PMA

Kiu respondecas pri Esperantaj arĥivoj?

Esperantistoj bone elektu siajn batalojn por savi la postlasitajn paperojn de aktivuloj kaj organizaĵoj – ne ĉiuj esperantaj dokumentaroj estas akcepteblaj en arĥivejoj. Aliflanke, ni ankaŭ devas lerni kiel marĉandi ruze por plialtigi ilian valoron, skribas Rubeno Fernández Asensio en sia vidpunkta artikolo.

Esperantista vizito en la ĵus inaŭgurita Muzeo de Esperanto de Subirats en oktobro pasintjare. La muzeo, en la urbodomo mem, ekspozicias parteton de la havaĵoj de la eksa Hispana Esperanto-Muzeo, kiuj estas gardataj en la apuda magistrata arĥivejo. De maldekstre: Zdravka kaj Normand Fleury, Manuela Blanco, la aŭtoro de la artikolo kaj Raia Androvska.

En 2007 la Ĝenerala Asembleo de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj voĉdonis, ke ĉiu 9-a de junio estu Internacia Tago de Arĥivoj, por soleni la fondon de IKA mem en 1948. Arĥivistoj ĉirkaŭ la mondo uzas la okazon por diskonigi sia laboron antaŭ la publiko kaj iom kontraŭagi al la ĝenerala nescio pri la graveco de arĥivejoj.

Tiurilate, esperantistoj reprezentas la ĝeneralan publikon, kaj ankaŭ inter ni la laboro de arĥivistoj estas nekonata kaj mistera. En unu el la lastaj Esperigaj Komunikoj de Stefan McGill (EKO 2025/23, Majo 26, p. 3) aperas ne tre esperiga novaĵo pri minacata arĥivo en Prilep (Norda Makedonio), subskribita de Josip Pleadin, la fondinto kaj animo de Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac (Kroatio).

Li skizas tipan situacion: parenco de forpasinta esperantisto heredas grandan esperantan kolekton kaj deziras vakigi la domon. Simila afero okazis en Sankta Paŭlo de Ordalo (Subirats) apud Barcelono, kie la heredinto de la Hispana Esperanto-Muzeo havis neniun intereson pri nia lingvo kaj atendis nur ĝis la morto de sia patrino.

Laŭ Pleadin, la heredintino en Prilep provis donaci la dokumentaron ”al iu institucio” sensukcese, ne precizigante al kiuj. Estas menciata ankaŭ la provo de iu neesperantisto transdoni ĝin al iu loka biblioteko. Mi demandas al mi, ĉu inter la kontaktitaj institucioj iu el la lokaj interesatoj pensis entute pri publikaj arĥivejoj, kvankam en Prilep mem situas historia provinca arĥivejo, branĉo de la Nordmakedona Nacia Arĥivejo. Kutime oni pensas pri ili laste, post bibliotekoj, muzeoj kaj universitatoj.

Post tiuj malsukcesoj, Pleadin ankaŭ klarigas sian propran planon savi la dokumentaron per transportado al DEC, sed pri tio li montras grandan konfuzon: li dubas, ĉu ĝi estas leĝe eksportebla, ”ĉar temas pri nacia kultura valoraĵo”. Tamen, kiel logike eblus, ke nordmakedona leĝo protektas ĝin, kaj samtempe publikaj institucioj malakceptas respondeci pri ĝi? Leĝo ne estas afero pri supozoj sed pri tekstoj kiujn oni devas koni kaj citi, kaj leĝoj foje estas tre precizaj.

Ekzemple, la hispana leĝo pri nacia heredaĵo malpermesas eksporton nur de objektoj pli aĝaj ol 100 jaroj aŭ tiuj eksplicite jam listigitaj en oficiala inventaro. La hispana leĝo protektas ankaŭ originalajn dokumentojn aĝantajn inter 100 kaj 40 jarojn se ili estis produktitaj aŭ kunigitaj de politikaj partioj, sindikatoj, religiaj organizoj kaj fondumoj aŭ asocioj kun kultur-edukaj celoj.

Eksponaĵo en Muzeo de Esperanto de Subirats. Foto: Raia Androvska.

En la kazo de eldonaĵoj, estas protektataj libroj kaj revuoj eldonitaj antaŭ 1958, se en la tuto de hispanaj publikaj bibliotekoj kaj kolektoj troviĝas malpli ol tri ekzempleroj; por diskoj, bendoj, fotografioj, ktp, la limjaro ne aplikiĝas. Katalunaj leĝoj estas pli protektemaj: estas kultura heredaĵo ankaŭ originalaj dokumentoj pli aĝaj ol 40 jarojn de ĉiuj privataj juraj personoj, do ankaŭ tiuj de entreprenoj, kaj dokumentoj fiksitaj en materialoj kies vivipovo ne atingas 100 jarojn (vidbendojn, sonbendojn, ktp).

La konfuzo de Pleadin estas pardonebla: kroato ne devas kompetenti pri nordmakedona juro. Aliflanke, ĝi evidentigas la malengaĝiĝon aŭ malfortecon de la loka esperanta movado, kiu devus interesiĝi, plendi antaŭ la aŭtoritatoj kontraŭ eksportado, kaj pledi ĉe ili por akcepto en publika institucio. Ni estas en griza nenies teritorio, kie ĉio dependas de la konvinkemo kaj kapablo marĉandi de esperantistoj mem.

Vi jam rimarkis, ke dokumentoj kaj eldonaĵoj pli modernaj ol 40-100 jaroj kaj nur kolektitaj de unuopa individuo ne ĝuas specialan protekton sub hispanaj kaj katalunaj leĝoj, kaj verŝajne ankaŭ ne sub la nordmakedonaj. Tamen, kutime leĝoj ne malpermesas akcepti tiajn dokumentarojn en publikaj arĥivejoj se la donacantoj konvinke argumentas ilian historian aŭ socian valoron, kaj ke tiu valoro malpliiĝus se ili estus dispartigitaj.

Kaj ĉi tie la interpreto de Pleadin ekzemplas tipan miskomprenon pri la laboro de arĥivistoj: “Esperantaj kolektoj estas kompleksaj kolektoj de ĉiaspeca materialo pri Esperanto, kaj estas apenaŭ imageble, ke tian kolekton akceptus iu nacia arkivo, ĉar ĝi ne bezonas la tuton. Estus necese dispartigi tian kolekton al biblioteko, fototeko, dokumentarkivo ktp, kio estus perdo por la movado kaj pereigo de la kolekto kiel tutaĵo.”

La subkomprenita premiso, ke arĥivistoj akceptas nur originalajn paperajn dokumentojn, estas tute falsa. Laŭ la Internacia Arĥiva Priskriba Normo eldonita de IKA mem, ‘dokumento’ estas ‘informo registrita sendepende de ĝia materialo kaj karakterizoj’, kaj ‘arĥivaĵo’ estas ‘informo registrita sendepende de ĝia materialo kaj karakterizoj fizikaj kaj logikaj, produktita aŭ ricevita kaj konservita de organizo aŭ persono en la disvolvado de siaj agadoj’.

Muzeo de Esperanto de Subirats. Foto: Raia Androvska.

Laŭ la kataluna leĝo pri arĥivoj, ‘dokumento’ estas ‘ĉia esprimo en parola lingvo, skribita, bilda aŭ sona, natura aŭ kodigita, registrita en ĉia materialo’. En la arĥivista lernejo mi lernis pri fungoj kaj insektoj atakantaj paperon kaj pergamenon, sed ankaŭ pri la malsanoj de magnetaj bendoj, kinaj filmoj, kaj de ĉiuj jam forgesitaj fotografiaj teĥnikoj. Ankaŭ, kiel arĥivisto mi katalogis tutan bibliotekon, kaj nuntempe preskaŭ mia tuta laboro tuŝas bitajn dokumentojn, inkluzive aŭdvidaĵojn.

Arĥivistoj akceptas la plej buntajn dokumentarojn kaj fajfas pri diverseco de materialoj, kondiĉe ke ili estu veraj arĥivoj, tio estas, tutaĵoj. La malo de ‘arĥivo’ estas ‘kolekto’, tio estas, ‘artefarita grupigo de dokumentoj, kunigitaj laŭ iuj komunaj karakterizoj sendepende de ilia deveno’ (laŭ IAPN de IKA). Rimarku ke ĉi tie la ŝlosila vorto estas ne ‘materialo’, sed ‘deveno’. Arĥivistoj malŝatas kolektojn: ili estas la agadsfero de bibliotekistoj kaj muzeologoj, ne nia. Ĉi tiu estas nia vera skrupulo antaŭ tipaj esperantaj dokumentaroj, kiun Pleadin kaj multaj aliaj esperantistoj miskomprenas.

Kie radikas do la tuteco de arĥivo kaj ĝia komuna deveno? Ĝi signifas ke la tuteco de arĥivo mem estas dokumento, kiu prilumas la historion kaj agadon de sia produktinto, ekzemple asocio aŭ verkisto. La rilatoj inter la partoj de arĥivo estas mem dokumento, kies informa valoro malgrandiĝus se oni forprenus parton aŭ detruus la originan ordon. Tamen, kiu estis la agado de Viktor Galeski, kiun lia dokumentaro prilumus, krom simpla kolektado? Pleadin ne informas nin.

La aŭtoro en la stokejo de la magistrata arĥivejo, kutime fermita al la publiko. Ĉiuj skatoloj en ambaŭ flankoj entenas havaĵojn de la muzeo.

Jen ekzemplo por komparo: la fondinto de Hispana Esperanto-Muzeo, unu el la plej gravaj esperantaj dokumentaroj en sia tempo, estis rimarkinda esperantologo, kiu mem ekspluatis la riĉaĵojn de sia kolekto por krei, kunlabore kun du aliaj, la gravan Bibliografion de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto, uzatan ekzemple de Bitarkivo. Li ankaŭ eldonis revuon, plenumis plurajn oficojn en naciaj kaj internaciaj organizoj, kunorganizis kongresojn, kaj korespondis abunde kun gravuloj de la movado.

Tial, eblas konsideri la havaĵojn de la muzeo kiel personan arĥivon de grava esperantisto. Plie, la muzeo mem, kvankam private posedata, estis institucio, kiu eldonis ekslibrisojn, glasojn, broŝurojn, afiŝojn, kaj aliajn objektojn, kaj kies vizitlibro spegulas tutan epokon. Ankoraŭ pli, ĝi estis aparte rimarkebla, grava kaj memorinda en 300-homa vilaĝeto. Por ĝia inaŭguro estis inaŭgurita ankaŭ tuta strato Doktoro Zamenhof.

La fondinto, tre konata persono kiel loka apotekisto, kunorganizis Esperanto-kursojn, kaj dum jaroj lokaj gejunuloj korespondis kun eksterlando per nia lingvo. Ofte venis al la vilaĝo eksteraj vizitantoj pro la muzeo, foje tutaj antaŭ- aŭ post-kongresaj karavanoj da fremdaj esperantistoj. Tial, ne estas mirinde ke en 2020 la havaĵoj de la muzeo kaj la persona arĥivo de la fondinto estis akceptitaj en la magistratan arĥivejon, ĉar la vilaĝanoj mem (neniu el ili esperantisto) konsideris la muzeon parto de la lokaj historio kaj identeco.

Resumante la lecionon: esperantistoj bone elektu siajn batalojn kaj ne ĉiam provu pretendi, ke ”stokoj de nevenditaj makedonaj eldonaĵoj” estas arĥivo. Ne ĉiuj esperantaj dokumentaroj estas akcepteblaj en arĥivejoj aŭ meritas ne esti disvendataj kiel brokantaĵoj. Aliflanke, ni ankaŭ devas lerni kiel marĉandi ruze por plialtigi ilian valoron.

Se mi ne instigus renkontiĝon inter la heredinto de Hispana Esperanto-Muzeo kaj gravulo de la Kataluna Nacia Biblioteko, kaj se subiracanoj ne timus tiam, ke la kolekto foriros el la vilaĝo, probable ili neniam akceptus respondecon pri ĝi.

Rubeno Fernández Asensio

Deixe uma resposta