PMA

Karstaj tagoj 2025

Karstaj

Karstaj tagoj estas Esperanto-renkontiĝo kun longa tradicio. Ĝi havas celon kunigi esperantistojn de diversaj regionoj kaj landoj por esplori la Karstan regionon inter Italujo kaj Slovenujo kaj ties naturajn kaj kulturajn belecojn. La evento ĉi-jare revenas post 12 jaroj (lastan fojon ĝi okazis en 2013).

Triesto atendas vin, deziranta prezenti sian unikan teritorion. Ni antaŭĝojas vian partoprenon kaj esperas, ke vi havos agrablan tempon kun ni! Bonvolu aliĝi al Karstaj tagoj de la 26a ĝis la 28a de septembro 2025.

Kio atendas vin?
– ekskursoj sur altebenaĵo Karsto en Italujo kaj proksime de Slovenujo
– prelegoj pri Karsto kaj karstaj fenomenoj kaj klarigoj surterene de fakulo
– vojaĝado per funikulara tramo
– interkona vespero

Legu pli pri Karstaj tagoj 2025 ĉe https://karstajtagoj.wordpress.com/

Foto: Rigardo el la kastelo Socerb al Karsta altebenaĵo al Slovenujo kaj Italujo

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Karstaj tagoj 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta