
Lingvoj en la eŭropa vojkruciĝo
Denove malsukcesis la provo oficialigi ĉe EU tri regionajn lingvojn de Hispanio. La decido postulas unuanimecon. Spite longajn intertraktadojn en la kulisoj, reprezentantoj de pluraj landoj en ministra kunveno fine de majo kontraŭis la proponon. Nicolau Dols klarigas la fonon kaj la argumentojn.
Ekde 2023 Hispanio petas al Eŭropa Unio la oficialigon de la kataluna, la eŭska kaj la galega. Ĉi tiuj lingvoj estas oficialaj en siaj historiaj teritorioj de Hispanio kune kun la hispana. Fakte ili iom uzeblas en instancoj de EU ekde decembro de 2005 dank’ al interkonsento subskribita de Hispanio kaj EU.
Tio ne signifas ke la tri menciitaj lingvoj estas oficialaj de EU, sed nur ke hispanaj civitanoj rajtas adresi petojn al tiuj diversaj instancoj kaj ricevi de ili respondojn, pri kies traduko respondecas departemento de la hispana administracio, ne rekte EU.
Kompreneble, la procedo traduki tiamaniere malrapidigas komunikadon, kaj la dokumentoj enhavas averton ke EU ne kulpas pro eraroj. Do, tiu solvo ne tute taŭgas kaj ne donas al parolantoj de tiuj lingvoj la samajn rajtojn kiel al parolantoj de oficialaj lingvoj de EU.
En septembro 2023 Hispanio unuafoje petis al EU oficialigon de la tri lingvoj. Tio estis rezulto de socia premo el tiaj lingvoteritorioj, komenciĝinte per peto de la Baleara Parlamento en 1987 (Hispanio aliĝis al EU en 1986), daŭre kaj multfoje ĝis nun ripetata de la sama asembleo, kaj ankaŭ de la Kataluna Parlamento kaj de aliaj instancoj, por ne mencii petojn de neregistaraj asocioj.
En somero 2023, post longaj politikaj diskutoj, la nuna registaro de la ŝtato fine sukcesis akiri sufiĉajn apogojn en la hispana parlamento por elekti prezidanton de la ministra konsilio (tiel oni nomas la oficon en Hispanio, kaj ne “ĉefministro”).
Unu el la kompromisoj estas permesi la uzon de la tri aliaj oficialaj lingvoj en la hispana parlamento (memoru ke tiuj lingvoj estas oficialaj nur en siaj historiaj teritorioj, sed ne en la tuta ŝtato, kaj ke la hispana parlamento kuŝas en unulingva regiono, Madrido), kaj peti ankaŭ ilian oficialigon al EU.
Do kial? Nur pro tio ke la rajto peti oficialigon de lingvoj al EU apartenas al ŝtatoj… kiel preskaŭ ĉio en EU. Tio tute kongruas kun organizo kies fundamento estas ne popoloj, sed ŝtatoj.
De post la kvar unuaj oficialaj lingvoj de EU (la nederlanda, la franca, la germana kaj la itala), dudek pliaj lingvoj oficialiĝis, ĉefe kiam EU akceptis membriĝojn de pliaj ŝtatoj. Do, dudek kvar lingvoj oficialas nun en EU. Regularo 1/1958 de EU, kiu deklaras la oficialan statuson de lingvoj en EU modifiĝis entute sep fojojn.
La modifado de tiu regularo postulas unuaniman konsenton de la Eŭropa Konsilio, tio signifas ke la reprezentantoj de ĉiuj dudek sep ŝtatoj devas baloti favore al la hispana propono.
Unue kelkaj ŝtatoj (Germanio kaj Italio) starigis dubojn pri la financa flanko de la operacio.
Hispanio respondis per propono de kompleta financado de la aldonaj kostoj de la oficialigo. Aliaj duboj, malpli solveblaj, venas el timo de aliaj ŝtatoj pri eventualaj postuloj de lingvaj grupoj ene de iliaj limoj.
En neoficialaj rondoj, la diskuto ĉiam alvenas al la formulo “unu ŝtato, unu lingvo”, kiu estas la historia sonĝo de centralizismo. Alvenas tuj poste al diskutoj alia argumento: “kial oni devus akcepti la katalunan, la eŭskan kaj la galegan, se la parolantoj de tiuj lingvoj parolas ankaŭ aliajn lingvojn?” Tiaspecaj argumentoj ne malebligis la oficialigon de la irlanda en 2007. Irlando kaj Malto estas defioj al la malĝusta principo “unu ŝtato, unu lingvo”, kune kun aliaj landoj kundividantaj lingvojn kun aliaj landoj.
Forirante de la simpligo “ili jam komprenas la hispanan”, oni pensu ke parolantoj de pli ol unu lingvo ne regas ĉiun el ili samnivele. En diskutoj pri lingvaj rajtoj oni tuj vidas ke unulingvanoj malfacile komprenas tion, sed mi mem ne bezonas multe da rezonado pri la afero, nur mian propran lingvan sperton: mia unua lingvo estas la kataluna, nature akirita en familia medio, la hispana alvenis al mi nur en la lernejo.
Profesie mi ĉiam uzis la katalunan, kaj certe ankaŭ aliajn lingvojn kiam temas pri artikoloj, kongresoj, ktp. Mi ne memoras eĉ unu fojon dum mia 35-jara profesia sperto en universitato kiam mi devis paroli la hispanan en kunsido (jes, mi konsentas pri tio: mi profesoras pri la kataluna en katalunparolanta teritorio, la Baleara Insularo).
Kompreneble, oni uzas iun ajn el la du oficialaj lingvoj (aŭ en alia kazo, pli kaj pli la anglan nuntempe), oni komprenas unu la alian kaj respondas per sia propra lingvo. Kial mi ne rajtas fari tion kiam temas pri EU? Mi ne reagas samkvalite en unu lingvo kiel en la alia.
Mi scias ke tuj venos reago kiel “Lingvoj ekzistas nur por interkomunikiĝi”. Ĉu vere? Sed interkomuniki kion kaj kiel? Ni, esperantistoj, ĉiam reklamas Esperanton kiel la lingvon de neniu. La argumento diras ke Esperanto estas akirebla de ĉiuj kaj ke ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne apartenas al neniu lando.
Eble malpliigi la kvanton de lingvoj en EU estas bona solvo, se la anstataŭa lingvo estas neŭtrala, sed ni jam vidis proponojn pri aldono de Esperanto kiel lingvo de Eŭropa Parlamento, kaj konstatis ke la reago ne promesas realigon.
Se temas pri la kataluna, nuntempe la lingvo havas dek milionojn da parolantoj, do pli ol diversaj oficialaj lingvoj de EU. Okaze de oficialigo, la lingva sistemo estus tute funkcianta: norma lingvo, terminologio, tradukistoj, instruado, ktp. Fakte, ĝia statuso kiel oficiala lingvo de Katalunio, Valencio kaj la Baleara Insularo dum jardekoj ja pruvas tiun kapablon funkcii.
Jen la vojkruciĝo: Unuiĝo de ŝtatoj aŭ unuiĝo de popoloj? Dum eŭropanoj decidas pri tio, mi restas atendanta unu el ĉi tiuj tri solvoj: la finan venkon de Esperanto, la oficialigon de la kataluna en EU, aŭ la akcepton kiel tutrajta membro en EU de Andoro, kies ununura oficiala lingvo estas la kataluna.
Imagu: membriĝo de ŝtato kun 87 000 loĝantoj aŭtomate donus oficialigon al lingvo parolata de dek milionoj, pri kiu ĝis nun oni malakceptis peton de tia statuso.
Nicolau Dols
Profesoro pri la kataluna en Universitat de les Illes Balears
Prezidanto de Filologia Sekcio de Institut d’Estudis Catalans
(Oficiala akademio de la kataluna lingvo)