PMA

Fernando Maia – prezidanto de UEA por 2025-28

Maia

En la retejo de UEA aperis la 30-paĝa raporto de la Elekta Komisiono de UEA por la mandato 2025-28. Ni citas la esencan parton, kiun sekvas la biografioj de la kandidatoj.

Laŭ la Elekta regularo de UEA, “por ĉiu porofica elekto fare de la Komitato, la Elekta Komisiono informas kaj konsilas la Komitaton pri la kandidato(j) por la koncerna(j) ofico(j) kaj la eblaj teamkunmetoj por la Estraro aŭ por komisionoj”.
Por serĉi kandidatojn, ni aranĝis malferman alvokon al la membraro kaj kontaktis nuntempajn kaj estintajn estraranojn kaj potencialajn kandidatojn al la nova estraro. Entute estis kontakto kun pli ol dudeko da potencialaj kandidatoj.
Ĉiuj prezentataj kandidatoj estas individuaj membroj de UEA ekde 2023 aŭ pli frue.

Estraro
La Elekta Komisiono ricevis 12 kandidatiĝojn el kiuj 11 estis laŭregule validaj. La Elekta Komisiono proponas, laŭstatute, 9-kapan Estraron.
La kandidatoj estas la jenaj:
Fernando Maia jr, Prezidanto: respondeca pri kunordigo, strategia laborplano kaj Amerika agado
Seán Ó Riain, 1-a vicprezidanto: respondeca pri eksteraj rilatoj kaj kontaktoj kun internaciaj organizaĵoj
So Jinsu, 2-a vicprezidanto: respondeca pri kongresoj kaj Azia-Pacifika agado
Aleks Kadar, Ĝenerala Sekretario: respondeca pri reta kaj landa agadoj
István Szabolcs: respondeca pri financoj kaj Eŭropa agado
Miora Raveloharison: respondeca pri scienca kaj virina agadoj
Zdravka Boytcheva: respondeca pri kulturo kaj revuo
Jérémie Sabiyumva: respondeca pri afrika agado
Gong Xiaofeng (Arko): respondeca pri ILEI, edukado kaj faka agado
La Elekta Komisiono ricevis du pliajn kandidatiĝojn: François Lo Jacomo kaj Amri Wandel.
Kaj la Elekta Komisiono ricevis unu kandidatiĝon, kiu ne ricevis sufiĉe da subteno antaŭ la limdato laŭ la regularo: KuboF Hromoslav/Michal Matúšov.

Komitatanoj C
La Elekta Komisiono konstatas ke la Komitato rajtas elekti ĝis 12 Komitatanojn C. Kandidatoj al la estraraneco devas esti komitatanoj. El ili kandidatas kiel komitatano C: Zdravka Boytcheva, Gong Xiaofeng (Arko), Miora Raveloharison, Jérémie Sabiyumva, István Szabolcs.
Kandidatiĝas kiel Komitatanoj C kun la apogo de la Elekta Komisiono: Duncan Charters, Trezoro Huang Yinbao, Stefan MacGill.
La Elekta Komisiono ankaŭ rekomendas al la estraro ke François Lo Jacomo estu nomumita Komisiito pri Unesko, Amri Wandel estu nomumita Komisiito pri scienca agado kaj respondeca pri MONA.

Komitataj reviziantoj
Por la posteno de komitata revizianto neniu kandidatiĝis ĝis la anoncita limdato.

La tuta 30-paĝa raporto estas elŝutebla ĉe https://mallonge.net/elekto25

La Elekta Komisiono de UEA

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/06/uea-96/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Fernando Maia – prezidanto de UEA por 2025-28 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta