Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2025
6. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Lakshmishvar Sinha (1905-1928-1977), bengala instruisto, kunlaboranto de Rabindranath Tagore, eminenta barata esperantisto, farinta per Esperanto prelegvojaĝojn en Eŭropo, fondinto de Bengala Esperanto-Instituto (1963), aŭtoro de Esperanto-lernolibro por bengaloj (1974) kaj de kelkaj libroj, interalie, de la membiografiaj verkoj “Hindo rigardas Svedlandon” (1936) kaj “Jaroj sur tero” (1966), tradukinto de la novelaro de Tagore “Malsata ŝtono”, kiu aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio “Oriento-Okcidento”.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 260-261) kaj en la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri Sinha.
13. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Umesao Tadao (1920-1945?-2010), japana kultura antropologo, iniciatinto kaj direktoro de la Japana Nacia Muzeo de Etnologio, kaj esperantisto, Esperanto-instruisto, aŭtoro de “La spirito de Esperanto” (1983), “Sepdek-sep ŝlosiloj por la japana civilizacio” (1987) kaj la japanlingva esearo “Miaj travivaĵoj en Esperantujo” (1994), kuntradukinto de “Vivo de Zamenhof” de E. Privat en la japanan (1965), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
17. Antaŭ 90 jaroj naskiĝis Vladimir Vladimiroviĉ Samodaj (Самодай, 1935-1958-2021), sovetunia kaj ruslanda ĵurnalisto, tradukisto kaj esperantisto; vicprezidanto de la Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj Esperantistoj ĉe Unio de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1970-79) kaj redaktoro de ĝiaj Esperanto-eldonaĵoj, vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj (1979-89), prezidanto de Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo (1989-90), komitatano de MEM (1978-83), komitatano de UEA (1989-90); redaktoro de “Scienco kaj Kulturo” (1995-2012), aŭtoro de “Konfesoj” (1992), “Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM” (1999), “Esperanto kaj vivo” (2010); honora membro de UEA (2004).
17. Antaŭ 30 jaroj mortis Jean Thierry (1924-1953-1995), franca instruisto kaj esperantisto, komitatano (1958-74) kaj estrarano (1969-71) de UEA, el kiu li eksiĝis en 1974 kaj aliĝis al la Neŭtrala Esperanto-Movado, vicprezidanto de OSIEK ekde ties fondo en 1988; aŭtoro de la lernolibroj “Je parle espéranto” (1972) kaj “L’espéranto sans peine” (1973, 1993), redaktoro de “Franca Esperantisto” (1963-66) kaj “La Letero de l’ Akademio de Esperanto” (1987-95), aktoro de la Pariza kabaredo “La Tri Koboldoj”; membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto (1986-95).
19. Antaŭ 100 jaroj estis pafekzekutita Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (Поcтников, 1880-1907-1925), rusa oficiro kaj esperantisto; propagandisto de Esperanto, kunfondinto (1908) kaj prezidanto (1909-11) de Ruslanda Esperantista Ligo fermita post lia aresto, refondinto kaj eldonanto de “Ruslanda Esperantisto” (1909-10), ĉeforganizinto de la unua Ruslanda Esperanto-Kongreso (Peterburgo, 1910), fondinto de Universala Ligo (1910).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 233-234).
19. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Anna Bartek (1955-1971- ), hungara kantistino kaj esperantistino, konata en Esperanto kiel Anjo Amika; membro de la Senato de la Esperanta Civito (2002-), sekretario de la Feminisma Esperanto-Movado (2006-), sekretario de Kooperativo de Literatura Foiro (2015-), estrarano de Hungara Esperanto-Asocio pri kulturo (2010-12), ĉefredaktoro de “Heroldo de Esperanto” (2012-16), redakciano de “Femina” (2013-14); ekde 1971 ŝi kantas en Esperanto, ŝiaj kantoj aperis en tri muzikaj albumoj: “Por vidi la mondon” (1992), “Dimanĉa Koncerto” (1994); “Bela Revo” (2002).
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 26).
24. Antaŭ 155 jaroj naskiĝis Paul Nylén (1870-1892-1958), sveda ĵurnalisto kaj esperantisto, redaktoro de la dua Esperanto-gazeto “Lingvo Internacia” (1897-1901), kunfondinto (1922) kaj estrarano de Sveda Esperanto-Instituto; prezidanto (1918-21, 1924-34), afergvidanto (1923-24) kaj honora prezidanto (1921-23, 1934-58) de Sveda Esperanto-Federacio, membro (1908-58) kaj vicprezidanto (1933-37) de la Akademio de Esperanto, aŭtoro de Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj, i.a. de la sveda versio de la Esperanto-ŝlosilo de Ĉefeĉ (1906), kiu havis 20 eldonojn.
• Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 216-217).
24. Antaŭ 65 jaroj naskiĝis Giorgio Novello (1960-1974- ), itala diplomato (nun: ambasadoro de Italio en Nederlando), ekonomikisto, kavaliro de ordenoj de Italio, Francio kaj Norvegio, kaj esperantisto; vicreprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno (2004-06), membro de Gesellschaft für Interlingvistik (GIL, ekde 2006), aŭtoro de eseoj pri Esperanto kaj interlingvistiko en italaj revuoj; membro de la Honora Komitato de la 108a UK (2023, Torino), membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (2017).
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2025, kompilita de Aleksander Korĵenkov, aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/junio-12/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en junio 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.
