Kultura Semajnfino en Tiĉino

Al la Kultura Semajnfino, okazinta ekde la 30a de majo ĝis la 1a de junio 2025, deko da personoj aliĝis kaj transiris Alpojn tra la fama Gotarda Tunelo, la plej longa tunelo por trajnoj en la mondo (58 km). Aliaj uzis alian vojon, la pasejon Simplon, kaj veturis tra itala teritorio. Ili atingis la italparolan parton de Svislando kaj celis la urbon Lokarno ĉe la Majora Lago (Lago Maggiore), kiu etendiĝas en Svislando kaj en Italio sude de Alpoj. La surfaco de ĉi tiu lago estas la plej malalta punkto en Svislando (190 metroj super la marnivelo), kaj la grundo de la lago situas sub la marnivelo, tiom krutaj la bordaj montoj estas, tiom profunda ĝi estas.
En la vendreda tago la grupo iris per ŝipo al la insulo de Brissago, kiu entenas parkojn kun multaj raraj plantoj. La printempa sezono estis favora momento por vidi multajn florojn.
Vespere okazis prelego de doktorino Miora Raveloharison el Madagaskaro, kiu laboras kaj esploras pri teologio en Laŭzano dum unu jaro. Ŝi rakontis al la aŭskultantoj pri siaj surprizoj alveninte en eta kvieta lando Svisio.
Sabate okazis la laŭstatuta Ĝenerala Kunveno de la Svisa Esperanto-Societo (SES). Poste la grupo uzis buson por atingi Monte Verità (Monto Vero), fama loko super la vilaĝo Losone. Tie fine de la dek-naŭa jarcento kunvenis artista grupo, vivreforma movado, kaj evoluis komunumo iom kreema, iom anarkiista, iom avangarda, iom nudista, iom dancema, iom vegetarana… Ĉiĉeronino rakontis al la scivolemaj esperantistoj pri tiu bolanta epoko de Monte Verità, kie multaj famuloj venis, restadis, verkis: Richard Strauss, Paul Klee, Konrad Adenauer, Carl Gustav Jung, Lenin, Isadora Duncan… Nun la domaro apartenas al la kantono Tiĉino kaj al la Politeknika Altlernejo de Zuriko. Okazas en tiu belega loko seminarioj kaj diversspecaj kunvenoj. Estas hotelo, salonoj, restoracio, parko, muzeo, kaj belega elvido al la lago. La grupo ĝuis bongustan vespermanĝon en tiu agrabla loko kaj reiris al la Lokarna hotelo.
Dimanĉe ne esti aparta programo. Ĝenerale la etoso estis amika kaj ĝoja, la vetero suna kaj varma, la ekscio kultura kaj interesa.
Mireille Grosjean
kunprezidanto de SES
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/svisujo-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kultura Semajnfino en Tiĉino appeared first on La Ondo de Esperanto.



