PMA

La 110a UK en Brno: Ses semajnoj ĝis la kongreso

Brno

Jam pli ol 1000 kongresanoj [1011 personoj. – AlKo] el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos la 26an de julio en Brno. La tuta organiza teamo antaŭĝojas vidi vin en Brno kaj preparas por vi memorindan eventon. En tiu ĉi mesaĝo vi trovos kelkajn ĝisdatigojn kaj memorigojn pri la Kongreso.

Programo

La ĉi-jara kongresa temo “Esperanto kaj teĥnologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj” invitas nin pridiskuti, kiel modernaj teĥnologioj kaj Esperanto kontribuas al interpopola kompreno kaj kunlaboro. Aliĝu al la dissendolisto KongresaTemo@Groups.io por interŝanĝi ideojn pri la temo!

La detala horaro estas preparata kaj aperos baldaŭ, tamen vi jam povas konatiĝi kun la baza skemo de la kongresaj tagoj en la Dua Bulteno. Vin atendas interesa programo kun prelegoj, diskutoj, fakaj kunvenoj, sciencaj kontribuoj kaj, kompreneble, multaj artaj prezentoj.

Dum la Universala Kongreso vi havos la eblon trapasi la oficialajn KER-ekzamenojn je la niveloj B1, B2, C1 kaj C2, bazitajn je la Komuna Eŭropa Referenckadro. Atentu, la limdato por aliĝi estas jam post kelkaj tagoj – la 15an de junio! Pliajn informojn vi trovos en la retejo de Edukado.net.

Hoteloj

Pluraj ĉambrotipoj jam estas forvenditaj, sed ankoraŭ disponeblas kelkaj loĝlokoj kaj en luksaj hoteloj, kaj en la studenthejmo – tie UEA sukcesis interkonsenti aparte favoran prezon por kongresanoj. Ĉiuj loĝejoj situas proksime al la kongresejo kaj proponas komfortan restadon – pli da detaloj troviĝas en la Dua Bulteno. Atentu mendi ĝis la 20a de junio por certigi vian rezervon!

Ekskursoj

La kvartaga antaŭkongresa ekskurso jam estas plene forvendita, sed ni havas alian proponon por vi, se vi povas alveni al Brno almenaŭ vendrede – unu tagon antaŭ la komenco de la kongreso.
Sabate okazos tuttaga ekskurso E3 al Moravia Karsto. Dum ĝi vi vidos belajn kavernojn kun stalaktitoj kaj stalagmitoj, kaj eĉ veturos per boateto sur subtera rivero en la Punkva kaverno. Poste vi vizitos la abismon Macocha, la plej profundan en Ĉeĥio, kaj ĝuos belajn pejzaĝojn. Tiu ĉi ekskurso estas bona ŝanco por ripozi kaj komenci malkovri la regionon antaŭ la kongresa semajno. Post reveno de la ekskurso vi povos tuj partopreni en la Movada Foiro.
Ankoraŭ eblas aliĝi al la kvintaga postkongresa ekskurso “Znojmo – Bratislavo – Vieno”! Vi vizitos tri landojn – la vinurbon Znojmo en Ĉeĥio, Bratislavon en Slovakio kaj Vienon en Aŭstrio. Dum tiu ĉi vojaĝo vi konatiĝos kun la artverko de Alfons Mucha, gustumos lokajn vinojn, kaj esploros mirindajn kastelojn, mondfamajn ĝardenojn kaj historiajn urbocentrojn. La programo inkluzivas loĝadon en komfortaj 4-stelaj hoteloj, manĝojn kun lokaj specialaĵoj, ĉiujn bezonatajn enirbiletojn, transporton kaj gvidadon en Esperanto. La ekskurso komenciĝos la 2an de aŭgusto en Brno, kaj finiĝos la 6an de aŭgusto en Vieno.
Krome, ankoraŭ restas kelkaj lokoj en tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj, kiuj okazos dum la kongresa semajno. Ni esperas, ke vi ĝuos ilin kaj sukcesos konatiĝi kun la kulturo kaj historio de la ĉi-jara kongreslando!
Detalaj informoj pri ĉiuj ekskursoj troveblas en la Dua Bulteno.

Dua Bulteno kaj la reta mendilo

La aktuala Dua Bulteno ĉiam konsulteblas rete ĉe: uk.esperanto.net/2025/duabulteno. Ĝi enhavas multajn utilajn informojn pri la ĉi-jara kongreso kaj detalojn pri hoteloj kaj ekskursoj.

Societo Zamenhof

UEA invitas vin membriĝi en la Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso. Membriĝu ĉe uea.org/alighoj/alighilo.

Ne hezitu kontakti nin ĉe kongresoj@co.uea.org, se vi havas ajnajn demandojn pri la Universala Kongreso, kaj sekvu nin en Telegram, Facebook kaj Instagram por pliaj novaĵoj.

Kongresa Fako de UEA

SE vi ankoraŭ ne aliĝis al la 110a UK, aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/brno-24/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La 110a UK en Brno: Ses semajnoj ĝis la kongreso appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta