La 13a kongreso de kroataj esperantistoj
De la 16a ĝis la 18a de majo 2025 kroataj esperantistoj renkontiĝis en Slavonski Brod por sia 13a kongreso. La organizanto kiel lastjare estis Dokumenta Esperanto-Centro. Sesdeko da kroataj kongresanoj veturis al Slavonski Brod. En la bela subtegmenta kongresejo Domo Brlić kun la kroatoj kongresis ankaŭ tri hungaroj kaj unu sloveno.
La kongresanoj loĝis en la simpatia hostelo Mali Pariz, kie enkonduke al la kongresaj programoj okazis la jarkunveno de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo. En la lasta kunsido de tiu ĉi mandato ĉeestis 17 asembleanoj, kiuj traktis siajn movadajn problemojn.
En la fokuso de la kongreso en Slavonski Brod estis Vilim Buk, la presisto-esperantisto en kies presejo estis dum la unua jardeko presita la plej fama sudeŭropa Esperanto-Revuo “La Suda Stelo”, kiu estis legita ankaŭ internacie de la jaroj 1932 ĝis 1973. Esperantistoj portis florkronon al lia tombo, kaj Josip Pleadin prelegis pri la interesa vivo de la persono sen kiu ni ne havus valoran revuon. Vilim Buk ricevis sian memortabulon en Slavonski Brod. Ĝi estis muntita sur la domo sur kies loko iam staris la presejo de Buk. Tiel Kroatio ricevis plian ZEOn.
Ni kongresis en la renovigita subtegmentejo de la domo Brlić en kiu dommastris la fama kroata verkistino Ivana Brlić Mažuranić, kiel edzino de la advokato Vatroslav Brlić. Ni havis okazon viziti ŝian loĝejon.
Okaze de la kongreso Zdravko Seleš nome de la eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro prezentis la novan eldonaĵon de Ivana Brlić Mažuranić kaj ŝian lastan libron Jaša Dalmatin, vicreĝo de Guĝerato, tradukitan de Josip Pleadin. Fragmenton el la verko legis Ivanka Seleš.
Fakte, kiam la konata kroata esperantistino Lucija Borčić jam kuŝis malsana en maljunulejo, Spomenka Štimec vizite donacis al ŝi, la dalmata sinjorino, tiun lastan pridalmatan verkon de Ivana Brlić Mažuranić. Zagreba esperantistino Marija Belošević vizitis Lucijan kaj tajpis la manuskriptajn paĝojn de la traduko. Unu ĉapitron Marija Belošević cedis al “Tempo”, kiu publikigis la tradukon de Lucija dum ŝia vivo. Nun Marija Belošević ne volis disponigi la manuskripton por ke DEC kreu libron kaj omaĝu al Lucija. Josip Pleadin sidiĝis kaj retradukis la verkon por la Kongresa eldono.
Plia libro de Luce Cetinić, la dulingva Elkore verkita estis prezentita de siaj samklubanoj el la urbo Split, Darija Budiša kaj Lidija Leskur.
Dimanĉon la ekskurso gvidis al la bela Naturparko Papuk kun tagmanĝo en la montara domo Jankovac.
Spomenka Štimec
Foto: Željko Saks
Fonto: https://esperanto.hr/wp/eo/13-a-kongreso
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 13a kongreso de kroataj esperantistoj appeared first on La Ondo de Esperanto.
