Rikolta malkresko
Belarta rikolto 2024: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio / Redaktis Miguel Gutiérrez Adúriz, Miguel Fernández, Ulrich Becker. – Novjorko: Mondial, 2024. – 89 p.
Kiel ĉiujare la eldonejo Mondial ankaŭ en 2024 aperigis la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Ial la nombro de kontribuaĵoj en la ĉefaj branĉoj draste malkreskis kompare kun la antaŭaj jaroj. La nombro de premioj tamen ne ŝrumpis, sed ja la nombro de honoraj mencioj.
En “Poezio” oni atribuis tri premiojn, la unuan kaj duan al Evgenij Georgiev, la trian al Benoît Philippe. Al mi ĉiam malfacilas prijuĝi poezion. Ĉi-jare la tri poemoj ne tre ampleksaj igis min lerni kvin novajn vortojn el PIV: baci, bukani, ciborio, logogrifo kaj sofito. Jen almenaŭ unu gajno por mi. Pri la unua premiaĵo, la soneto “Litera turo”, mi ne kapablas diri multe. Ĝi estas al mi se ne logogrifo, do almenaŭ enigmo. La dua, “Reveno”, impresas min ege pli forte. Ĝi esprimas angoron pri milito kaj mortigo. Ankaŭ en la tria, “Mia lasta vizito”, sentiĝas la minaco de malamo kaj milito. Do temas pri du poemoj kun rilato al la nuntempo, kio estas tre bonvena.
Ankaŭ en “Prozo” oni atribuis tri premiojn. La unuan gajnis Ewa Grochowska per “Brodita tuketo”. Ĝia pli granda parto estas infanaĝa memoro tre fascina en bela stilo kun multe da precizaj trafaj detaloj pri pitoreske folklora vilaĝo. Post du koŝmaroj sekvas fabeleca nokta sceno, kiu same similas sonĝon. La fino de la novelo estas plenkreskula klarigo de la iama okazaĵo. Ĝi celas esti emociiga kaj indigniga, sed ĝia klariga stilo palas, forigante la magion de la infanaĝa sperto. Kredeble la aŭtoro celis ĝuste tion por skui la leganton per la terura realo.
“Plano B” de Debra Hamel ricevis la duan premion de prozo. Ĝi estas krimnoveleto tro multvorte klariga. La tria premio iris al “Lia sekreto” de Cho Sung Ho. Mi rekonas liajn temon kaj etoson el antaŭaj noveloj, precipe “Bunsun kaj Aiko”, kiu aperis libroforme. Temas pri romantika, preskaŭ pruda prezento de neplenumita amo en simpla bona stilo, ĉi-okaze kun speco de malferma fino, kiu aldonas iomete humuran nuancon.
En “Mikronovelo”, t. e. rakonto maksimume centvorta, oni asignis du premiojn al Rafa Nogueras. La unua, “Enamiĝinto”, estas tute en ordo laŭ tradicia stilo de tiu ĝenro kun surprizo ĉe la fino. La dua, “Unuaj amrendevuoj”, havas iom tro klarigan finon. Honoran mencion ricevis “Ridetema soldato” de Yin Jiaxin. Ĝi estas iom alispeca, kio alportas bonan varion.
Mi petas pardonon pro mia ripetata plendo pri troaj klarigoj. Kiel diras unu proza ĵuriano citata en la fina raporto, oni “ne devas rekte esprimi sian ideon, sed doni eblecon al la legantoj mem diveni la ideon”.
En la branĉo “Teatraĵo” trian premion ricevis “La Krimulo kaj la Floro” de Raffaele Del Re, kiu estis la sola konkursaĵo. Ĝi estas naiva edifaĵo pri krimo. Duan premion en “Monologo aŭ skeĉo” ricevis “Nova fianĉino” de Ewa Grochowska. Jen naiva edifaĵo pri amo kaj mensogo. Nu, apenaŭ plu ekzistas Esperantlingvaj teatroj, do eble ne gravas ke la verkado de teatraĵoj ne pintas.
En la branĉo “Eseo” oni asignis trian premion al Rafael Henrique Zerbetto pro “De drako al loongo: la malfacila tasko esperantigi ĉinajn vortojn”. Ĝi estas interesa sed traktas la temon nek tre vaste nek tre profunde. Ekzemple utilus kompari kun diversaj manieroj prezenti nomojn el aliaj lingvoj.
Pri la premiitaj kantotekstoj malfacilas al mi juĝi. Ankaŭ ĉi tie Rafa Nogueras gajnis du premiojn. La unua, “En la trajno de mil duboj”, lasas min sufiĉe indiferenta, sed eble mi aprezus aŭdi ĝin kun muziko. La dua, “Liven Dek, diru jam!”, estas ŝerca bagatelo. Ankaŭ la tria premio al “Lasta amo” de Ewa Grochowska, kaj la honoraj mencioj al “Sen vi” de Virágh Ferenc kaj “Inferaj inaj vivoj” de Serĝo Sir’, ne tre kantigas min, eble ĉar ĉiu kantoteksto sen muziko impresas pale. La kanto de Sir’ cetere ŝajnas al mi nekantebla bizaraĵo en lingvaĵo stumpa pro elizioj.
Kiel kutime finas la libreton tre ampleksa raporto de la BK-prezidanto Miguel Fernández en lia konata superentuziasma stilo. Li tamen komencas per forta kondamno de la militoj okazantaj nuntempe, precipe la terora masakrado de la popolo de Gazao. Pere de poeziaj protestoj kontraŭ tiu li transiras al la Esperanto-kulturo kaj tio, kion li nomas ĝia elkatakombigo, tio estas la videblo kaj partopreno de Esperantlingva kulturo en la ĝenerala ne-esperanta kulturo. Poste li mencias plurajn pozitivajn iniciatojn en la nuna Esperanta kulturo, ĉefe INK kaj Bobelarto. Pri la Belartaj Konkursoj de 2024 li ne kapablas klarigi la drastan malkreskon de kontribuaĵoj. Sekvas prezento kaj bonvenigo de novaj ĵurianoj kaj detala raporto pri la ricevitaj kaj premiitaj verkoj kun kelkaj komentoj de la ĵurianoj.
En recenzo pri Belarta Rikolto 2022 mi plendis ke “ĝenerale mankas en la verkoj ia rilato al la nuntempa mondo”. Ĉi-jare mi kredis rimarki iajn provojn de tia aktualiĝo en la poezio. En la ceteraj branĉoj mi povus pli-malpli ripeti miajn vortojn de antaŭ du jaroj. Sed la plej evidenta impreso de la rikolto el 2024 estas ke dek el la dek sep kontribuaĵoj venas de kvar oftaj premiitoj en la du lastaj jardekoj: Georgiev, Grochowska, Nogueras kaj Philippe. Do novaj nomoj ne tre rimarkeblas. Bonvenas tamen azianoj inter la kutimaj eŭropanoj kaj amerikanoj. Sed Afriko restas blanka makulo en la Belartaj Konkursoj, malgraŭ la UK en Aruŝo.
Sten Johansson
Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de “La Ondo de Esperanto“ (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: “La Ondo de Esperanto”, 2025, №1 (323).
Rete: “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/recenzo-157/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Rikolta malkresko appeared first on La Ondo de Esperanto.