-
UEA vizias pri misio
Post longa laborado aperis nova skizo de la strategia laborplano de UEA. La antaŭa plano ĉesis validi en 2017. De tiam daŭras la klopodoj kunmeti novan planon por klarigi, kion konkretan la asocio volas atingi dum la proksimaj jaroj. La teksto nun aperinta en la revuo Esperanto tamen resumeblas per malmultaj vortoj: ”Ni kunlaboru kaj esperu”. La junia numero de la revuo Esperanto malfermiĝas per nova skizo de strategia laborplano, kiun enkondukas historia trarigardo de prezidanto Duncan Charters. Laŭ li la teksto estas ”resumo de la bazaj elementoj” de la iam kompletigota plano. Unu el la ĉefaj prioritatoj de Universala Esperanto-Asocio dum la du mandatperiodoj de prezidanto Duncan Charters devis…
-
Strategia Laborplano por konsidero
Libera Folio publikigas la kompletan tekston ”Strategia Laborplano por konsidero”, aperintan en la junia numero de la revuo Esperanto. VIZIO Esperanto-komunumo kiu videble vivas en konkordo kun siaj idealoj kiel komunika modelo. Mondo de respekto al lingvaj rajtoj kaj daŭripova diverseco de kulturoj, al kiu Esperanto kontribuas per agnoskata sukceso en antaŭenigo de interkompreniĝo ce lanta pacan progreson de la homaro. Mondo ĉiam pli akceptema al la ideo de Esperanto mem, kun ĉiam pli vastiĝanta uzantaro de la lingvo por faciligi oficialajn kaj neoficialajn rilatojn inter individuoj kaj popoloj. MISIO Konsciigi la publikon kaj decidofarantojn pri la logiko kaj valoro de Esperanto kiel efika instrumento de edukado al egaleca kunlaborema…
-
989 aliĝintoj al la 110a UK en Brno
Je la 1a de junio 2025 jam 989 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum majo aliĝis 29 personoj. Ĉi tiu nombro estas je 86 malpli pli granda ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de junio la aliĝstatistiko montris 1075 aliĝintojn el 61 landoj. Estas certe, ke ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj. En la landa plejlisto la kongreslando Ĉeĥio kun 112 aliĝintoj (+1 dum majo) plu restas la unua, ĝin sekvas Germanion kun 111…
-
La Eta princo aĉeteblas kun rabato dum la tuta junio
Saint-Exupéry, Antoine de. La Eta princo / Tradukis el la franca lingvo Pierre Delaire. – 3a eldono. – Montrealo: Kanada Esperanto-Asocio, Paris: Espéranto-France. 2018. – 93 paĝoj. – Prezo: 12.60€ Antaŭ 125 jaroj, la 29an de junio 1900, naskiĝis Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944), franca aviadisto kaj verkisto, aŭtoro de la romaneto “La Eta princo” (1943), kiu iĝis unu el la plej legataj porinfanaj verkoj. La aŭtoro mem ilustris la libron. Ĝi estas tradukita al pli ol tricent lingvoj kaj dialektoj, inkluzive de Esperanto. “La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo”, – skribis…
-
Murdita esperantisto honorata en Majorko
En oktobro 1939, komence de la interna milito en Hispanio, en Majorko estis murdita la komunista esperantisto Josep Salom Nadal. En sabato memore al li estis inaŭgurita “stumbliga ŝtono” – surstrata memortabuleto kun lia nomo antaŭ la domo, kie li loĝis. Membroj de Majorka Esperantistaro kun Guillem Ramis, emerita instruisto kaj de ili ĝis tiam ne konata esperantisto. Sabate la 31-an de majo oni inaŭguris en Pla de Na Tesa (Majorko) stumbligan ŝtonon omaĝe al Josep Salom Nadal. Lastatempe multobliĝis tiaj inaŭguroj rilataj al homoj murditaj dum la hispana milito (1936–1939), kaj ankaŭ multajn amastombojn oni malfermis, kaj analizis kadavrojn nur por honore redoni ilin al iliaj familianoj. Temas pri…














