APERo: Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ruslando
Ĉi-jare la Moskva asocio MEA MASI festis sian 30an datrevenon ĉe la 18a renkontiĝo APERo, kiu okazos la 1-4an de majo 2025 en la Moskva distrikto Puŝkino, ĉe turisma ripozejo ekster la urbo. Ĉar la kunveno okazis ne malproksime de miaj parencoj, mi decidis kombini miajn vojaĝojn kaj ĉeesti la datrevenon de MASI. Eĉ pli, ĉar mi ja dum kvin jaroj konis la gvidantinon, Irina Gonĉarova, sed ni neniam renkontiĝis persone. Kaj tio estis bonega preteksto por vidi unu la alian.
La mallongigo APERo signifas “AntaŭPrintempa Esperanta Renkontiĝo” kaj malgraŭ la fakto, ke ĉi-jare ĝi okazis en majo, sed ne kiel kutime en februaro-marto, la naturo decidis ludi kun ni kaj la 2an de majo ĉio estis kovrita de neĝo! Estis bele kaj nekutime.
La pitoreska naturo, agrabla komunikado, interesa programo, bongusta manĝaĵo. Ĉio estis bone organizita kaj se iuj demandoj ekestis, ili estis solvitaj rapide kaj facile. Dankon pro tio al Aleksandro Basov (Luberci) kaj Jaroslavna Puŝkarskaja (Dimitrovgrad).
Preskaŭ 40 spertaj esperantistoj el diversaj urboj kunvenis por la renkontiĝo: krom la spertuloj estis ankaŭ novuloj-gejunuloj, kiuj aktive komunikiĝis kaj partoprenis en la programo, ankaŭ en sia propra (ludoj, tradukoj, diktaĵoj, konkursoj).
La prelega horaro estis tre densa. La programo komenciĝis je la 11a horo kaj daŭris ĝis la 22a kun paŭzoj por tagmanĝo kaj vespermanĝo. Kaj post tio estis multe da komunikado, multe da muziko.
Precipe memorindaj programeroj:
Ilja Gnusarjov (Penza) montris, kiel Artefarita Intelekto uzeblas ne nur por prilabori bildojn, sed ankaŭ por lerni Esperanton kaj por konversacia praktiko.
Gennadij Basov (Stavropol) parolis pri la religioj Bahaismo kaj Oomoto.
Diskuto pri la verkaro de Ĉeĥov igis min pensi – ĉu mi relegu rusajn klasikaĵojn?
Estis interese aŭdi la historion de MEA MASI kaj la historion de la projekto Esperanto-poŝtkruciĝo, rakontita de Irina Gonĉarova.
La rakonto de Miĥail Bronŝtejn (Tiĥvin) pri liaj libroj, kaj poste lia koncerto lasis agrablajn memorojn.
Mikaelo Povorin (Moskvo) igis nin turmenti niajn cerbojn pro la rebusaj frazoj kaj prezentis belan koncerton de la propraj kantoj.
Mi vere ĝuis la renkontiĝon, mi havas multajn fotojn, agrablajn memorojn kaj interesajn konatiĝojn. Eble iam mi denove vizitos la ĉiujaran APERon…
Julia Mul
Aalen, Germanio
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/ruslando-64/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post APERo: Mia unua Esperanto-renkontiĝo en Ruslando appeared first on La Ondo de Esperanto.
