Dek interesaj faktoj pri Kaŭno
1. En la jaro 1795a post la tria divido de Respubliko de du Popoloj (Pollando kaj Litovio), Aleksotas (nun kvartalo en Kaŭno), situanta en la maldekstra bordo de Nemano (lit.: Nemunas), ekapartenis al Pruslando, kaj la dekstraborda Kaŭno – al Ruslando. Tio daŭris 12 jarojn ĝis 1807, kiam la armeo de Napoleono venkis Pruslandon kaj starigis marionetan ŝtaton Varsovia princlando, kiun post la Viena Kongreso (1815) Pruslando cedis al Ruslando sub la nomo Pola Reĝlando. En Ruslando estis uzata la Julia kalendaro, kaj en Pola Reĝlando estis uzataj la Julia kaj Gregoria kristanaj kalendaroj, do ĉiu ponto inter la Ruslandaj gubernioj kaj la gubernioj de Pola Reglando ligis du malsamkalendarajn teritoriojn. Ĝis 1800 la diferenco estis 11 tagoj, dum la 19a jarcento – 12 tagoj, kaj ekde 1900 la diferenco iĝis 13 tagoj.
Kaŭno kaj Aleksotas estis ligitaj per ponto – nun la ponto Vytautas la Granda – kiun la lokanoj nomis “la plej longa ponto en la mondo”, ĉar por transiri ĝin de unu bordo de Nemano al la alia necesis 11, 12 aŭ 13 tagoj.
2. La Germania fizikisto Alberto Ejnŝtejno estis unu el la lernantoj de la fama matematikisto kaj fizikisto Hermann Minkowski, kiu naskiĝis en Aleksotas, Kaŭno.
3. Portreto de la fama Israela verkistino, poetino kaj esploristino de literaturo Lea Goldberg (1911–70) troviĝas sur la averso de la 100-ŝekela israela monbileto. Lea, naskita en Kenigsbergo, pasigis la infanaĝon kaj junaĝon en Kaŭno, poste ŝi studentiĝis en Germanio, kaj en 1935 forveturis al Palestino. Por multaj ŝiaj poemoj estis komponita muziko, kaj ili fariĝis kvazaŭ parto de la popolarto, transdonataj de generacio al generacio. En 2020 la projekto de strata arto en Kaŭno vekis el forgeso la poetinon. La murpentraĵon kun ŝia portreto eblas vidi sur la domo 16B de la strato Kęstučio (aŭtoro: Linas Kaziulionis).
4. La 21an de majo 1939 en Kaŭno estis malfermita sporta halo kun 3.500 sidlokoj, kiu entute povis gastigi 11 mil spektantojn – ĝi estis la unua korbopilka stadiono en Eŭropo destinita speciale destinita por korbopilko. Samjare la vira teamo de Litovio gajnis la Eŭropan ĉampionecon la duan fojon.
5. En 1920 la Pollanda armeo okupis Vilnon kaj la ĉirkaŭan regionon, kaj Kaŭno fariĝis provizora ĉefurbo de Litovio. La transformiĝo de la urbo estis mirinda. La identeco de Kaŭno tute ŝanĝiĝis: dum malpli ol 20 jaroj la urbo kun lignaj kabanoj transformiĝis en modernan urbon. Inter la mondmilitoj Kaŭno estis nomata kiel “la eta Parizo”. En 1935 en la ĉefa strato de la urbo – aleo Laisvės – estis 10 bankoj, 7 hoteloj, 5 restoracioj, 6 kafejoj, 9 manĝejoj, 5 kinejoj, 11 librovendejoj. La konkurenco inter densaj modernismaj konstruaĵoj de la urbo estis unika fenomeno en la tuta Eŭropo, reflektanta la tiutempajn stilajn tendencojn. En 2023 la konstruaĵoj de Kaŭno, ilia diverseco kaj kunliga optimismo estis rekonitaj kiel esceptaj ne nur en Litovio, Eŭropo, sed ankaŭ en la tuta mondo. La modernisma arkitekturo de Kaŭno ricevis la statuson de heredaĵo de Unesko.
6. La parko Ąžuolynas (Kverkaro) en la centro de la kvartalo Žaliakalnis estas la plej granda kverka parko en Eŭropo.
(Foto: Augustas Didžgalvis – CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/)
7. En 1931 en Kaŭno estis kreita la unua longa litova filmo “Onytė kaj Jonelis” (Anjo kaj Joĉjo), kies premiero okazis en la tiutempe plej moderna Kaŭna kinejo “Forum” (al. Laisvės 46A).
8. En 1970 en Kaŭno ekestis la unuaj diskotekoj ne nur en Litovio, sed en la tuta Sovetunio. Ili estis ligitaj kun la kulta rokgrupo “Raganiai” (Sorĉistoj} kaj kun iliaj samideanoj – la popklubo “Smūtkeliai” (Zorgantoj).
9. Dum la Sovetia tempo sub la granda altaro de la preĝejo de Sankta Francisko Ksavero en Kaŭno estis instalita saŭno, kiun uzis ŝtataj kaj partiaj oficistoj de la urbo.
10. En 1936 la urba administracio de Kaŭno instalis apartan fermitan areon en la plaĝo de Panemunė ĉe Nemano kun la titolo “Sunaj bankuvoj”, kie viroj kaj virinoj povis sunbruniĝi nudaj kontraŭ pago de 20 cendoj.
Antanas Visockas
Organizanto de ekskursoj en BET-59
Al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio) jam aliĝis 234 personoj el 26 landoj.
Aliĝu ankaŭ vi ĉe http://forms.gle/LHYptXyHqoTDnWDp9
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/bet-195/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Dek interesaj faktoj pri Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.