Literatura Vivo: Nova revuo en Esperanto
Aperis kaj senpage elŝuteblas la unua numero de la ĉiumonata bitgazeto “Literatura Vivo”. La fondinto kaj ĉefredaktoro de LV Erika Godó kaj ĝia kunredaktoro John Huang jene alparolas la legantojn:
“Vi legas la unuan numeron de Literatura Vivo. Nia celo estas krei platformon, kie interesiĝantoj pri literaturo povas renkonti la plej novajn verkadojn kaj verkistojn. En nia revuo vi povas legi poemojn, prozojn kaj novelojn kaj intervjuojn kun verkistoj, same kiel helpi kompreni klasikajn verkojn pli profunde. Krome, ni ofertas eblon por verkistoj kaj poetoj montri siajn proprajn verkojn. Aliĝu al ni kaj malkovru kune la mondon de literaturo! Ni atendas viajn rimarkojn kaj sugestojn!”
La unua eldono de “Literatura Vivo” (julio 2025) estas 86-paĝa; ĝi enhavas jenajn sekciojn:
- Originala poezio
- Tradukita poezio
- Originala prozo
- Tradukita prozo
- Artikolo kaj eseo
Inter la aŭtoroj estas pluraj kontribuantoj de “Beletra Edeno”.
Cetere, la retejo de la nova revuo estas titolita “La Literatura Vivo” kaj la ĉefartikolo en ĝi aperas sub la titolo “Pri La Literatura Vivo”, sed en la titolo de la revuo mem mankas la artikolo “la”.
“Literatura Vivo” estas libere elŝutebla ĉe https://literaturavivo.com/.
La redakcia retadreso estas info@literaturavivo.com.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №2 (324).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/06/literatura-vivo/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Literatura Vivo: Nova revuo en Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.



