PMA

En la ĉefurbo de Kanado

MeKaRo

MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) okazas ĉiujare dum nia maja longa semajnfino, ĉi-jare de la 17a ĝis la 19a de majo 2025. Ĝi estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de la provincoj Kebekio kaj Ontario. Temas pri turisma kaj socia renkontiĝo okaze de la Nacia tago de patriotoj (Journée nationale des patriotes). MeKaRo okazas alterne inter tiuj du provincoj.

En 2025 la 20a MeKaRo okazis en la Kanada ĉefurbo, Otavo. Partoprenis dudeko da homoj inkluzive de Brandon Sowers, la prezidanto de Esperanto-USA.

La programo de la renkontiĝo proponis viziton al nia granda urba farmbieno, promenadon inter la multaj ĝardenoj de tulipoj (tulipfestivalo okazis tiutempe en la urbo), tagmanĝon ĉe la enurba lago Dows, viziton al sinagogo, vespermanĝon kaj vesperajn ludojn ĉe la ĉefgastiganto kaj fine, viziton al nia historia muzeo.

Guy Matte

Foto: Komuna tagmanĝo (John Huang)

Vidu la liston de ĉiuj okazintaj MeKaRoj en la Esperanta Vikipedio https://eo.wikipedia.org/wiki/Mez-Kanada_Renkonti%C4%9Do_de_Esperanto.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/kanado-3/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post En la ĉefurbo de Kanado appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta