• PMA

    TEJO serĉas kunordiganton de volontuloj

    De longa tempo, TEJO gastigas volontulojn en sia sidejo (Roterdamo, Nederlando) danke al la programo Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK). Kadre de ĝi, kaj por kunordigi ilian agadon, TEJO serĉas surlokan kunordiganton de volontuloj. Se vi interesiĝas, ĉi-sube vi povas legi pli detale pri la posteno: Oferto: Loko: Roterdamo, Nederlando. Salajro: minimuma nederlanda salajro. Horaro: partatempa, 19 horoj semajne. Komencdato: 1a de oktobro 2025. Daŭro: 12 monatoj. Aliaj kondiĉoj povus esti konsiderataj laŭ konsento inter TEJO kaj la elektita kandidato. Inter ili la fleksebleco de la laborhoraro, aliloka subteno pri organizado de eventoj, k. s. Legu pli en la retejo de TEJO: https://www.tejo.org/kunordiganto-de-volontuloj-2025/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ…

  • PMA

    La nova Estraro de UEA

    La 26an de julio, sabate, la Komitato de UEA en sia unua kunveno en Brno elektis komitatanojn C, honorajn membrojn kaj estraranojn de UEA. Ĉar la rezulto jam estis anoncita, interalie, en “Libera Folio”, en “La Drako de Brno” kaj aliloke, ni, ne atendante la oficialan informon en la Gazetaraj Komunikoj de UEA. aperigas ĉi-sube la liston de la membroj de la nova Estraro de UEA, kiu stiros la plej grandan Esperanto-asocion dum 2025-28. Oni elektis naŭ estraranojn: Fernando Maia – prezidanto Seán Ó Riain – 1a vicprezidanto So Jinsu – 2a vicprezidanto Aleks Kadar – ĝenerala sekretario Zdravka Boytcheva, Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva, Gong Xiaofeng, François Lo Jacomo –…

  • PMA

    o retorno

        PSV jul 2025     Muitos anos depois, voltou à praça. O chão era outro, mais civilizado, as luzes, brilhantes e muito brancas. As pessoas voltavam para casa, para encerrar o dia. Não era sábado, em que os jovens passeassem em busca de olhares. A banca de jornal já não vendia jornal, os bancos de cimento já não tinham anúncios de um ingênuo comércio de outrora. Não havia engraxates a propor brilho aos pés. Não soava a música alegre dos alto-falantes e os carros passavam quase sem ruído. Não se vendia algodão doce na esquina, nem frapê na leiteria. A praça era outra. Só perduravam ele e a…

  • PMA

    Nova dulingva ĉina libro lanĉita en Brno

    La 27an de julio Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) lanĉis la libron “Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj” en la ĉina lingvo kaj Esperanto en la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥa Respubliko. En la lanĉa ceremonio ĉeestis Duncan Chartters, eksa prezidanto de UEA, So Jinsu, novelektita vicprezidanto de UEA, kaj Gong Xiaofeng, estrarano de UEA, Libuše Hýblová, vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato, Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, kaj pli ol 70 esperantistoj el pli ol 20 landoj. La libro elektis pli ol 70 ŝlosilajn vortojn por prezenti virtojn aprezatajn de ĉinoj, la longan historion de civilizaciaj interŝanĝoj de Ĉinio, kaj reciprokan lernadon inter la ĉina kaj aliaj civilizacioj en…

  • PMA

    La Drako de Brno: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-110

    “La Drako de Brno” estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Brno. Legu ĝin por trovi informojn pri programŝanĝoj, raportojn pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin pli bone orientiĝi kaj pli agrable kongresi. La kongresan kurieron ĉi-jare redaktas Miroslav Malovec, kiu akceptas prikongresajn artikol(et)ojn ĉe la retadreso drako@esperanto.cz; ĝin provlegas Marek Blahuš. Jam aperis tri eldonoj de “La Drako de Brno”; la sabata kaj dimanĉa eldonoj estas kvarpaĝaj, sed la lunda estas nur dupaĝa. Ili estas senpage elŝuteblaj en la retejo de UEA https://uk.esperanto.net/2025/kuriero. AlKo Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.…

  • PMA

    Novaj honoraj membroj de UEA elektitaj en Brno

    Laŭ la Regularo pri Honoraj Membroj, Honoraj Prezidantoj kaj Diplomo pri Elstara Agado la Komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) surbaze de propono de la Estraro de UEA povas aparte distingi esperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado, per la titolo Honora Membro (HM). Krome kiel Honora Prezidanto (HP) povas esti nomumita esperantisto, kiu aldone havis eksterordinarajn meritojn por UEA. Dum sia unua kunsido en Brno la Komitato elektis 10 novajn Honorajn Membrojn: el Brazilo Paulo Sérgio Viana el Ĉeĥio Miroslav “Mirek” Malovec; el Italio Michela Lipari; el Nov-Zelando kaj Hungario Stefan MacGill; el Aŭstralio Trevor Steele; el Koreio Lee Jungkee; el Svislando Mirejo Grosjean; el Hungario kaj Germanio…

  • PMA

    Nova redaktoro de Kontakto – Thiago Ballestero Assumpção

    La nova redaktoro de “Kontakto”, Thiago Ballestero Assumpção, rakontas siajn planojn pri la estonteco de la revuo: Unue, mi proponas daŭrigi la nunajn klopodojn enhavigi bildstriojn en la revuo kaj plifortigi la ĉeeston de intervjuoj kaj kreivaj verkaĵoj. Sekve, mi proponas pligrandigi la eblojn traduki artikolojn al la revuo kaj ilin pli ofte aperigi. Ĉefe tiuj el nefamaj internaciaj aŭtoroj kaj periodaĵoj, tiel, ke ni povos disvastigi informojn, kiujn alimaniere ni ne havus en Esperantujo. Por tion realigi, mi proponas la kreadon de tradukaj laborgrupoj kun volontuloj, kiuj lertos pri la koncernotaj nacilingvoj. Krom tio, esploro farita de mi per metoda analizo de la 2014–2024-a eldonado de “Kontakto” montras, ke…

  • PMA

    UEA sekretigas la elekton de kongresurboj

    Laŭ la kongresa regularo de UEA, la komitato estu regule informata kaj konsultata pri la elekto de kongresurboj. Laŭ la nova prezidanto de UEA, Fernando Maia, tio tamen ne eblas, ĉar la kandidata urbo ne sciu, ĉu ĝi estas la sola kandidato. Tial la regularo laŭ li devas esti ŝanĝita. Salono Zamenhof dum la solena inaŭguro estis verde lumigita, krom la podio, kie la reprezentantoj de UEA konservis sian naturan aspekton. La 110-a universala kongreso de Esperanto estis oficiale malfermita en dimanĉo antaŭtagmeze. La inaŭguro ne komenciĝis ĝustatempe, kvankam la reprezentantoj de UEA sidis sur siaj lokoj sur la scenejo, kaj nenia kialo de la malfruo estis anoncita. Post 20-minuta…

  • PMA

    UEA havas novan estraron

    Fernando Maia estas la nova prezidanto de UEA. La komitato de la asocio dum sia unua kunsido en Brno elektis novan estraron. La komitato sekvis la rekomendon de la elekta komisiono, krom ke anstataŭ Istvan Szabolcs post du voĉdonadoj estis elektita François Lo Jacomo. Amri Wandel ne ricevis sufiĉe da voĉoj por denove eniri la estraron. La komitato kunsidas en Brno. Foto: Paweł Fischer-Kotowski. La komitato de UEA kolektiĝis por sia unua kunveno dum la UK en Brno en sabato, la 26-a de julio. La origina plano estis, ke la kunveno okazu hibride – samtempe rete kaj ĉeeste. Tri tagojn antaŭ la kunveno la estraro de UEA tamen anoncis, ke…

  • PMA

    Ana Ribeiro nova prezidanto de TEJO

    TEJO elektis novajn prezidanton kaj estraron, dum la eksigita prezidanto denove kaj ripete postulis demision de ĉiuj estraranoj. Tiuj laŭ li malhelpas al la komitato fari sian laboron. Dum la reta komitata kunsido la eksa prezidanto Michal Matúšov denove postulis demision de la tuta estraro dum estis elektata nova estraro. En la 20-a de julio la komitato de TEJO kunvenis rete por elekti novan estraron. Nur en la antaŭa tago ili ricevis la liston de kandidatoj de la Elekta Komisiono. Entute estis nur 7 kandidatoj el 4 kontinentoj, el kiuj 4 estas virinoj kaj 3 viroj. 5 el la kandidatoj estas nunaj estraranoj, sed la prezidanto, Lucía Montserrat Fernández Barrera,…