-
Nuna agado de la Akademio kaj memorigo pri la laŭro de la Akademio
Delonge ne aperis oficialaj informoj de la Akademio, sed tiaj informoj estis diskonigataj tra pluraj aliaj kanaloj. Tamen la Akademio daŭre aktivas. Depost la lastaj oficialaj informoj okazis pluraj decidoj: deklaro pri la Esperanta litero ŭ (2023), 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2023), rekomendo pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifo-kategorio de korupt- (2025); kaj la sekcioj de la Akademio plu laboradas. Ekde 2022 la Akademio kunlaboras kun la komisiono de UEA pri KER-ekzamenoj pro enkonduko de C2-nivela KER-ekzameno. La konsultejo kaj la interkonsilejo pritraktis dekojn da demandoj, okazis novaj konferencoj de la Akademio, novaj premioj laŭro de la Akademio, aperis novaj Leteroj de…
-
Invitu la 59an Kongreson de ILEI por 2026
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026. Organizaj postuloj La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. La kongreso devas esti Esperanto-evento sen konkurenco de aliaj eventoj. La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto. LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas…
-
Grava renkontiĝo en la Litovia parlamento
La 15an de majo 2025 en la Litovia parlamentejo (Sejmo) en Vilno la unua vicprezidanto de la parlamento Juozas Olekas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. Estis pridiskutitaj diversaj aspektoj de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kiuj okazos en Kaŭno ekde la 5a ĝis la 13a de julio. Kiel estis anoncita pli frue (vidu https://sezonoj.ru/2025/05/bet-191/), Juozas Olekas konsentis esti Alta Protektanto de BET-59. Li partoprenos la solenan inaŭguron en Kaŭno la 6an de julio. Krome, la Litovia vicparlamentestro sendos specialan mesaĝon al la partoprenantoj de BET-59, publikigotan en “Libro por BET-ano” kaj en “Kunfluo”, la ĉiutaga gazeto de BET-59. Li helpos ankaŭ en la financado de BET pere…
-
TEJO kaj FoJE kune luktas kontraŭ internacia lingva diskriminacio
La 9an kaj 10an de majo 2025 en Bruselo, kadre de la Ĝenerala Asembleo de Forumo Junulara Eŭropa – FoJE (anglalingve: European Youth Forum), kuniĝis reprezentantoj de pli ol sepdek internaciaj junularaj organizoj kaj naciaj junularaj konsilioj por realigi ĝian Ĝeneralan Asembleon, en kiu ili kaj aprobis kaj adoptis mocion proponitan de TEJO nomatan “Pritraktado de Lingva Diskriminacio en Internacia Junulara Moviĝeblo kaj Partopreno” (angle: Addressing Linguistic Discrimination in Youth International Mobility and Participation), prezentitan kaj defenditan de du TEJO-reprezentantoj: Lucía Montserrat Fernández Barrera kaj David Ruíz Sánchez. Per tiu ĉi mocio, verkita kaj prezentita de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kunsubskribe de la Nacia Junulara Konsilio de Katalunio (Consell Nacional…
-
VARIE: Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj
La Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj (VARIE) estas nova virtuala evento, organizata kadre de la Amerika Komisiono de UEA kiel kunlaboro de Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-USA kaj Brazila Esperanto-Ligo, al kiuj UEA multe dankas. Ĝi estas planata por okazi ĉiun duan monaton, kun la celo pliigi interkonatiĝon kaj interkomprenon al esperantistoj el norda, centra kaj suda Ameriko. La 1a VARIE okazos la 16an de majo 2025, vendrede. En ĝi oni aŭskultos prezentadojn pri la Esperanto-movado en multaj landoj de Ameriko, kun muzika paŭzo de Jordan Zero, profesia muzikisto el Kanado. Ĉiuj estas bonvenaj. Detaloj ĉe la Eventa Servo de UEA kaj TEJO. Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1231. Abonu “La…
-
Entrevista Veja Rio
Entrevista Veja Rio Paulo P. Nascentes 1. Como a arte contribui para o aprofundamento em questões internas em um contexto social de rápidas transformações? Ao lado da filosofia, da ciência, das tradições espirituais, a arte é uma forma de autoconhecimento, autodescoberta, autotransformação. Usufruir arte faz isto. Imagine então criar arte, de acordo com sua forma de expressão favorita. Não somos os mesmos depois de assistirmos a um grande filme, uma peça de teatro inesquecível ou contemplarmos um quadro arrebatador. No caso da poesia o surpreendente é que palavras corriqueira do cotidiano nos ponham em contato com a expressão do indizível. Movimentos no campo pessoal, por ressonância, reverberam nos demais…
-
Trevor Steele: Libe fraind Igor
Antaŭ 85 jaroj, la 14an de majo 1940 naskiĝis Trevor Steele (pron: stil), aŭstralia instruisto kaj esperantisto; Esperanto-instruisto en Aŭstralio kaj pluraj landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko; prezidanto de Aŭstralia Esperanto-Asocio (1988-90), ĝenerala direktoro de UEA en Roterdamo (2002-04); unu el la plej fekundaj Esperanto-verkistoj, aŭtoro de “Sed nur fragmento” (1987), “Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen” (1994), “Falantaj muroj kaj aliaj rakontoj” (1997), “Neniu ajn papilio” (2000), “La fotoalbumo” (3 vol.: 2001, 2005, 2019), “Diverskolore” (2005), “Flugi kun kakatuoj” (2010), “Paradizo ŝtelita” (2012), “Dio ne havas eklezion” (2015), “Amo inter ruinoj” (2016) k. a.; kvin el liaj Esperanto-libroj aperis angle, po unu france kaj germane; membro de la Akademio de…
-
VIBRAÇÃO – VIBRO
VIBRAÇÃO Vibração entre vibrações vibro também Sol água vento Eu Sou em frequências distintas outro movimento Se veloz vibro ou lento sou quem Sou, sendo quem posso, quem sustento ser no Ser neste momento o único existente, o Uno em mim sendo Vibro, não cobro! Me descubro me desdobro o quanto posso o quanto sonho luz mesmo medonho Sendo esse tanto de Luz condensada confesso expresso pouco pouco dessa Luz em cada verso em que converso com meu louco lindo lado avesso avesso avesso sendo assim ainda pouco do Todo, nunca nunca excesso! VIBRO Vibro inter vibroj vibras ankaŭ mi Mi Estas Suno akvo vento laŭ unikaj frekvencoj…
-
Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
Amiot, Armel. Dezertoj: Bitalbumo. – Ĉerburgo: Armel Amiot, Donneville: Vinilkosmo, 2024. Jen albumeto Dezertoj, verkita, komponita kaj preparita fare de franco Armel Amiot. Tiu ĉi nomo estas relative nova en la Esperanto-muzika mondo, ĉar la recenzata albumeto estas por la artisto nur la dua (aprile 2022 aperis lia unua albumeto Banĝo Esperanto, same kun 6 pecoj). Tamen la artisto mem havas sufiĉe longajn lud- kaj koncerto-tradiciojn: li komencis sian muzikan karieron jam en 1980aj. Unue rok-muzikisto, li iom-post-iom migris al pli milda pop-roka stilo kun abundo da ĵazaj kaj blusaj elementoj. Intertempe li konatiĝis kun Esperanto kaj do decidis dediĉi iom da sia inspiro al la kreado en la internacia…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas “Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo”. Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon. Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj. Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj…