Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59
Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) siatempe estis mini-kongresoj de Esperanto en Sovetunio. Okazante laŭvice en la tri Baltaj Respublikoj, ili kunvenigis centojn da gesamideanoj el la tuta Esperanta landego.
Kiam mildiĝis la kontrolo kaj plifaciliĝis aliro al multobliga tekniko, aperis la ebleco eldoni ĉiutagan tendaran gazeton. La nomo por la informilo estis elektata tiel, ke ĝi asociu kun la loko, kie BET okazis. Ekzemple, “BETulo” asociis kun betulo, ĉar BET okazis en lernejo de arbaristoj; “Laga Ondo” memorigis pri la lagoj, kiuj ĉirkaŭas la urbeton Veisiejai; “Meandro” – pri meandroj de Nemano apud Birštonas; “Balenido” ornamas la blazonon de Birštonas k. s. Tiuj ĉiutagaj gazetoj bone respegulas programon, etoson de la renkontiĝoj kaj statistikon de la partoprenintoj.
Jen listo de ĉiuj BET-informiloj, memorigantaj amikajn kunflugojn de samideanoj en Litovio.
“BET-folio”, informilo de BET-26 (Noreikiškės, 1989). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 500 ekz.
“Kongresvoĉo”, ĉiutaga informilo de la 65a SAT-Kongreso, okazinta en Kaŭno (1992). [Tiujare aparta BET ne okazis.] Aperis 11 kvarpaĝaj n-roj (A5). Red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 500 ekz.
“BETulo”, informilo de BET-31 (Girionys, 1995). Aperis 7 dupaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 200 ekz.
“Laga Ondo”, informilo de BET-34 (Veisiejai, 1998). Aperis 7 dupaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz.
“BETago”, informilo de BET-37 (Noreikiškės, 2001). Aperis 8 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz.
“Meandro”, informilo de BET-40 (Birštonas, 2004). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz.
“Sagisto”, informilo de BET-43 (Šiauliai, 2007). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. Choe Taesok, eldonkvanto 400 ekz.
“La Arĝenta Gruo”, informilo de BET-46 (Visaginas, 2010). Aperis 7 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. V. Šidlauskas, eldonkvanto 200 ekz.
“Heroldo de Utena”, informilo de BET-49 (Utena, 2013). Aperis 8 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. V. Šilas, eldonkvanto 200 ekz.
“Balenido”, informilo de BET-52 (Birštonas, 2016). Aperis 8 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. S. Marček, eldonkvanto 350 ekz.
“Abelo”, informilo de BET-55 (Panevėžys, 2019). Aperis 8 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. S. Marček, eldonkvanto 400 ekz.
“Lumturo”, informilo de BET-56 (Klaipėda, 2022). Aperis 8 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. Choe Taesok, eldonkvanto 250 ekz.
Kial “Kunfluo”?
Se vi ĵetas rigardon al la mapo de Kaŭno, vi tuj povas rimarki, ke la urbo troviĝas en la kunfluejo de du gravaj riveroj: okcidente de la urbocentro Neris enfluas en la pli grandan riveron Nemunas (Nemano/Nemuno). Tiel la urbo markas la kunfluon de la du riveroj.
Ni esperas, ke ankaŭ la ĉi-jara BET donos spacon por kunfluo. Ni venas al Kaŭno el preskaŭ tridek landoj, kun malsamaj kulturoj, lingvoj, kutimoj. Sed danke al Esperanto ni povas kuniĝi – renkontiĝi kaj interkomunikiĝi – kaj krei kunfluon de kulturoj kaj ideoj.
La riĉeco de tiuj interŝanĝoj respeguliĝos en la kutima ĉiutaga informilo de BET, ĉi-jare kun la nomo “Kunfluo”. Vi trovos en ĝi lastajn novaĵojn, informojn pri eventualaj programŝanĝoj, priskribojn de unuopaj programeroj, anoncojn, raportojn kaj… eble ankaŭ vian propran kontribuaĵon?
Ankaŭ vi povas kontribui al “Kunfluo”! Viajn tekstojn kaj/aŭ fotojn vi povas sendi retpoŝte al fiskot@gmail.com, per poŝtelefonaj aplikaĵoj (WhatsApp, Signal, Telegram), aŭ meti ilin en la redakcian leterkeston ĉe la akceptejo. La kontaktinformojn serĉu en la unua numero de la informilo.
Paweł Fischer-Kotowski
redaktoro de “Kunfluo”
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/bet-197/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kunfluo: Ĉiutaga informilo de BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.