Du mil tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto
Hodiaŭ estas la 22a de junio 2025, la 173a tago de la nuna jaro. Tio signifas, ke jam dum du mil (2000) sinsekvaj tagoj (= kvin jaroj + kvin monatoj + 22 tagoj) ekde la 1a de januaro 2020 en nia novaĵretejo ĉiutage aperas almenaŭ unu nova teksto. Ni memorigas, ke ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4051 tekstoj (inkluzive de ĉi tiu, kiun vi nun legas). Ilin garnas pli ol kvin mil (5308) ilustraĵoj.
Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (7 mil 481 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol sep mil fojojn. En la dua loko estas la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (5.198); ĝin sekvas la diskutartikolo “Granda skismo en Esperantujo” (5.050) de la Tjumena ĵurnalisto Stanislav Belov – ambaŭ artikoloj ĉi-jare superis la nombron 5000.
Entute, dum la lastaj du mil tagoj jam 17 artikoloj estas legitaj pli ol tri mil fojojn, el kiuj sep artikoloj (ok antaŭ cent tagoj) legiĝis pli ol 4000 fojojn. Antaŭ mil tagoj, je la “Miltagiĝo” de nia ĉiutaga informado, nur tri tekstoj superis la nombron tri mil (https://sezonoj.ru/2022/09/ondo-103/).
Vidu la liston de la dek kvin plej popularaj tekstoj en nia retejo.
7.481. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
5.441. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
5.193. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
4.456. Korĵenkov A.: La Unua Libro
4.283. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
4.107. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
4.051. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
3.822. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.712. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto
3.603. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
3.557. BET-59: La unua informilo
3.537. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
3.181. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
3.166. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
3.140. Korĵenkov A.: La lasta ARKONES
“La Ondo de Esperanto” jam dum kvin jaroj aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa (120-140 paĝoj) trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.
“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Ekde la enkonduko de la bitversio en 2007 (tiam nur pdf, nun pdf kaj epub) la baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum 18 jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2025.
Dankon pro via helpo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La artikolo «Du mil tagoj da ĉiutaga informado en “La Ondo de Esperanto”» aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/ondo-144/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Du mil tagoj da ĉiutaga informado en La Ondo de Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.



