Interkultura festo en Vigy

De la 23a ĝis la 27a de majo 2025 en la ĉarma vilaĝo Vigy, nordoriente de Francio apud Metz, okazis du gravaj Esperanto-eventoj: la 77a SAT-Amikara Kongreso kaj la 89a Regiona Staĝo de Esperanto France-Est (EFE). Ĉi tiu duflanka aranĝo kunigis 68 esperantistojn el pluraj landoj, proponis altkvalitajn prelegojn kaj kulturajn programerojn, kaj servis kiel modelo de internacia kunlaboro.
La kongresejo, ADEPPA, situas sur verdoplena deklivo ĉe la rando de arbaro, kie inter la konstruaĵoj trankvile paŝis ŝafoj, ĉevaloj, azenoj, anseroj kaj eĉ meleagro. La natura medio kontribuis al la afabla etoso, malgraŭ kelkaj praktikaj defioj (ekzemple, la malsam-alta pozicio de la manĝejo kaj salonoj). Malgraŭ tio ĉiuj laŭdis la taŭgecon de la loko por tia evento.
Partoprenis esperantistoj el Francio, Germanio, Luksemburgio kaj Belgio, precipe reprezentantoj de SAT-Amikaro, de Luksemburga Esperanto-Asocio, de la regionaj federacioj BAVELO (Baden-Virtembergo), Sarlanda Esperanto-Ligo, kaj Esperanto France-Est. Krome, dum la lasta tago okazis virtuala kunveno kun afrikaj esperantistoj el Benino, Senegalio, Malagasio kaj Demokratia Respubliko Kongo, kiuj prezentis siajn projektojn kaj realojn – ofte sen modernaj rimedoj, sed kun granda sindediĉo.
En la interkona vespero eblis konatiĝi kun la partoprenantoj, kiuj volonte prezentis pliajn eventojn por la venontaj monatoj.
En la sabata mateno Bernard Vivier gvidis grupon en la koridoroj de la plej impona fortikaĵo Hackenberg sur la linio Maginot, kiu estis defendo-sistemo konstruita fare de Francio de 1928 ĝis 1940 laŭlonge la limoj kun Belgio, Luksemburgio, Germanio, Svislando kaj Italio.
En la dimanĉa posttagmezo Catherine Kremer gvidis grupon tra la urbo Metz kaj ties Katedralon.
Tagmeze kaj posttagmeze disvolviĝis Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresantoj, paralele kun prelegoj pri scienco, kulturo kaj sociaj aferoj. Elstaris:
Pierre Grollemund, kiu detale parolis pri la rekonstruado de la katedralo Nia Damo de Parizo, kun fakaj rimarkoj pri uzataj materialoj kiel ligno kaj plumbo.
Patrick Lagrange, prezentшnta la mirindaĵojn de la spaca teleskopo (JWST), kiu povas sendi fotojn de la spaco, multe pli densaj ol surteraj teleskopoj. Дш prezentis la tre aktulan temon “Kio pri klimatŝanĝo?”
Ursula Niesert, pri la funkciado de la propaganto-sistemo.
Werner Faber, traktanta la situacion en Kipro, aparte la turka parto.
Pablo-Andrés Domenech, juna esperantisto, raportis entuziasme pri la lastatempa Hispana Esperanto-Kongreso.
Daniel Raoult, parolis pri plantoj Arumo (Arum maculacum), kiu forglutas insektojn.
Catherine Kremer, prezentis la regionon Loreno.
Bettina Naroska iniciatis kelkajn ĉeestantojn je korpo-perkutado kaj sanigaj kantoj.
Elisabeth Barbay, prezentis pedagogiavalizeton por infanoj.
Marielle Giraud, historiistino rakontis pri J. Morris, esperantisto, anarkiisto kaj laŭnaturisto, pioniro de ekologio kaj de malkreskado.
Kaj speciale kortuŝis la raporto de Pierre Grollemund pri akvoprovizaj projektoj en Kalima kaj Kakutya (DR Kongo), kiuj montras efikan kunlaboradon inter lokaj loĝantoj kaj eksterlandaj subtenantoj (agado de Asocio de Verdulaj Esperantistoj).
Du progresantoj kuraĝe partoprenis la 1an gradan nivelon kaj sukcesis.
La vesperoj estis rezervitaj por muzikaj ĝuadoj. La altnivela vira koruso “La Voĉoj de l’Oriento” (Les Voix de l’Est) lerte prezentis kantojn en pli ol dek lingvoj, inkluzive de “Bella Ciao” en Esperanto.

La Revolucia Koruso (La Chorale Révolutionnaire), konsistanta ĉefe el junuloj, entuziasme prezentis kantojn en diversaj lingvoj kun sociaj mesaĝoj, inter ili estis la klasika “La Internacio” en Esperanto. Estis emociaj momentoj. Notinde ke ili antaŭe neniam lernis nian lingvon sed trejniĝis kun iom da helpo kaj perfekte kantis Esperante. Post la kantado la korusoj bone interŝanĝis kun la esperanta publiko en frateca etoso.
La kongreso estis ankaŭ okazo por asocia laborado. Dum la laborsesioj de SAT-Amikaro, oni diskutiis financajn defiojn (ekzemple, rilate al la sidejo en Parizo) kaj planis estontajn agadkampojn. Jean-Luc Thibias, reprezentanto de la libroservo de EFE, prezentis la plej freŝajn eldonaĵojn kaj informojn. SAT-Amikaro prezentis librojn kaj eldonaĵojn de SAT.
Okazis ankaŭ la Ĝenerala Membro-Kunveno de EFE, dum kiu oni resumis la agadon de la pasinta jaro kaj diskutis pri la estonteco de la federacio.
Kvankam kelkaj atentigis pri manĝokvanto kaj ĉambrokomforto, la ĝenerala impreso estis tre pozitiva. La kunfandiĝo de instruado, kulturo, interŝanĝo kaj amikeco en tia paca loko lasis fortan memoron al ĉiuj ĉeestintoj.
La tuta aranĝo ne estus ebla sen la klopodoj de Bruno Henry kaj asocianoj el Esperanto-Thionville, al kiuj multaj partoprenantoj esprimis sian sinceran dankon kaj okaze de la glaso de l’ amikeco. La sukceso de la kongreso en Vigy nutras la esperon pri daŭra vigleco de la Esperanto-movado en la regiono kaj tutmonde.
Oni prezentis kaj parolis pri du eventoj: La 98a SAT-Kongreso en Greziljono, en Baugé-en-Anjou, de la 9a ĝis 16a de aŭgusto 2025 kaj la 74a Kultura Semajnfino en Homburgo de la 4a ĝis la 6a de julio 2025. Tie refoje kunfluos esperantistoj por diskuti, lerni, kanti – kaj simple esti kune.
Bruno Henry
Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/06//
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Interkultura festo en Vigy appeared first on La Ondo de Esperanto.



