Ivan Turgenev: Manjo
Antaŭ multaj jaroj, loĝante en Peterburgo, mi, uzante veturilon, ĉiufoje aranĝis konversacion kun la veturigisto.
Mi precipe ŝatis konversacii kun noktaj veturigistoj, malriĉaj apudurbaj kampuloj, kiuj venis al la ĉefurbo kun sia ĉevalaĉo kaj kun sledo, farbita per okro – esperante vivteni sin kaj kolekti monon por la servuta pago al sia sinjoro.
Foje mi dungis tian veturigiston… Li estis junulo eble dudekjara, alta, belstatura, forta bravulo kun okuloj bluaj, vangoj ruĝaj; liaj blondaj haroj bukle fluis el sub lia flikita ĉapaĉo, surtirita ĝis la brovoj. Kiel li sukcesis surmeti sian trivitan kaftanon sur siajn fortegajn ŝultrojn!
Tamen lia bela senbarba vizaĝo ŝajnis trista kaj sombra.
Ni komencis interparoli. En lia voĉo aŭdiĝis tristo.
– Kio do, frato? – mi demandis lin. – Kial vi ne ĝojas? Ĉu estas iu malfeliĉo?
La junulo ne tuj respondis al mi.
– Jes, sinjoro, jes, – li fine elbuŝigis. – Tia malfeliĉo, ke nenio povus esti pli malbona ol ĝi. Mia edzino mortis.
– Ĉu vi amis ŝin… vian edzinon?
La junulo ne turniĝis al mi, nur iomete klinis sian kapon.
– Mi amis, sinjoro. Estas jam la oka monato sen ŝi… sed mi ne povas forgesi. Tio ronĝas mian koron… Jen! Kial ŝi devis morti? Juna! Sana! Dum nur unu tago ĥolero prenis ŝin.
– Ĉu ŝi estis bona?
– Aĥ, sinjoro! – la malfeliĉulo peze suspiris. – Ja kiel amike mi kaj ŝi kunvivis. Dum mia foresto ŝi forpasis. Kiam ĉi tie mi eksciis, ke oni ŝin do jam entombigis, mi tuj rapidis hejmen al la vilaĝo. Mi venis, kaj jamis post la noktomezo. Mi venis al mi en la domon, haltis je la mezo kaj diris tiel do mallaŭtete: “Manjo! Ha Manjo!” Sed nur grilo ĉirpis. Ĉi tiam do mi ekploris, sidiĝis sur la doman plankon – kaj fortege frapis la teron per mia mano! Diris: “Vi, nesatigebla ventraĉ’!.. Vi forvoris ŝin… forvoru ankaŭ min! Aĥ, Manjo!”
– Manjo! – li aldonis per subite falinta voĉo. Kaj, ne ellasante la kondukŝnurojn el la manoj, li per sia gantego eligis larmon de la okulo, forskuis ĝin flanken, movis siajn ŝultrojn – kaj poste diris neniun plian vorton.
Elslediĝante, mi donis al li ekstran dekkvinkopekan moneron. Li profunde riverencis al mi, ambaŭmane tenante sian ĉapon – kaj poste malrapide ektrotis sur la neĝa tapiŝo de la senhoma strato, superverŝita per la griza nebulo de l’ januara frosto.
Aprilo 1878
Tradukis Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu traduko aperis en jena libro:
Turgenev, Ivan Sergejeviĉ. Versaĵoj en prozo / Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova; Postparolo kaj notoj de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2024. — 56 pagoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2023).
Ĉi tiu libro ne estas aĉetebla. Ĝin ricevas senpage nur la abonantoj de “La Ondo de Esperanto”.
Oni ne rajtas represi ĉi tiun tekston sen permeso de la tradukinto, Aleksander Korĵenkov.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/turgenev-4/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ivan Turgenev: Manjo appeared first on La Ondo de Esperanto.



