PMA

Murdita esperantisto honorata en Majorko

En oktobro 1939, komence de la interna milito en Hispanio, en Majorko estis murdita la komunista esperantisto Josep Salom Nadal. En sabato memore al li estis inaŭgurita “stumbliga ŝtono” – surstrata memortabuleto kun lia nomo antaŭ la domo, kie li loĝis.

Membroj de Majorka Esperantistaro kun Guillem Ramis, emerita instruisto kaj de ili ĝis tiam ne konata esperantisto.

Sabate la 31-an de majo oni inaŭguris en Pla de Na Tesa (Majorko) stumbligan ŝtonon omaĝe al Josep Salom Nadal. Lastatempe multobliĝis tiaj inaŭguroj rilataj al homoj murditaj dum la hispana milito (1936–1939), kaj ankaŭ multajn amastombojn oni malfermis, kaj analizis kadavrojn nur por honore redoni ilin al iliaj familianoj. Temas pri homoj murditaj antaŭ preskaŭ naŭdek jaroj.

Taŭgas memorigi ke Majorko tuj ekde la komenco de la milito falis en la flankon de faŝistoj. Tre kompreneble, ne facilas eskapi el insulo. Pro tio, persekuto de maldekstruloj, aŭ simple de homoj kontraŭ kiuj puĉistoj havis personan malamikecon, okazis sisteme en vilaĝo post vilaĝo, kvartalo post kvartalo dum la tri jaroj de la milito okazanta en la lando, kaj kompreneble ankaŭ poste.

Foto de Josep Salom Nadal estis lokita antaŭ lia domo dum la ceremonio. Li havas verdan stelon sur la roverso.

Malmultas familioj en la insuloj kie ne estis viktimoj aŭ kulpuloj… aŭ ambaŭ Pro tio, kaj certe ankaŭ pro la efiko de la diktaturo (1936-1975) kaj de la politika sistemo sur ĝi poste konstruita, nur antaŭ nelonge la silento krevis.

Tiun sunan kaj jam varman matenon de majo ariĝis antaŭ la domo kie iam loĝis Josep Salom Nadal, kaj kie nuntempe loĝas lia nepino Aina Salom, kvindeko da najbaroj, familianoj, politikistoj… kaj ankaŭ membroj de Majorka Esperantistaro.

Estis paroladoj de la nepino, de la urbestro de Marratxí, kaj de Xavier Margais.

Xavier Margais doktoriĝis en 2002 per la impona tezo El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938), per kiu li fajne rakontas la eksterordinaran forton de la movado en la insulo antaŭ la milito kaj la kruelecon de la persekuto dum ĝi.

– Tuj post la faŝisma puĉo de 1936, vidinte kiel ŝoseajn fosaĵojn, torentojn kaj tombejon plenigis kadavroj de maldekstruloj, aŭ simple de homoj ne apogintaj la puĉon, li decidis sin kaŝi ene de akvujo. Tamen eble pro denunco oni trovis kaj murdis lin la 9-an de oktobro 1936. Li estis tridek naŭ jarojn aĝa. Du tagojn poste oni trovis murdita ankaŭ Sebastià Crespí, eksan prezidanton de la Esperantista Klubo Palma, membron de Esquerra Republicana Balear [maldekstra politika partio], kiu estis nur unu jaron pli juna ol Josep Salom, Xavier Margais rakontis.

La stumbloŝtono.

Li rememoris, ke li jam en 1997 renkontis la nepinon de Josep Salom:

– Ŝi volis montri al mi la korespondadon en Esperanto de sia avo. Vera donaco tio estis! Mi prenis la paketon kaj tuj alveninte hejmen, mi malfermis kaj rigardis ĝin kaj miris pri ĝia enhavo kun profunda emocio.

Neniu pli taŭgus ol Xavier Margais por klarigi al tiuj homoj la gravecon de la omaĝo kaj la signifon de la esperantisteco de la omaĝato.

Poste sekvis io, kio neniam mankas en majorka inaŭguro – eta koncerto de sakŝalmoj, flutoj kaj tamburetoj. Tuj post tiu muzika festado, la membroj de Majorka Esperantistaro havis la ĝojon konatiĝi kun maljuna sinjoro, najbaro de la familio de Josep Salom Nadal, kiu apogante sin sur du bastonoj atingis kaj salutis ilin per Esperanto. Li sin deklaris memlerninto de la lingvo, malkovrita de li pro instigo de lia patro. Do, kelkaj semoj restis kaj ekfloris…

Nicolau Dols

Deixe uma resposta