la Direktoro de la CO, li atentigas.

– Ne plu ekzistas KKS nek direktoro de la CO. Kaj la nesuperebla blago de la jaro: “Principe la Estraro decidas minimume tri jarojn antaŭe pri la okazigo de UK en difinita lando”. Ne ridigu min.

Kompreneble tre povas esti, ke spite la panike lastmomentan decidon, Graz montriĝos modela kongresurbo, des pli ke tie loĝas Clemens J. Setz, kiu tradukis Auld al la germana, kaj ke la lokaj aktivuloj spite la malfruan ekon bone elturniĝos pri la organizado.

Same povas esti, ke oni efektive elektis la kongresurbon inter pluraj alternativoj – sed ni bedaŭrinde nenion scias pri tiuj eventualaj alternativoj, nek pri la kialoj, pro kiuj estis elektita ĝuste Graz.

Deixe uma resposta