PMA

989 aliĝintoj al la 110a UK en Brno

Brno

Je la 1a de junio 2025 jam 989 personoj el 62 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum majo aliĝis 29 personoj.

Ĉi tiu nombro estas je 86 malpli pli granda ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de junio la aliĝstatistiko montris 1075 aliĝintojn el 61 landoj. Estas certe, ke ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj.

En la landa plejlisto la kongreslando Ĉeĥio kun 112 aliĝintoj (+1 dum majo) plu restas la unua, ĝin sekvas Germanion kun 111 aliĝintoj (+5 dum majo). Probable ankaŭ Pollando superos la nombron 100. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj:

112 Ĉeĥio
111 Germanio
96 Pollando
80 Francio
39 Hungario
34 Ĉinio (36 kun Honkongo kaj Tajvano)
34 Koreio
30 Brazilo
30 Usono
27 Hispanio
27 Italio
26 Nederlando

Aliĝu ankaŭ vi!

Ekde la 1a de aprilo validas la tria aliĝtarifo; por la t. n. A-landoj: 290 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 360 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/06/brno-21/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 989 aliĝintoj al la 110a UK en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta