PMA

Pli ol mil aliĝintoj al la kongreso en Brno

brno

Komence de la unua julia semajno ni skribis, ke “je la 1a de junio 2025 jam 989 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto” kaj aldonis: “Estas certe, ke ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj” (vidu https://sezonoj.ru/2025/06/brno-21/).

Ĉi tiu prognozo realiĝis post ses tagoj, dum kiuj al la kongreso aliĝis pliaj 15 personoj, kaj la suma kongresanaro superis milon. Nun estas registritaj 1004 aliĝintoj. Laŭ la nombro da aliĝintoj la 110a UK en Brno jam superis ses UKojn okazintajn ĉi-jarcente:

UK-99 en Bonaero (Argentino, 2014) — 706 aliĝintoj
UK-109 en Aruŝo (Tanzanio, 2024) — 854
UK-107 en Montrealo (Kanado, 2022) — 859
UK-97 en Hanojo (Vjetnamio, 2012) — 866
UK-104 en Lahtio (Finnlando, 2019) — 917
UK-95 en Havano (Kubo, 2010) — 1002

La sekva superota estas la 98a UK okazinta en Rejkjaviko (Islando) kun 1034 aliĝintoj, sed poste laŭnombre estas la 102a UK en Seulo (Koreio, 2017) kun 1173 aliĝintoj kaj la 101a UK en Nitro (Slovakio, 2016) kun 1253 aliĝintoj.

Aliĝu ankaŭ vi!

Nun validas la tria aliĝtarifo; por la t. n. A-landoj: 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj.
Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/brno-22/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Pli ol mil aliĝintoj al la kongreso en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta