PMA

Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2025

julio

1. Antaŭ 20 jaroj mortis Fernando de Diego de la Rosa (1919-1933-2005), ­hispana tradukisto, redaktoro kaj esperantisto, loĝinta en Venezuelo kaj Pollando; unu el la plej elstaraj Esperanto-tradukistoj (“Cigana romancaro” de F. García Lorca, 1971; “La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha” de M. Cervantes, 1977; “Boule de suif” de G. Maupassant, 1982; “D-ro Jekyll kaj S-ro Hyde” de R. Stevenson, 1985; “La familio de Pascual Duarte” de C. J. Cela, 1985; “Sentempa simfonio: Poem-antologio hispana”, 1987; “Norda odiseado kaj aliaj rakontoj ”de J. London, 1988; “Drolaj rakontoj” de H. Balzac, 1989; “Cent jaroj da soleco” de G. García Márquez, 1992; “La oldulo kaj la maro” de E. Hemingway, 1996 k. a.); aŭtoro de “Pri Esperanta tradukarto” (1979), “Nuevo método de Esperanto para clases y autodidactas” (1982), “Pri literatura kritiko” (1984), “Gran Diccionario Español-Esperanto” (2003). Kunaŭtoro de Literatura Manifesto ’87; laŭreato de la OSIEK-premio (1997, pro la traduko de “Cent jaroj da soleco”), honora membro de UEA (1993).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 70-72).

3. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Nicolina Gabrielli (1920-1955-2016), itala ĵurnal­istino, verkistino, eldonistino kaj esperantistino konata en Esperanto kiel Lina ­Gabrielli kaj Lina Trenner Gabrielli; aŭtorino de sep beletraj libroj en Esperanto: “La kombilo” (1962), “Bill kaj Lazuraj Okuloj: aŭ du kuleretoj da ĉielo” (Kun A. Goldoni, 1964), “Karnavalo” (1973), “Ni devas vivi” (Kun K. Walraamoen, 1974), “La ĝardeno de la urbestro” (1978), “Vivendo” (1979), “Nuancoj” (Kun K. Szczurek, 1980) kaj de kvin tradukoj. Ŝi eldonis, plejparte kun la eldonmarko Plejado, kvardekon da libroj, inter kiuj, krom ŝiaj propraj verkoj, estis la kvarvoluma preskaŭ milpaĝa antologio “Tra la parko de la franca poezio”, kiun kompilis, tradukis kaj komentis G. Waringhien; honora membro de UEA (2001).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 99-100).

3. Antaŭ 15 jaroj mortis Umesao Tadao (1920-1945?-2010), japana kultura antropologo, iniciatinto kaj direktoro de la Japana Nacia Muzeo de Etnologio, kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, aŭtoro de “La spirito de Esperanto” (1983), “Sepdek sep ŝlosiloj por la japana civilizacio” (1987) kaj de la japanlingva esearo “Miaj travivaĵoj en Esperantujo” (1994), kuntradukinto de “Vivo de Zamenhof” de E. Privat en la japanan (1965); membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

11. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Vilmos Benczik (1945-1959-2021), hungara instruisto, literaturisto, tradukisto, eldonisto kaj esperantisto; redaktoro de “Hungara Vivo” (1976-90), direktoro de la libroeldonejo de HEA en kiu sub lia direktado aperis 138 Esperanto-libroj; kompilinto kaj redaktinto de pluraj kolektivaj verkoj, i.a.: “25 jaroj: Antologio de belartaj konkursoj ”(kun W. Auld, 1977), “Baza Literatura Krestomatio” (1979), “Hungara antologio” (1983), “Baza legolibro por komenc­antoj” (1986), “Lingva arto. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton” (1999), aŭtoro de pluraj artikoloj, recenzoj, antaŭ- kaj postparoloj (kelkaj el ili aperis en lia esearo “Studoj pri la Esperanta literaturo”, 1980), tradukanto; prezid­anto de HEA (1990-92), komitatano de UEA (1980-86), prezidanto de la juĝ­komisiono de Belartaj Konkursoj de UEA (1986-2002), membro de la Akademio de Esperanto (2001-21); honora membro de UEA (2016).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 32-34) kaj en la intervjuo kun Vilmos Benczik.

14. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Gianfranco Molle (1950-1975-2018), itala muzik­instruisto, kanzonisto kaj esperantisto, kies kantoj, gitare akompanitaj de li mem, estas registritaj en ses liaj albumoj: “La vojo” (1976), “Horo da opozicio” (1978), “Kontakto” (1979), “La Poezio de la Patrolo” (1980), “Baf!” (1985), “La Fiŝkaptisto” (2007), en kelkaj kolektoj kaj en “Esperanta Songazeto”.

15. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Jouko Lindstedt (1955-1969- ), finna lingvisto kaj esperantisto; aŭtoro de pluraj artikoloj kaj recenzoj aperintaj en libroj kaj gazetoj, kunaŭtoro kaj redaktoro de la “Hejma vortaro” (1999), redaktoro de “Plan­lingvistiko” (1981-83); prezidanto de la estraro de la Fondumo Esperanto (2001- ), membro de la Akademio de Esperanto (1998-2025); kunverkinto de la Mani­festo de Raŭmo (1980); laŭreato de la titolo “La Esperantisto de la Jaro 2000” (kun ­­H. Bak­ker kaj M. La Torre); patro de tri denaskaj esperantistoj.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 179-180).

16. Antaŭ 165 jaroj naskiĝis Félicien Menu de Ménil (1860-1901-1930), franca diplomato, komponisto kaj esperantisto; aktiva propagandisto de Esperanto kaj aŭtoro de pluraj artikoloj, redaktoro de “La Revuo” (1906-14) kaj “Franca Esper­antisto” (1908-12), aŭtoro de “Les préjugés contre l’Espéranto” (1908) kaj “Muzika Terminaro” (1908), komponinto de muziko por pluraj Esperanto-kantoj, i.a., por la Zamenhofa poemo “La Espero”, kiu iĝis la himno de Esperanto; membro de la Lingva Komitato (1914-30).
25. Antaŭ 50 jaroj (1975) en Kopenhago komenciĝis la 60a Universala Kongreso de Esperanto, la unua UK post la “Hamburga Puĉo” en 1974.

25. Antaŭ 25 jaroj (2000) en Tel-Avivo komenciĝis la 85a Universala Kongreso de Esperanto, la unua UK en Israelo.

26. Antaŭ 138 jaroj (1887) en la presejo de Ĥaim Kelter aperis la “Unua libro” de Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof – la naskiĝdato de Esperanto.
• Legu pli en la artikolo “La unua libro” de Aleksander Korĵenkov ĉe https://sezonoj.ru/2020/07/unua.

27. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Tazio Carlevaro (1945-1957- ), svisa kuracisto, psikiatro, psikoterapiisto, interlingvisto, idisto, esperantisto kaj konanto de pliaj planlingvoj; prezidanto de la kooperativo de Literatura Foiro (1980-85), kunaŭtoro de “Esperanto en perspektivo” (1974), aŭtoro de “Eseo pri Ido” (1976), “Esperanto aŭ Interlingua? ”(1977), “Sociopsikologio kaj grupodinamiko de la Esperanto-­movado” (1977), “Che cos’è l’Esperanto” (1985), “Per costruire una lingua. Manu­ale d’interlinguistica” (1993), “Bibliografio di Ido” (kun R. Haupenthal, 1999), Cxu Esperanto postvivos la jaron 2045? (1999) k. a.; honora membro de SES (2019).

31. Antaŭ 30 jaroj (1995) en Serovo apud Sankt-Peterburgo komenciĝis la 51a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la unua IJK en Ruslando kaj eksSovetunio.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu listo de jubileoj por julio 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/07/julio-11/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en julio 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta