PMA

UEA vizias pri misio

Post longa laborado aperis nova skizo de la strategia laborplano de UEA. La antaŭa plano ĉesis validi en 2017. De tiam daŭras la klopodoj kunmeti novan planon por klarigi, kion konkretan la asocio volas atingi dum la proksimaj jaroj. La teksto nun aperinta en la revuo Esperanto tamen resumeblas per malmultaj vortoj: ”Ni kunlaboru kaj esperu”.

La junia numero de la revuo Esperanto malfermiĝas per nova skizo de strategia laborplano, kiun enkondukas historia trarigardo de prezidanto Duncan Charters. Laŭ li la teksto estas ”resumo de la bazaj elementoj” de la iam kompletigota plano.

Unu el la ĉefaj prioritatoj de Universala Esperanto-Asocio dum la du mandatperiodoj de prezidanto Duncan Charters devis esti la kompilo de nova strategia plano por la asocio. Tiun celon li anoncis jam en sia unua novjara mesaĝo kiel prezidanto, komence de la jaro 2020. La rezultoj tamen restis magraj.

La antaŭa strategia plano de UEA estis kompilita dum la prezidanteco de Mark Fettes en 2013–2019. Oni dum lia unua mandatperiodo uzis multe da tempo por ellabori tre detalan, 38-paĝan planon, sed efektive preskaŭ nenion planitan la asocio sukcesis realigi. Krome la plano ĉesis validi jam en 2017.

Eĉ pli malbone statas la afero nun, ĉar post preskaŭ sesjara laboro de du estraroj daŭre mankas eĉ la plano, se ne paroli pri ĝia realigo. En la freŝa junia numero de la revuo Esperanto tamen fine aperis teksto kun la titolo ”Strategia Laborplano por konsidero”.

La teksto, kiu plenigas iom pli ol du paĝojn en la revuo, laŭ la klarigo de la prezidanto estas ”resumo de la bazaj elementoj”.

”En la Burna UK, ni utiligu la strategiajn forumojn de la Komitato por pliprecizigi la paŝojn antaŭen, kaj konsciu ke strategia laborplano estas ne fiksa, sed evoluanta celo, kiu ebligos al ni ĉiuj pli efike kontribui al la realigo de niaj idealoj”, li skribas en sia enkonduko al la teksto.

Laŭ tiu klarigo ŝajnas dubinde, ĉu dum la kongreso en Ĉeĥio fakte estos aprobita ia fina versio de la strategia laborplano. Cetere, kiel ekzemplon de la nuna nivelo de la strategia planado indas mencii, ke daŭre eĉ ne klaras, kie okazos la venontjara Universala Kongreso. En antaŭaj jaroj tio ĉiam estis decidita minimume du jarojn anticipe.

La teksto nun prezentita de la prezidanto enhavas unuflanke grandajn, mondobrakumajn deklarojn en la komencaj sekcioj ”Vizio”, ”Misio” kaj ”Valoroj” – kaj aliflanke en la sekvaj tri sekcioj longajn listojn de aferoj, kies realiĝon oni esperas vidi iam en la estonteco.

Dum 2023 aperis en la revuo Esperanto granda kvanto de tekstoj de Duncan Charters pri la graveco de strategia planado. Jen en la maja numero de 2023.

Tamen ŝajnas manki prioritatigoj kaj ne klaras, kiu fakte respondecas pri tio, ke la dezirataj rezultoj estu atingitaj. Pri la realigo de specifaj planoj laŭ la dokumento okupiĝu laborgrupoj. ”Interesatoj laŭ la enketilo de UEA estu kontaktitaj, kaj anoncoj pri specifaj bezonoj aperu en niaj organoj.”

En sia enkonduka teksto la prezidanto skribas, ke la ĉefa defio estas trovi kompetentajn gvidantojn por la laborgrupoj. Li tamen havas esperon, ke la bezonataj aktivuloj troveblas inter la membroj de UEA: ”Se ĉiu membro elektus unu taskon, ni havus multe pli ol la necesajn laborfortojn”, li konstatas.

La kvanto de listigitaj taskoj efektive estas malpli granda ol la membronombro de UEA, sed tamen la listo longas. Sub la kvar ”strategiaj kolonoj” – kunlaborado, informado, rilatoj kun la ekstera mondo kaj instruado – aperas entute 55 punktoj, kies reciproka graveco ne tre klaras.

Plej multaj punktoj, entute 32, aperas en la rubriko ”kunlaborado”. Tie estas listigitaj paŝoj por realigi la de longe planatan retejan renovigon kaj la trijaran almanakon, kiu anstataŭu la nuligitan Jarlibron, sed ankaŭ ekzemple la situacio de la Centra Oficejo kaj la financa situacio de la asocio.

Modernigita retejo por aŭtomatigi administrajn procedurojn kaj faciligi servojn al la membroj fakte aperas kiel la unua el la punktoj sub ”kunlaborado”, do oni povus suspekti, ke ĝi estas prioritata. Dungo de respondeculo por funkciigi la novan sistemon laŭ la dokumento okazu ”kiel eble plej frue” post la ĉi-jara Universala Kongreso.

La apero de la unua ”trijara” almanako, pri kiu oni diskutas ekde la nuligo de la jarlibro en 2018, nun estas promesata por la dua duono de 2025.

La sekcio pri Centra Oficejo kaj financa bazo diras nenion konkretan, sed nur konstatas, ke ”ni estu pretaj” vendi la oficejan domon je oportuna momento, kaj intertempe ”esploru la eblon” ludoni neuzatan spacon al eksteruloj por oficejoj.

En la junia numero de la revuo en 2023 aperis pli ol tripaĝa, dense enpaĝigita artikolo de Duncan Charters pri “Kvar grandaj strategiaj temoj – niaj defioj”.

Post la vendo de la domo UEA estu preta aĉeti alian nemoveblaĵon ”se tio montriĝos dezirinda”. Tamen ne klaras, laŭ kiuj kriterioj oni decidu, ĉu estas dezirinde aĉeti alian domon post la vendo de la nuna.

Pri la libroservo oni konstatas nur, ke oni ”laboru por identigi la plej taŭgan alternativan lokon” por ĝi post 2025. Kiu laboru pri tio, kiel, kaj laŭ kiuj kriterioj, tio ne klaras. Ja klaras, ke UEA plu kunlaboru kun la entrepreno Kosmo Strategio pri akiro de administraj subvencioj.

Ke ĝuste la kreado de laborgrupoj estas la kerno de la strategio de UEA por la estontaj jaroj aparte klare videblas en la sekcio pri informado.

”La laborgrupo kunlaboranta kun la Komisiito de UEA prioritatigu la eblajn agadojn”, la teksto notas, kaj kiel la unuan eblan agadon de la laborgrupo ĝi listigas: ”Organizi sub la gvido de komisiito de UEA laborgrupojn kun grupestroj kaj membroj dediĉitaj al la antaŭenigo de la diversaj flankoj de informado.”

Estas evidente laŭdinde, ke oni prioritatigas la eblajn agadojn, ne la maleblajn. Tamen restas vidi, kiuj agadoj efektive estas eblaj.

Kiel la sesan kaj lastan punkton en la taskaro rilata al informado oni legas: ”Ĝisdatigi la retejon de UEA antaŭ plena renovigo pro kadukiĝintaj informoj.” Se necesas ĝisdatigi la nunan retejon, supozeble la kompleta reteja renovigo ne apartenas al la taskoj eblaj dum la proksima tempo.

En neniu punkto de la teksto ”Strategia Laborplano por konsidero” aperas la vorto ”membro”. Same ne aperas la vorto ”revuo”. Tiuj konceptoj do evidente ne apartenas al la strategiaj prioritatoj de UEA.

Kvankam la eldona agado de UEA pli-malpli ĉesis, la vorto ”eldoni” ja aperas en la teksto. Ĝi tamen aperas nur en la sekcio ”rilatoj kun la ekstera mondo”, kie oni asertas, ke UEA povus proponi al aliaj asocioj ”servojn, kiujn ni kapablas liveri per niaj transnaciaj kontaktoj: tradukado, interpretado, eldonado, kunorganizado de eventoj”.

Kion opinias la komitatanoj de UEA pri la plano, ne eblas scii, ĉar ĝis nun aperis neniu komento pri ĝi en la komitata diskutejo. Entute la aktiveco en la diskutejo plu falis post la forpaso de Renato Corsetti en februaro. Dum la tuta majo 2025 aperis nur 9 mesaĝoj en la diskutejo, kaj el tiuj 6 estis cirkuleroj de Stefan MacGill, sendataj al multaj diversaj retlistoj. Pasintjare en majo aperis 23 mesaĝoj, kaj en majo 2021 la kvanto de mesaĝoj estis 86.

Ĝenerale la teksto, kiu devus prezenti la longperspektivan strategion kaj celojn por la plej grava Esperanto-organizaĵo en la mondo, aspektas strukture nekohera, nezorge kunmetita kaj malekvilibra. Ne eblas laŭ ĝi konkludi, kiuj fakte estas la esencaj kaj prioritataj taskoj, kiujn UEA realisme povos plenumi dum la proksimaj jaroj, nek kiu konkrete respondecos pri tiu plenumo.

Efektive la vortoj ”respondeci” aŭ ”respondeca” tute mankas en la teksto, krom majuskla mencio en la sekcio pri la valoroj de la asocio:

Niaj valoroj apogu la finan celon de justa kaj paca kunvivado kaj interkomunikado sur la planedo, laŭ la originala koncepto de D-ro Zamenhof. Tiuj valoroj spegulu la plej altajn universalajn aspirojn de la homaro, inter kiuj: Respekto al la Vivo, Amo, Vero, Justeco, Libereco, Unueco, Toleremo kaj Respondeco; kaj kunlaboradon kun ĉiuj progresemaj, bonintencaj asocioj kaj individuoj strebantaj por tiujn apliki en homaj rilatoj.

Tiuj ”universalaj aspiroj” de la homaro sendube estas belaj kaj subtenindaj, sed la listigo ne multe helpas klarigi la konkretajn strategiajn prioritatojn de UEA, se la asocio efektive posedas tiajn.

Deixe uma resposta