La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto
La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto kaj la 112a Japana Esperanto-Kongreso okazos la 20-22an de septembro 2025 en la Internacia Centro de Okayama (urbo Okayama, Japanio). La kongresa temo estas: “Ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto”
Ĉefaj programeroj (provizoraj)
La 20an de septembro (sabato): Inaŭguro, Prelegoj, Fakaj kunsidoj
La 21an de septembro (dimanĉo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Japana Kongreso, Bankedo
La 22an de septembro (lundo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Fermo, Duontaga ekskurso
La 23an de septembro (mardo) okazos postkongresa ekskurso (sperto de ceramiko Bizen-Yaki, ktp.)
Aliĝu ĉe https://form.jotform.com/JEI_esperanto/aligxilo-por-aok11-kaj-jek112
Legu pli en la kongresa retejo https://www.jei.or.jp/eo/aok2025/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.
