PMA

La Eta princo aĉeteblas kun rabato dum la tuta junio

princoSaint-Exupéry, Antoine de. La Eta princo / Tradukis el la franca lingvo Pierre Delaire. – 3a eldono. – Montrealo: Kanada Esperanto-Asocio, Paris: Espéranto-France. 2018. – 93 paĝoj. – Prezo: 12.60€

Antaŭ 125 jaroj, la 29an de junio 1900, naskiĝis Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944), franca aviadisto kaj verkisto, aŭtoro de la romaneto “La Eta princo” (1943), kiu iĝis unu el la plej legataj porinfanaj verkoj. La aŭtoro mem ilustris la libron. Ĝi estas tradukita al pli ol tricent lingvoj kaj dialektoj, inkluzive de Esperanto.

“La Esperanta versio de La Eta Princo estas flua kaj tre agrable legebla. Mi tutkore rekomendas ĝian legadon al ajna esperantisto sendepende de la aĝo”, – skribis Luiza Carol en sia recenzo pri la 3a eldono de la Esperanta traduko de “La Eta Princo”.

Okaze de la 125-jariĝo de Antoine de Saint-Exupéry la libroservo de UEA dum la tuta junio 2025 ofertas la represon de la tria eldono de la Esperanta traduko de “La Eta Princo” kun sesona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

Mendu ĝin ĉe la libroservo de UEA
https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2162

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/libro-13/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Eta princo aĉeteblas kun rabato dum la tuta junio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta