PMA

Edukado.net lanĉos Fakan Angulon en Brno

Edukado.net lanĉos novan programon dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno kaj esperas krei tradicion. Ni organizas Fakan Angulon, en kiu ni ebligos spert-interŝanĝojn, interkonigos homojn ne nur en kampo de Esperanto, sed precipe kadre de iliaj hobiaj kaj profesia lertoj.

Ĉiu partoprenanto prezentos al grupeto eron de sia profesio, hobio, eltrovaĵo, arto … Ni celas havi prezentadojn pri librobindado, ŝminkado, bierfarado, silkopentrado, panbakado, stenografio, farado de vitralo ktp.

La programo baziĝas sur ekvilibra interŝanĝo, kie nur tiuj ricevas, kiuj ankaŭ donas. Tio signifas, ke el la 20 partoprenontoj, ĉiu estos kaj “publiko” kaj prezentanto.

Preparante sin la kandidatoj evoluigas siajn lingvajn kapablojn, kaj dum la prezentoj oni lernas unu de la alia novajn esprimojn, fakvortojn, plie ĉiu lertiĝas pri publika prezentado.
Edukado.net helpas pretigi kvalitajn tekstojn, kiujn ni planas publikigi en la retejo.
Ni petas la fakulojn kunporti objektojn, materialojn aŭ/kaj bildojn por pli vive demonstri sian temon.

Por ĉiu fakulo estos je dispono entute 14 minutoj: (12 minutoj por la prezento kaj 2 por eventualaj demandoj de la publiko). Ĉiun eron de la programo ni intencas filmi kaj poste dum la jaro publikigi la registraĵojn.

Ĉiu, kiu volas partopreni, devas antaŭe aliĝi, sendi la resumon de sia temo inkluzive minimume dek fakajn vortojn aŭ esprimojn.

Pro la fakto, ke estas nur 20 lokoj, la organizantoj rajtigas sin elekti inter la aliĝintoj. La prioritato estos krei buntan kaj laŭkulture varian programon; krome gravos la frueco de la aliĝo, originaleco de la temo, lingvonivelo de la prezentonto kaj la kvalito de la teksto.

Tempo de la programo: UK-semajno, Kleriga lundo, la 28a de julio, 9h00–10h30
Aliĝlimdato: la 15a de junio, jen la formularo
Sendado de la teksto kaj vortolisto: plej laste ĝis la 30a de junio
Anonco de la 20 partoprenantoj: okazos la 1an de julio
Preparsesio en ZOOM: meze de julio

La anoncon vi povas elŝuti ĉi tie en PDF-formato.

Katalin Kováts, la organizanto
Sylvain Lelarge, la gvidonto de la programo

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=924

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Edukado.net lanĉos Fakan Angulon en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta